El bandido adolescente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
El bandido adolescente
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón J. Sender
Lingvoj
Eldonado
vdr

El bandido adolescente (La adoleska bandito) estas unu el la ĉefaj libroj de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1965, kiam la aŭtoro estis en la kerno de sia etapo de ekzilo.[1]

Temas pri historia romano kaj vakera romano kiu rakontas la historion de Billy the Kid.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- La gepatroj de Billy estas irlandanoj, kiuj iras sudokcidenten, la patro mortas kaj la patrino reedziniĝas; Billy estante 12-13-jaraĝa murdas iun kiu fitraktis lian patrinon. Poste kun Alias murdas tri indianojn por ŝteli iliajn ĉevalojn.
  • 2.- Kun Alias trompas aliajn indianojn. Estante 14-jaraĝa dum kartoludo murdas la forĝiston de Fort Bowie kaj poste iun hispanon José Martínez kaj alian. Lia amiko Melquiades edziĝas kaj restas en Chihuahua. Estante 17-jarĝa ŝtelas en Teksaso kun Jesse Evans.
  • 3.- Billy liberigas Melquiades el prizono de San Elisario. Poste eniras en montaro kun irlandano O'Keeefe, kiu iĝas malkuraĝa.
  • 4.- En la kantono Linklon li aliĝas el preskaŭleĝa tendaro de bredistoj Murphy kaj Dolan al tiu de Tunstall, por eviti opozicion al siaj hispanaj amikoj. Sed Morton murdas Tunstall kaj Billy iĝas "desperado".
  • 5.- Billy kaj la bando de la juĝisto mortigas Morton kaj Baker, sed ilia samtendarano Roberts murdas la juĝiston.
  • 6.- Roberts estas murdita.Billy serĉas sian iaman amikon Evans, sed ili trafas sin en tensa sceno, sed finfine ili ne pafas.
  • 7.- Billy aliĝas al Chisun, iama aliancano de Tunstall. La bando de Turner sieĝas Billy kaj kunulojn ĉe MacSween, iama amiko de Tunstall, kaj li devas fuĝi nokte, lasinte 30 mortintojn.
  • 8.- Billy ŝtelante ĉevalon murdas la judan Bernstein kaj kaptas lian nevinon Melba, kiu estis amatino de lia onklo, kaj nun estos de Billy. Bowdre kaj Skurlock edziĝas, kaj Brown, Middleton kaj Wyat abandonas deliktan vivon. Billy pluas kun Folliard. La nova policestro de Lincoln malliberigas ilin, sed hispanoj amike liberigas lin.
  • 9.- Billy estas denove malliberigita en Lincoln. En Fort Summer mortigas la fanfaronan teksanan Joe Grant. Preterpasas malriĉa frato de Chisun serĉe de ŝtelita brutaro.
  • 10.- Billy ĉikanas Chisun, nedegna iama aliancano de Tunstall. La policano Longworth ĉirkaŭas la bandon de Billy, sed rezignas pro soifo kaj malsato.
  • 11.- Billy parolas kun Peter, la frato de Tunstall, kaj sugestas lian intereson en la morto de Tunstall. Ili babiladas.
  • 12.- Garrett persekutas la bandon de Billy. Al Garret aliĝas Steward kaj Francisco de Aragón (kiu rezultas malkuraĝa).
  • 13.- En Fort Summer oni embuskas la bandon kaj mortas parolema la silentema Folliard. Pro perfido de Brazil kaj malsato, oni kaptas la bandon kaj mortigas Bowdre. En diversaj ĉapitroj intermezas diversaj notoj pri supozitaj kranioj de Billy, kiuj konserviĝas en diversaj lokoj de la regiono.
  • 14.- La partio de Garrett portas Billy al Las Vegas kaj poste al Santa Fe, kie li estas senkulpigita de du mortigoj, pro propra defendo, sed poste estas mortokondamnita en Mesilla pro la murdo de la juĝisto Braddy. Oni portas lin al Lincoln, li fuĝas, ekscias, ke Peter Tunstall donus 5 000 dolarojn al Garret pro lia mortigo, kaj Billy vizitas lin kaj devigas lin subskribi lian liberecon.
  • 15.- En Fort Summer Maxwell, la fivendisto kiu gardas Melba, enamiĝas el ŝi kaj perfidas Billy. Pat Garret finfine pafas kaj mudas lin. Funebro laŭ tipa kutima kantado. Poste Evans murdos Garrett.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Temas pri epopeo simila al tiu de Roger de Flor en Bizancio, kie aperas la morto kiel virta fakto. La historion rakontas la aŭtoro, sed la komento de Pat Garrett, kiu mortigas la ĉefrolulon kaj tial havigas al li lian vivosencon, nome iĝas lia ekzekutisto: ekzekutisto estas temo preferata de Sender, ekzemple en El verdugo afable aŭ en Gloria y vejamen de Nancy (don Álvaro de Luna).

Kvankam Sender estas jam enradikiĝinta en Usono, lia klino al la hispana kulturo kondukas lin al elekto kiel eposa popolo la meksikan (aŭ novmeksikan) popolon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, El bandido adolescente, Barcelona, Destino, 1965; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 28.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender. Facultad de FIlosofía Y letras, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1981. Diplomiĝinta disertacio ne publikigita. pp. 205-218.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]