Míster Witt en el Cantón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Míster Witt en el cantón
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón J. Sender
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1936
Eldonejo Espasa-Calpe
Ĝenro historia romano
Loko de rakonto Kartaĥeno
Honorigoj Q51881509
vdr

Míster Witt en el Cantón estas historia romano verkita en 1935 de Ramón J. Sender pro kiu li ricevis samjare la Nacian Premion de Narrativa.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la propra Sender mem, li verkis ĝin en 23 tagoj, diktante la malneton al sia edzino (kiu post unu jaro estos mortpafita de la frankismaj ribeluloj). Tuje ĝi estis prezentita al la premio, kiun ĝi ricevis kelkaj tagojn poste.

Laŭ la verkomaniero de Benito Pérez Galdós, oni prezentas spektanton de historia grava okazaĵo, por duobla celo: montri la psikologian evoluon de la ĉefrolulo, kaj samtempe rakonti la historian okazaĵon en ties kunteksto. Tiuverke la scenejo estas en la ribelo de la Kantono de Cartagena okazinta dum la Kantona Revolucio kadre de la Unua Hispana Respubliko. En tiu kunteksto, la angla inĝeniero Jorge Witt eniras en historio pri ĵaluzo rilate al sia loka edzino Milagritos Rueda, amikino kaj partiano de revoluciuloj.

Witt reprezentas la racian flankon de la rilato dum Milagritos estas pli pasia, respegulante la socian insurekcion kiu ĉirkaŭas ilin. En tiuj tumultaj tagoj ne eblis apartigi la personajn aferojn disde la lokaj malfacilaĵoj. La brita neŭtralulo observas el sia blakono la manifesatcaiojn de la lokaj ribeluloj, kaj eĉ la ŝipbatalojn.

Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

Unua Libro[redakti | redakti fonton]

  • Marto
  • Majo
  • Julio

Dua Libro[redakti | redakti fonton]

  • Aŭgusto
  • Septembro
  • Oktobro

Tria Libro[redakti | redakti fonton]

  • Decembro

Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Mister Jorge Witt (Míster Güi). Angla inĝeniero laboranta por la ŝipkonstruejo de Cartagena. De konservisma ideologio kaj puritana vivostilo, lia raciemo estas tuŝita de la cirkonstancoj ĉirkaŭaj.
  • Milagritos, lia edzino. Naskiĝinta en Lorca, provinco Murcio, estas la stereotipo de la hispana virino, pasia kaj decidema.
  • Froilán Carvajal Rueda. Familiano de Milagritos, mortpafita kiel ribelulo. Mr. Witt suspektas, ke ili havis amaferon.
  • Colau. Kapitano de la fregato Tetuán, de kiu Milagritos enamiĝas.
  • Ricardo Yuste. Kaldronisto estritaj de Colau, kaj rekta responsulo de lia morto.

Murdoj de rektaj parencoj[redakti | redakti fonton]

En la verkaro kaj en la vivo de Ramón J. Sender abundas kaj gravas la rakontaj momentoj en kiuj konfliktas la rilatoj inter patr(in)o kaj fil(in)o aŭ inter geedzoj, kio ofte rezultas en morto. Plej verŝajne Sender suferis la murdojn de sia edzino kaj de sia frato en la komenco de la Hispana Enlanda Milito, dum li sukcesis survivi. Ĉu estis traŭmato aŭ ne, la fakto estas ke en multaj verkoj de Sender aperas epizodoj en kiuj okazas mortoj tiukadre. En Réquiem por un campesino español la murdo de Paco lasas sian edzinon vidvino kaj graveda. En "La antesala" la morto de Manuel lasas Nazaria vidvino, kiu spite sian katolikecon perfidas lin pense. En El lugar de un hombre, la edzino de Sabino kiel supozita vidvino reedziniĝas kaj krome oni rilatigas ŝin kun unu el la supozitaj murdistoj. En "Novelas ejemplares de Cíbola" la profesoro St Jhon murdas sian kuzon pro ĵaluzo. En "La llave" Rosenda incitas sian duonfilon Fau al patromurdo.

Ankaŭ inter historiaj romanoj Sender uzas tiajn epizodojn: En "Bizancio" Roger mortas pro perfido fare de parencoj de sia edzino. En El bandido adolescente la morto de la ĉefrolulo lasas vidvinon. En "Jubileo en el Zócalo" Hernán Cortés abandonas sian edzinon en Kubo kaj oni supozas, ke li murdas ŝin por iri al Meksiko, kie li estos kun Malinĉe. En La aventura equinoccial de Lope de Aguirre oni murdas ĉiujn amantojn de doña Inés, kaj poste ŝin mem; aliflanke Lope murdas sian filinon; ambaŭ estis la nuraj virinoj en la romano. En "Túpac Amaru", lia edzino estas torturita kaj barbare ekzekutita antaŭ li. En "El pez de oro" Aleksandro la 1-a permesas, ke oni murdu lian patron, Paŭlo la 1-a, kio iĝos obsedo por la tuta romano. En "Carolus Rex", lia duonfrato, don Juan mortas pro perdo de la reĝa favoro. Kaj en Las criaturas saturnianas Spic ŝajae murdas sian filon kaj certe uzas la restaĵojn por sorĉoritoj; aliflanke Lizaveta estas kondamnita pro la elekto de edzo, kaj vidas kiel ratoj manĝas lian mortintan filon; krome la carino Katerino murdas sian edzon Petro la 3-a.

Tio povus aspekti rezulton el traŭmatoj suferitaj de Sender en 1936, sed aperas similaj kazoj ankaŭ en Míster Witt en el cantón (1935), tio estas unu jaron antaŭ la supozita traŭmo; temas pri la mortigoj de du supozitaj amantoj de Milagritos, kiuj profitas al ŝia edzo. Tio estus klarigita pro la fakto, ke temas pri tre profeteca verko: la enlanda konflikto okazos unu jaron poste, kaj ankaŭ la kontrasto inter racia edzo kaj emocia edzino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • José-María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender. Facultad de FIlosofía Y letras, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1981. Diplomiĝinta disertacio ne publikigita. pp. 219-239.