Jozefo Wasniewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jozefo Wasniewski
Józef Waśniewski (61847) (cropped).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 3-an de junio 1858 (1858-06-03)
en Złoty Potok
Morto 19-an de februaro 1897 (1897-02-19) (38-jara)
en Varsovio
Aliaj nomoj Duduś
Ŝtataneco Rusia Imperio, Pollando
Profesio esperantisto, ĵurnalisto, kontisto, kolumnisto, verkisto
Lingvoj Esperanto, pola lingvo, sveda lingvo
Verkaro En la brikejo
v  d  r
Information icon.svg

Jozefo WASNIEWSKI (Józef WAŚNIEWSKI) (naskiĝis la 3-an de junio 1858 en Złoty Potok, nun la distrikto Częstochowa, mortis la 19-an de februaro 1897) estis pola esperantisto kaj ĵurnalisto.

Li estis unu el la plej agemaj pioniroj de Esperanto, "nia Apostolo en Polujo" (Lingvo Internacia n-ro 3/1897). Liaj verkoj troviĝas en La Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Fundamenta Krestomatio. En 1896 lia originala novelo En la brikejo estis premiita dum la unua konkurso de Esperanto-literaturo. Li kiel la unua komencis la tre gravajn vojaĝojn inter-Esperantistajn.

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Waśniewski estis pioniro de Esperanto-turismo. Li korespondis kun esperantistoj el Norvegio kaj Svedio, rezulte de kio li komencis vojaĝi en Skandinavio. Waśniewski lernis la svedan, popularigis informojn pri Skandinavio en Pollando, kaj pri la pola literaturo – en Svedio. En la pola ilustrita semajngazeto Wędrowiec (Vagabondo) Waśniewski publikigis la serion de artikoloj Wspomnienia z podróży na północ (Rememoroj el la vojaĝoj al la nordo)[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]