Al-Maari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Al-Maari (arabe, أبو العلاء أحمد بن عبد الله بن سليمان التنوخي المعري, Abu al-ʿAlāʾ Aḥmad ibn ʿAbd Allāh ibn Sulaimān al-Tanūkhī al-Maari), blinda araba poeto, filozofo kaj verkisto el Sirio (la 6-an de decembro 973 - la 10-an aŭ la 21-an de majo 1057).

Naskiĝinte en Sirio, li iĝis blindulo pro variolo kiam li havis kvin jarojn. Li studis ĉe Alepo kaj Antioĥio kaj aliaj siriaj urboj. Li veturis al Bagdado, kie multaj disĉiploj auzskultis liajn prelegojn pri poezio, gramatiko kaj racionalismo. Poste, li revenis al sia nask-urbo, Ma'arrat al-Numan, kie li pasis la restaĵon de sia vivo. Li estis vegeterano.

Li kredis ke la racio pli gravas ol la postuloj de tradicio. Por li, la religio estis "fablo elpensata de la antikvuloj" por ekspluati la trokredeman popolon. Li malakceptis la asertojn de Islamo kaj aliaj religioj, dirante "Ne imagu ke la asertoj de la profetoj veras: ĉiuj estas inventaĵoj. Homoj komforte vivis ĝis la profetoj alvenis kaj malbonigis la homan vivon. La sanktaj libroj estas aro da tiuspecaj malutilaj rakontoj kiujn iu ajn epoko povus - kaj ja sukcesis - krei." Li nomis la haĝon (la pilgrimadon al Mekao) "vojaĝo de pagano".

Eltiraĵoj de liaj Poemoj[redakti | redakti fonton]

(Tradukoj el La Trezoro de Arabaj Proverboj kaj Anekdotoj, Husejn Al-Amily, eld. Araba Komisiono de Universala Esperanto-Asocio, 2008)

Vidu! la fulmo ridegas pro l'angor',
Kaj la nuboj ploras pro l'dolor';
Mi forlasas vin, aĉa mondo, en stertor' -
Ĉu al piulo, ĉu al diablo - for de vi, for!


Nenio imamas krom la racio.
Pro ĝi enordas tuta la nacio.
Ekzistas, tamen, ankaŭ la ĝemelo:
Ena kaj homa la intuicio.


Homoj levas la kapon al la Blua Tendo;
Pro timo kaj espero ili serĉas Dian Gvidon;
Oni konsilas al ni por miri pri l'Universo:
Ĉu tamen oni iam miris kaj tenis la Kredon?


Vivo estas sufero, kaj mi miras,
Kiel multe da ĝi tentas vin?
Vivo estas deziro, mi diras,
Kaj la volo strebi plenumi ĝin.