Abulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abulio estas nenormala stato, konsistanta en manko de volpovo; nekapableco veni al ia vola decido.[1] La abulio (de la antikva greka αβουλία, ‘ne volo’) en psikopatologio, referencas al la manko de volo aŭ iniciatemo, same kiel de persona energio.

Ĝi estas unu de la misordoj de la motivigo. La abulio estas meze en la gamo de la misordoj de la malpliigita motivigo, same kiel la apatio, kiu estas malpli ekstrema, kaj la nekinetika muteco, kiu estas pli grava ol la abulio.[2]​ Paciento kun abulio estas nekapabla agadi aŭ fari decidojn sendependa. Ĝi povas varii laŭ graveco el subtileco ĝis sufokeco. Ĝi estas konata ankaŭ kiel la malsano de Blocq (kiu referencas ankaŭ al abazio aŭ astazio-abazio). La abulio estis konsiderata origine kaj plue kiel misordo de la volo.​[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 2an de marto 2024.
  2. Marit, R. S., & Wilkosz, P. A. (2005). "Disorders of diminished motivation". en Journal of Head Trauma Rehabilitation, 20(4), 377-388..
  3. Berrios G.E. kaj Gili M. (1995) "Will and its disorders. A conceptual history." History of Psychiatry 6: 87-104




  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abulia en la hispana Vikipedio.