El pez de oro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
El pez de oro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

El pez de oro (La ora fiŝo)[1] estas historia romano de la hispana verkisto Ramón J. Sender. Ĝi rakontas la evoluon de la caro Aleksandro la 1-a el juna kleriga liberalismo al fina reakcia konservismo, en la romano ligita al filozofiaj kaj teologiaj nuancoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- "Fígaro en las Tullerías" (Figaro en Tujlerioj). La caro estas en Parizo en 1815, oni subskribas la kreadon de la Sankta Alianco kaj la caro ĉeestas en ludado de "La nuptoj de Figaro", kiu abomenas pri politiko, kio kondukas la caron al cerbumado pri lia persona situacio tiukadre rolate al la morto de sia patro.
  • 2.- "Cañonazos y otros eslavos" (Kanonpafoj kaj aliaj slavoj). Diservo ĉe Konkordo, politiko de la Sankta Alianco kaj la caro memoras la morton de sia patro, en kiu li iel intervenis (pro malagado), kio kondukos lin al porviva obsedo (estas similaj okazoj en aliaj romanoj de Sender).
  • 3.- "La virgen muda, Fígaro y el emperador" (Muta virgino, Figaro kaj la imperiestro). Leteroj de la monarko al Koĉubej kontraŭ politiko kaj lia propra posteno kaj al lia fratino. La aktoro, nun nomita Figaro, prezentas al la caro junulinon Dodoette, kiu muta kaj virga, estos mistera allogaĵo por la monarko.
  • 4.- "La noche de los entendimientos turbios" (La nokto de la malhelaj komprenoj). Aleksandro rakontas al Dodoette la fabelon de la ora fiŝo (nomita ankaŭ laŭ la edzino de la fiŝkaptisto), simbolo de la ideologia malakcepto fare de la caro de povo kaj gloro. Por la "mistero", Aleksandro ne seksumas kun Dodoette, sed ja kun la baronino Krüdener; ambaŭ kredas en skeptika kaj tutdiisma deismo, propra de la Klerismo.
  • 5.- "Luces del tiempo en la noche eterna" (Lumoj de la tempo en la senfina nokto). Valérie parolas pri diversaj intelektuloj. Aleksandro plu memoras pri la morto de sia patro.
  • 6.- "Ángeles en la bóveda" (Anĝeloj sur volbo). Pluaj intelektaj paroladoj.
  • 7.- "En la corte del rey Eugenio" (En la kortego de la reĝo Eŭgenio). Aleksandro konsideras sian descendon el politiko kaj ascendo al mistikismo per la ŝtuparo de Jakobo. Revene al Rusio, li vizitas sian duonfratinon Katerino en la kortego de Stutgarto.
  • 8.- "El camino de regreso" (Revenvojo). Parolado pri "logos" kiel rezignado. Katerino estas ĵaluza de la baronino Krüdener, kiun en Karlovy Vary stranga monaĥo volas pentri kiel virgulino de la Sankta Alianco.
  • 9.- "El viento y el fraile" (La vento kaj la monaĥo). Pluaj paroladoj de Valérie. La portreto fare de tiu monaĥo ŝanĝas sian mienon. Oni kopias unu lian teatraĵon, nome "El viento" (La vento), kiu temas pri rekreado de la legendo de la buĉofero de Isaako, fare de protestantisma pastro. Denove memoroj pri la morto de la caro.
  • 10.- "El viento y la cabeza eléctrica" (La vento kaj la elektra kapo). Pluas la teatraĵo. La pastro mortigas hundon, kiel propeka kapro. Letero de la imperiestrino al amika grafino pri amliberecoj.
  • 11.- "El retrato y los hongos del centeno" (La portreto kaj la sekalfungoj). La portreto de la mistera monaĥo montras nun la epokon de mortonta portretito eĉ maljuna. Ĉe landlima domaro la tuta rusa armeo halucinas pro venenigo de sekala fungo, nome ergoto, kio aldonas superrealismajn partojn.
  • 12.- "Donde aparece un descendiente del negro Aníbal" (Kie aperas posteulo de la nigra Hanibalo). Parolado de Aleksandro kun lia frato Konstanteno. Pluaj halucinoj. Sudana oficiro kiu ŝajnigas sin Puŝkin rakontas longan historion pri retiriĝinta oficiro kiu malakceptas dueli aŭ pafi.
  • 13.- "Profecías siniestras y llegada a Riga" (Malbonaŭguraj profetaĵoj kaj alveno al Rigo). La generalo Kosciuzko plu halucinas kaj profetas ekzekutadon de oficiroj kaj de Anibal Pouschkine. Konstanteno kaj Aleksandro apartiĝas kaj venas en Rigon.
  • 14.- "El regreso a San Petersburgo" (Reveno al Sankt-Peterburgo). La caro parolas kun la liberala Volkonski kaj la reakcia Arakĉejev. Fragmentoj de la libro de Valérie pri amo. Kantoj de kozakoj. En Sankta Peterburgo ludado de "La nupto de Figaro", kun divido inter aristokratoj kaj liberaloj. Aleksandro parolas kun Figaro por ludado de "Le bourgeois gentilhomme".
  • 15.- "Donde aparece el verdadero Puŝkin" (Kie aperas la vera Puŝkino). Francemo de Aleksandro kiu iam dancis kun la edzino de Napoleono. Ludado kaj eblaj aludoj al Aleksandro. Ankaŭ Puŝkin ne ĉeestas kaj parolas kun Kosciuszko.
  • 16.- "El emperador, Dodoette y la isla en el Volga" (La imperiestro, Dodoette kaj la insulo en Volgo). Volkonski pravigas la ekzistadon de sorĉado pro sciencaj tialoj, kiel la sekala fungo. Sekvas la platoneca sento de la caro por Dodoette. Lia mistikismo kondukas lin al insulo kie loĝis tri ermitoj, kaj tiukadre finfine li seksumas kun ŝi. Tial ŝi perdas la misteran altiron.
  • 17.- "La alegoría decembrista y la sonrisa unánime" (La decembrisma alegorio kaj la unuanima rideto). Aleksandro sendas Dododette kun Valérie al Taganrog kaj li iras al Nikolaevsk kaj poste al Taganrog, kie renkontiĝas kun sia malsana edzino. Ekskursoj tra Krimeo. Kontraŭdiraj versioj pri la estonteco de Aleksandro. Li rezignas, ŝajnigas sian morton kaj malaperas kiel pilgrimanto en Sankta Tero. La nova caro Nikolao subpremas la liberalajn amikojn de Aleksandro.[2]
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Sender sekvas ordigitan strukturon en la kvin aŭ ses unuaj ĉapitroj, sed poste ne estas klara la apartigo inter ĉapitroj. Kaj je la fino de la verko, por la konfuza malapero de la caro, la ĉioscia rakontisto donas la parolvicon al diversaj kronikistoj, kiuj fakte havigas konfuzajn detalojn, kongrue kun la literatura celo.[3]

Pri la elekto de la temo, tiu ĉi verko kompletigas ciklon en la prefero por Rusio. Sender en la 1930-aj jaroj sentis simpation pri la soveta revolucio kaj Sovetunio kaj tio rezultis inter aliaj verkoj en Madrid-Moscú, narraciones de viaje (1934) Carta de Moscú sobre el amor (1934). Dum la Hispana Enlanda Milito Sender malamikiĝis kun komunistoj, kaj tuj post la milito li abomenis pri la sovetuniaj demarŝoj kaj reĝimo. Tio rezultis en Los cinco libros de Ariadna (1957) kaj aliaj kontraŭkomunistaj skribaĵoj. Forgesinte pri Sovetunio, li kliniĝis al kontraŭsovetismo ekzemple konvertante Emen Hetan (1958), tute nerusian verkon, en Las criaturas saturnianas (1968), ne nur rusia, sed ankaŭ carisma, verko. Jardekon poste venis El pez de oro, eĉ pli carisma.[4]

La ponto kiu kondukas el Las criaturas saturnianas ĝis El pez de oro estas evidenta. Aleksandro estas filo de caro kaj Lizaveta estas ekstergeedza filino de carino. Katerino proponis puĉon kontraŭ sia edzo, dum Aleksandro estas obseda pro sia enpoviĝo post la murdo de sia patro. La altklasa deveno de la roluloj ebligas la vojaĝojn de aristokratoj tra Eŭropo en ambaŭ romanoj. Ankaŭ en ambaŭ romanoj estas ideologiaj kontrapunktoj, nome Cagliostro kaj la baronino, respektive. Cagliostro uzas venenojn kaj kontraŭvenenojn, dum Aleksandro proponas la fungojn de la sekalo. Kaj finfine Lizaveta kaj Aleksandro falas en abulio kaj apartigo de la sociaj maltrankviloj.[5]

Por la historia kompreno almenaŭ parte Sender plej verŝajne elprenis materialon el verkoj de Dmitrij Mereĵkovskij, kiuj estis disponeblaj en la usonaj universitatoj kaj eĉ en hispana ekde 1947.[6] Fakte multaj detaloj de "El pez de oro" kuŝas ankaŭ en du same historiaj romanoj de Mereĵkovskij.[7]

Rolulo[redakti | redakti fonton]

La ĉefrolulo estas la caro Aleksandro, kiu teorie evoluas el liberalismo al konservismo, inter 1815 kaj 1825, sed praktike la ideologia kerno de la verko estas la religiaj nuancoj ricevitaj ĉefe de la baronino Krüdener, kongrue kun la kreado de la Sankta Alianco. Tio komplikiĝas en la karaktero de la caro kun la obsedo pro la morto de lia patro kaj la sekva malakcepto de la povo. Tiu afero literature simboliĝas en la fabelo de la ora fiŝo kiu plenumas la postulojn de fiŝkaptisto (fakte de lia edzino) ĝis por domini ĉiun princojn en la mondo, oni revenigas ilin al dekomenca malriĉo kaj senpoveco. Kaj en la romano ĉio rezultas en la mistera malapero de la monarko.[8] Kontraste la historiografia prezento de Aleksandro fokusas al lia evoluo al reakciismo, negraviginte liajn supozitajn mistikajn tendencojn. Sender neglektas tiun politikan reakciismon de la caro kongrue kun la literatura celo de sia romano, sed ankaŭ kongrue kun sia propra konservismo en sia usona "ora" ekzilo.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, El pez de oro, Barcelona, Destino, 1976; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 32.
  2. Salguero, disertacio, pp. 167-171
  3. Salguero, disertacio, pp. 172-173.
  4. Salguero, Actas, pp. 376-377.
  5. Salguero, Actas, p. 377.
  6. Salguero, Actas, pp. 383-385.
  7. Dimitri Merejkovsky, "El misterio de Alejandro I", Madrid, Espasa-Calpe, 1947, kaj Dimitri Merejkovsky, "El fin de Alejandro I", Madrid, Espasa-Calpe, 1947
  8. Salguero, disertacio, pp. 174-175.
  9. Salguero, disertacio, p. 177.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender. Facultad de FIlosofía y Letras, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1981. Diplomiĝinta disertacio ne publikigita. pp. 107-120.
  • José-María Salguero Rodríguez, "El pez de oro como canto del cisne", en Sender y su tiempo. Crónica de un siglo. II Congreso. Actas, Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca 2001. pp. 375-386.