Saltu al enhavo

Travivaĵoj de Ro. Ŝo.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Travivaĵoj de Ro. Ŝo.
Travivaĵoj de Ro. Ŝo.
Travivaĵoj de Ro. Ŝo.
Aŭtoro Richard Sharpe
Eldonjaro 1913
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 93
vdr

Travivaĵoj de Ro. Ŝo.[1][2] [3] estas aŭtobiografia verko de la angla esperantisto Richard Sharpe. La verko estas eldonita de Brita Esperanto-Asocio el Londono en la jaroj 1913 kaj 1914, kaj ampleksas 93 paĝojn.

La verko estas iom interesa unue ĉar L. L. Zamenhof opiniis pri ĝia lingva korekteco kaj due ĉar aperas sur ĝia krovilo krokodilo, eble unu el la unuaj aludoj al krokodili en esperantista medio.

La eldonrajtoj estis donacitaj per testamento de la aŭtoro al BEA.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Vojaĝinte aŭ vivinte en preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo kaj Ameriko; Ro Ŝo kolektis riĉan materialon de travivaĵoj, kiujn li hodiaŭ disdonas malavare al siaj samideanoj. Bona Zamenhofa lingvo. 
— 1922, Georges Stroele, Esperanto, p. 63
Citaĵo
 Jen verko refreŝige malsimila je niaj ordinaraj Esperantolandaj eldonaĵoj. La verkinto, al kiu bonvola sorto permesis en lia profesia kariero loĝadi kaj spertadi en multaj landoj, en sia libro ne celas ian plozofian [tial] aŭ etikan kribron de sentoj kaj pensoj ; sed simple kaj senafekte rakontas en vigla babilada maniero la pli interesajn epizodojn de la vivo. “Ordinare,” li diras en antaŭparoleto, “ personaj travivaĵoj neniel povus interesi la ĝeneralan publikon ; interesi ili povus nur parencaron aŭ amikaron. Sed kio estas samideanaro krom parencaro? Ĉu ni ne estas unu granda rondo familia ? ”

Nu, ni povas certigi al amiko Ro Ŝo, ke liajn bonhumore rakontitajn travivaĵojn ni persone tralegis kun viva interesa kaj amuzo. Estas ja opinio de pli ol unu, ke en nia literaturo ĝis nun iom “ malmankas ” altstilaj seriozaĵoj. La homo, tamen, ne volas ĉiam vivi en fortostreĉado kaj edifiĝado ĉe la montosuproj de l’ spirito, sed sopiras ankaŭ foje distriĝi en la pli faciliraj valoj kaj ebenaĵoj de gaja vivo ĉiutaga. Jen kial oni legos kun plaĉo pri la spertoj de nia multe vojaĝinta samideano Ro Ŝo; eĉ la komedie-tragedia bildo sur la kovrilo kvazaŭ antaŭinklinas la legonton al dumtempa flankenmeto de la teraj zorgoj, al iometa dislaso de la ridoreteniloj! Prosperis al la verkinto, evitinte “ nezamenhofaĵojn,” liveri al la lernanto interesan legolibron kun multe da facilaj kaj fidindaj esprimoj pri ĉiutagaj ideoj kaj aferoj, kiuj formas la kadron de liaj “aventuroj.” Pli ol dek diversajn landojn li kvazaŭ kunparole trarakontas, de la fruaj knabojaroj en Norvegujo ĝis la memorinda tago de lia konatiĝo kun Esperanto en Buenos Aires; oni do komprenos, ke ne mankis al li spertaĵoj pridirindaj.

Aldonita estu ankaŭ, ke la aŭtoro per sia literatura entrepreno neniel avidas monakiron ; sed ia rezultonta profito estos dediĉata ĉiom al la pretigo kaj disvastigo de Esperantaj libroj por la Blinduloj. Ĉiu do, kiu aĉetos kaj legos la libron, rajte sin konsideru kiel aktivan partoprenanton en la sukceso de nia afero 
— ZUL. La Brita Esperantisto - Numero 109, Januaro (1914)
Citaĵo
 Unue mi deziras esprimi al ĉiuj miaj samideanoj mian grandan bedaŭron pro la aperintaj en la supra mia verketo eraroj. Almenaŭ mi faris mian eblon ripari mian eraron, kaj post zorga tralegado kaj atento al afablaj leteroj senditaj de amikoj, mi redaktis liston de korektaĵoj engluotan en ankoraŭ nevenditaj ekzempleroj kaj sendotan al ĉiuj konataj aĉetintoj. Kiu ne posedas, skribu alla B.E.A. kaj mi pagos la sendelspezojn.

Mi havis okazon skribi al D-ro Zamenhof pri kelkaj dubaj esprimoj, kaj lia afabla respondo estas “bon-gustaĵo,” kiun la “ ĝisostuloj” rajtas partopreni. La vorto“ konsideri.” Mi forgesis forgesi, ke mi estas anglo, kaj en angla senco uzis ĉi tiun vorton sur paĝoj 13, 74, 77 kaj 79. Kolonelo Gale afable atentigis min pri tio, kaj mi estas al li tre danka. D-ro Zamenhof respondis “mi preferas (ĉiu scias, kion tio signifas) opinii, rigardi kiel, aŭ vidi en ĝi, pĝ. 77, lin. 4, la vorto konsideri estas bona.” La vorto nobelulo, pĝ. 15. Al la prezidanto de la L.K., Rektoro Boirac, mi dankas la atentigadon pri mia eraro; li citas la 5-an akton de “ Hamleto,” kie Zamenhof uzas “ nobelo,” sekve mi korektis. Alveninte Londonon, pĝ. 46. Ĉar estas mi, kiu alvenis, la esprimo ne estas bona, sed tamen estas neintencita eraro. Paĝoj 30 kaj 31, “ transloĝis,” Zamenhof preferas “transloĝiĝis” Ambaŭ mi korektis. 67 kaj 73, ‘‘ “asociinto,” Zamenhof preferas “ asociito.” Ĉiuj aliaj eraroj ŝuldas sian ĉeeston al mia mallerteco, kiel maŝinskribisto kaj al miaj nefidindaj okuloj, kiel tralegisto! Cetere ili estas facile rekoneblaj. Estonte. Ĉar pri la senco de ĉi tiu vorto okazis diskuteto en la Esperanto Monthly, mi petis la skriban opinion de D-ro Zamenhof, kiu afable respondis : “ Anstataŭ estonte mi preferas en estontecoen estonta tempo,” ĝuste, kion mi diris al vi.” Fine mi faris al la Doktoro la jenan gravan demandon: “Ĉu en la finaj prilingvaj konsiloj, pĝoj. 89-93, vi ION malaprobas ?” Kaj (li respondis per granda “ NE !” Spite la okazintaj eraroj, la gazetaj recenzoj estas eĉ pli favoraj, ol mi atendis. D-ro Zamenhof mem skribas, ke li esperas, ke multaj Esperantistoj legos mian libron kun plezuro kaj utilo. Rektoro Boirac en tre alloga letero diras, ke mia bonega libro alportas ŝatindan utilon al nia afero, kaj tiu vorto “ utilo '” estas por mi la plej granda rekompenco. Aliaj entuziasmulinoj skribas, ke ili komencis legi, kaj ne povis ĉesi ĝis ili atingis la finon, k.t.p., do ankaŭ laŭ literatura vidpunkto ŝajnas, ke mi sukcesis. Do nun, karaj samideanoj, mi fine povis prezenti al vi fidindan kaj amuzan libron. Ne diru, ke mi tro “sonigas mian propran trumpeton,” kvankam la Usona proverbo diras: “ Kiu ne sonigas sian trumpeton, ne meritas, ke ĝi sonu.” Se vi opinias, ke mi de via flanko ion meritas, helpu min! Vi bone scias, ke mi neniel profitas la vendadon de mia libro kaj neniam intencis. Mi treege deziras ĉe la fino de la jaro, kiam mi fariĝos 70-jara maljunulo kaj ekpensos vojaĝi al “ tiu nekonata land' el kiu neniu plu revenos,” kolekti por la blinduloj la sumon de (ne da) Sm. 1,000, nur £100! Pro tiu celo mi fordonas mian tutan laboron kaj profiton.” Se nur 8,000 ekzempleroj vendiĝos, la afero estos farita, kaj kio estas 8,000 inter eble du milionoj da Esperantistoj? Vi posedantoj de vidkapablo havu kompaton kaj feliĉigu la nevidulojn ! Kio estas 1/6 por la plimulto ? Estas nenio, nur bagatela pulpiko! Kaj tiuj, kiun bavas superfluan monon, povas donaci al la malriĉaj. Jam kelkaj samideanoj aĉetis po ses ekzempleroj por disdonaci. Fine karaj britaj samideanoj, ne forgesu, ke la B.E.A. profitas ĉiun venditan libron, ĉu enlande aŭ eksterlande; ne forgesu vian Asocion, kiu tiel multe faris por vi. Kie vi estus nun, se vi ne estus ĝuantaj la netakseblajn servojn de homoj kiel Kolonelo Pollen kaj la nelacigebla H. B. Mudie? Eble ankoraŭ en la “ buljono !”'

Post kiam la blinduloj estos ricevintaj sian parton, “Travivaĵoj” fariĝos la absoluta posedaĵo de la B.E.A., kaj mi estas certa, ke kiam Esperanto enkondukiĝos en ĉiujn lernejojn, tia bone rekomendita libro fariĝos ne malŝatinda havaĵo. Do estu patriotaj kaj subtenu vian Asocion, al kiu deziras daŭran prosperon via samideano
— RICHARD SHARPE. La Brita Esperantisto - Numero 111, Marto (1914)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4850, paĝo 406
  2. Menciita kiel Travivaĵo  de Ro Ŝo en la pria artikolo en la Enciklopedio de Esperanto, sed kiel Travivaĵoj de Ro Ŝo en la artikolo pri la verkinto.
  3. Travivaĵoj de Ro. Ŝo. en Enciklopedio de Esperanto/T, 1934

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]