Richard Sharpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Richard SHARPE [riĉard ŝarp], ankaŭ konata kiel RoŜo (naskiĝis la 31-an de decembro 1844[1] en Parizo, mortis la 1-an de aŭgusto 1923 en Coggeshall) estis angla esperantisto.

Li estis komercisto, lerta lingvisto, kaj kosmopolito vojaĝinta en 14 landoj. Li esperantistiĝis en Bonaero en 1906.

En 1907 li el Brazilo revenis al Britio kaj ekloĝis en Torquay. Ekde tiam li dediĉis sin al Esperanto kaj en 1913 publikigis aŭtobiografian verkon, Travivaĵoj de Ro Ŝo. Post la Unua Mondmilito li ankoraŭ partoprenis la kongresojn en Hago (1921) kaj Prago (1922).

Post kelkmonata malsano li mortis en la domo de nevo en en Coggeshall. Nekrologo aperis en La Brita Esperantisto, septembro 1923, p. 106.

El lingva vidpunkto, li estis aparte fidela al la zamenhofa Esperanto. Multaj liaj lingvaj konsiloj estis aprobitaj de Zamenhof.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La tria cifero mankas en la Enciklopedio de Esperanto. Tamen, en la libro Travivaĵo de Ro Ŝo li skribas, en la unua paĝo: "Mi naskiĝis en Parizo la 31an de Decembro 1844".