„ La unua originala romano de Luyken Paŭlo Debenham ricevis tre favoran akcepton de la Esperantistoj kaj de diversaj landoj oni petis permeson traduki ĝin en fremdaj lingvoj. Kuraĝigite de tiu sukceso Luyken eldonis duan romanon Mirinda Amo kiu estis kronata de la Akademio. Per Paŭlo Debenham oni jam rimarkis la religiemon de Luyken. Tiu religia emo estas ankoraŭ pli forte akcentita en la nova verko. Sed lia psikologio fariĝis pli diversaspekta, pli larĝanima. La personoj de l' romano ne plu dispartiĝas en du krude distranĉitaj grupoj : la skeptikuloj - malbonuloj kaj la piuloj - perfektuloj. Eĉ la nekredema sarkasmema onklo Silaso estas bonkora simpatia viro, kaj la astrologa hinda princo Kunwar Kriŝna estas nobla majesta figuro. Kiom multnuancita galerio da tipoj kaj karakteroj. La perfida Leo Broadbent, la abnegacia elturniĝema Dorotera, la bonfarema, simplanima pastro Filipo, la energia kaj volema D-ro Graham, la milda kaj fidela Flora, la altsenta veron serĉanta Vilfrido kaj la anĝela fraŭlino Lambert. Tiajn konatojn leginte la romanon, oni malfacile forgesas kaj kun bedaŭro forlasas. Oni povas diri ke la imago de Luyken estas tro riĉa aŭ ke li trouzas tiun riĉegon. Liaj romanoj estas tro ŝarĝitaj de materialo kaj povus liveri temojn por dek samradikaj romanoj aŭ filmoj. Pro tio kelkfoje ĝi distiras la cerbon de l' leganto kaj ŝajnas esti kalejdoskopa. En nia nuna epoko de psikologia kaj realisma literaturo la romanoj de Luyken apêras iom arkaismaj estus facile taksi maljuste ilian valoron. Sed oni devas konfesi ke en la limoj de eksmoda skolo Luyken verkis bonstilajn romanojn kiuj ĝisfine tenas la intereson danke al intrigaj aventuroj kaj amhistorioj kiujn li plektis ĉirkaŭ la moralan kernon. ”