Saltu al enhavo

Paŭlo Debenham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Paŭlo Debenham
AŭtoroHeinrich August Luyken
Eldonjaro1912
UrboLondono
EldonintoBrita Esperanto-Asocio
Paĝoj228
vdr

Paŭlo Debenham estas 228-paĝa romano de Heinrich August Luyken, originale Esperantlingve verkita. Ĝi eldoniĝis en la jaro 1912 ĉe Brita Esperanto-Asocio en Londono. Ĝi estis cenzure malpermesata en la cara Ruslando [1].

Citaĵo
 Luyken vivigas personojn de diversaj landoj. La stilo estas agrabla, la intrigo, bone kondukita, malvolviĝas, premante ĉiam la leganton. 
 La Revuo, VII-a volumi, paĝo 190
Citaĵo
 Jen unu el la plej gravaj bonaj prozaj verkoj de nia originala literaturo. Luyken estas vera verkisto kiu scias elekti altspiritan temon, konduki ĝis fino nevulgaran intrigon, vivigi interesajn kaj diverstipajn personaĵojn, diskrete priskribi pejzaĝojn, lokojn, mediojn laŭ iliaj rilatoj kun la variaj elementoj de l' romano.
Luyken antaŭe tradukis el la angla la Praktiko de l' Apudesto de Dio de frato Laŭrenco. Per tia traduko li fleksebligis kaj riĉigis sian stilon kaj sin preparis por la originala verkaro. Sed el la elekto de tia tradukota materialo oni povas konkludi pri la direkto de laj pensoj kaj celoj. Li apartenas al la religio "pietista". Tial li enkondukas la leganton en tiuj anglajn rondojn kiuj fervore misiadas enlande aŭ eksterlande. Kompreneble la personaĵoj kiuj probatalas la idealojn de l' aŭtoro (ekzemple Paŭlo Debenham, Vera Rossini, Helmsley) estas ĉiuj honestuloj, geniuloj, sanktuloj. Male la senkreduloj, liberpensuloj estas kanajlaj malhonestuloj. Tia partiemo estas vera simpla kaj neĝusta. En la fino de l' romano la skeptikuloj konvertiĝas pli malpli plene kaj rapide la Graco malsupreniĝas sur ilin. Laŭdo estu al Dio.
Tamen la rakonto allogas per la viveco de l' ĉefaj personoj per la lerta disvolvo de drameca agado kaj per la flueco de bona Esperanta stilo. 
 1912, Historio de Esperanto I, paĝo 360
Citaĵo
 Tiu estas titolo de 220-paĝa romano, originale verkita en Esperanto de nia amiko, S-ro H. A. Luyken, tradukinto de la konata libro “ La Praktiko de la Apudesto de Dio.” La nova verko aperos espereble ĉirkaŭ Kristnasko. 
 La Brita Esperantisto - Numero 084, Decembro (1911)
Citaĵo
 Jen unu el la plej gravaj, eĉ el la plej bonaj prozaj verkoj de nia originala literaturo. Sinjoro H. A. Luyken estas vera verkisto, kiu scipovis elekti altspiritan temon, konduki ĝis fine kortuŝan nevulgaran intrigon, vivigi interesajn kaj diverstipajn personaĵojn, diskrete priskribi pejzagojn, lokojn, mediojn laŭ iliaj rilatoj kun ia variaj elementoj de l' romano .

S-ro Luyken antaŭe tradukis el la angla lingvo la «Praktiko de la Apudesto de Dio», de frato Laŭrenco. Per tia traduko li fleksebligis kaj riĉigis sian stilon kaj sin preparis por la originala verkado. Sed el la elekto de tia tradukota materialo oni povas konkludi pri la direkto de liaj pensoj kaj celoj. Li estas religiema kaj pietista. Tial li enkondukas la leganton en tiajn anglajn romanojn, kiuj fervorege «misiadas» ĉu en la landon ĉu eksterlande. Kompreneble la personoj, kiuj provas la idealojn de la aŭtoro (ekz. Paŭlo Debenham, Nera Hossini, Helmslev) estas honestuloj, sanktuloj, geniuloj. Male la senkreduloj, liberpensuloj estas malhonestaj, kanajlaj. Ĉu tiu partiemeco estas justa? En la fino de la romano la skeptikuloj konvertas pli-malpli plene kaj rapide; la Graco malsuprenigas sur ilin. Laŭdo estu al Dio!
La rakonto allogas per la vivanteco de la ĉefaj personoj, per la lerta disvolvo de pli kaj pli drameca agado kaj per la flueco de bona esperanta stilo.
Multaj lokoj estas citindaj: la sekvanta bone elmontras (ŝajnas al mi) la lertecon de la rakontisto kaj la viglecon de la rakonto:
P. Debenham, dezirante savi Veran el la manoj de rusa policagento, falas en kaptilon.
«r Li eniris. Sed antaŭ ol li poris ĉirkaŭrigardi, li estis manprornegita de tri potencaj policanoj, kiuj sin jetis sur lin de malantaŭ la malfermita pordo. Du el ili ekprenis liajn manradikojn, dum la tria ĉirkaŭ premis lian kolon. La maldekstra mano de Paŭlo tenigis kvazaŭ en ŝraŭbtenilego, sed uzante ĉiujn siajn fortojn, li sukcesis fortiregi la dekstran manon el la tenego de malpli lerta kaptisto. Ekmanpremante lin ĉe la gorgo, li forte jetis lin teren. Falante la viro ektusetis lavotabloj kiu bruege renversigis. Sed la etendita brako estis tuje malliberigita de la policano, kiu unue penis premsufoki lin. La tentigita gentiano salte levigis, eldirante ion, kio soni? kiel malbeno kaj, eltirante sian sabron, li furioze estus sin ĵetita kontraŭ Paŭlo (n), se ne la du ceteraj viroj estus ekkriinta; al li deteni s,n. Pafilo nun vidante, ke plua kon tra ŭsta rego estas senutila, ĉesis batali, sed laŭte protestis, unue angle kaj poste france, kontraŭ tiu nepravigebla, malkuraga atako. Ĉia protestado estis same senutila. La ĝendarrnoj tule ne atentis gin, kaj tion, kion ili diris ruse, Paŭlo ne komprenis. Post malpli ol du minutoj li trovigis mankatenita kaj kreoligita, kun luketo firme surligis sur lia buso, kaj Jetita, sur lito (n) en angulo de la Cambro. Tie liaj atakintoj lasis lin, meditanta pri la ŝanĝigemeco de la sorto kaj demandanta al si, kio okazos poste ». (p. 216).
Kvankam la romano celas propagandi religiajn ideojn, ne Esperanton, tamen kelkaj personoj (Vera Rossini, D-ro Orior, la «grafino» Marakhov) estas Esperantistoj kaj uzas Esperanton ĉu por altanimaj celoj ĉu por policaj elserĉadoj. Aliaj eklernas Esperanton aŭ ili aŭdis pri ĝi.
Dufoje traleginte la libron mi notis tridekon da preseraroj kaj kelkajn malkorektaĵojn, ekz. ĉiuj (la) milionoj (p. 23), interes(ig)is (44), impres(ig)i (194) krom malĝojo(n) 141, krom ŝipopereo(n) (188), dume (dum) (156), senpove movi (ne povante movi) (218)......
La signifo de kelkaj vortoj estas duba aŭ nejusta, ekz. festeno (festo), riverenco (respektego), cinike (199), emfa zi (192), realigi (211, 221 , 222 ).
Mi tute malprobas la sekvajn radikojn: preleganto (15), persvadi (85), ataŝo (118, 192...), reglementoj (192), lektoro (45), servico (213), perturbi (173, 181, 209......) Per tiaj vortoj oni tiel supersatigos nian lingvon, ke ĝi mortos de maldigesto.

Tiuj makuloj ne malhelpos, ke mi difinos honoran lokon al Uu libro s u r miaj poresperantaj bretoj. 
 Esperanto n123 20 maj. 1912

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4841, paĝo 406

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]