Al-Nahda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Al-Nahda (en araba: النهضة, al-Nahḍa), «Renaskiĝo» aŭ «Araba vekiĝo», estis termino uzata por aludi al renaskiĝo de la arabaj literaturo kaj pensaro sub la influo de Okcidento, dum la dua duono de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento. Tiu movado ekis en Egiptio, Libano kaj Sirio kaj poste etendiĝis al aliaj arabaj landoj.

La termino deriviĝas el la araba radiko kiu signifas «leviĝi», kion oni asocias kun la senco «esti preta por». La unua periodo de la Nahda estis inter 1882 kaj 1905. Diference de la eŭropa Renesanco, la Nahda ne temis pri reveno al la klasika pasinteco. Male, al ties aŭtoroj la pasinteco aspektis limiga por la kreiva imagopovo. Djirdji Zaydan (1861-1914) estis unu de la unuaj kiuj parolis pri la Nahda, kaj asociis tiun movadon kun bonfara kontribuado de Okcidento por Oriento.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Encyclopedia of Islam.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Roger Allen, "The beginnings of the Arabic Novel", en The Cambridge History of Modern Arabic Literatura, ed. M.M. Badawi, Nueva York, Cambridge University Press, 1992, pp. 180-192.
  • Pedro Martínez Montávez, Introducción a la literatura árabe moderna, Revuo Almenara, Madrid, 1974.
  • The Encyclopedia of Islam, Nova Eldono, vol. VII, paĝoj 129-130, B. Lewis, Ch. Pellat kaj J. Schacht eldonoj, Leiden, E.J. Brill, 1994.
  • Juan Vernet, Literatura árabe, Barcelona, El Acantilado, 2002.