Sankta Alianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ŝtatoj fondintoj de la Sankta Alianco:flava Aŭstria Imperio, griza Regno Prusio kaj verda Rusia Imperio.

Sankta Alianco, ankaŭ nomata "Kvaropa Alianco", estas pakto kreita dum la Viena kongreso kiu celis la interhelpon de Eŭropaj monarkioj.

Antaŭ la fino de Viena kongreso, Caro Aleksandro la 1-a (Rusio) proponis la kreon de Sankta Alianco. En la 20-a de novembro 1815 la akordo estis subskribita de Aŭstrio, Prusio, Rusio kaj Britio. Ne ĉiuj la partoprenanto de l' kongreso apogis la ideon, sed ĉiuj finis akceptis ĝin. En 1818, kun alveno de Francio al Sankta Alianco, ĝi fariĝis "Kvinopa".

La Sankta Alianco devis kontraŭigi la anoj de revoluciaj ideoj de 1789 kaj repremi la ribelojn kontraŭ absolutismo en ĉiu mondo. Sankta Alianco permesis la inverveno de fremdaj registraroj en internaj aferoj de aliaj Ŝtatoj. La unua interveno okazis en 1817. Trupoj de Sankta Alianco estis uzataj por kontraŭbatali movadon de germanaj studentoj, kiuj volis politikan liberecon kaj civitanajn rajtojn. La imperiestro de Aŭstrio intervenis. La Sankta Alianco ankaŭ partoprenis repremon al naciisma movado de karbonarioj en Italio. En Hispanio, helpis la regadon de Fernando la 7-a sen la konstitucio de 1812, kiun liberaloj antaŭe devigis al li.

Hispanio petis helpon de Sankta Alianco kontraŭ la movadoj de sendependigo de siaj kolonioj en Ameriko, sed fiaskis. Britio ne akceptis partopreni en tiu agado, ĉar ĝi estis kontraŭ siaj interesoj. Tiu intenco de Hispanio igis Usono krei la Doktrinon de Monroe. Do, ekde 1820 la Sankta Alianco ne plu ekzistis en praktiko, sed oni konsideras 1825, jaron de morto de la Caro Aleksandro, kiel ĝian oficialan finon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]