Taha Hussein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Taha Hussein
Taha Hussein.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1889 (1889-11-14)
en Provinco Minja
Morto 28-an de oktobro 1973 (1973-10-28) (83-jara)
en Kairo
Lingvoj araba franca latina
Ŝtataneco Egiptio
Alma mater Faculty of Arts of Paris • Universitato de MontpellierUniversitato de KairoAl-Azhar-universitato
Familio
Edz(in)o Sūzān Ṭāhā Ḥusayn
Okupo
Okupo lingvistohistoriistotradukistoverkisto • literaturkritikisto • universitata profesoro • politikisto • literatursciencisto
Verkoj The Future of Culture in Egypt
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Taha HUSSEIN (en egipta araba: [ˈtˤɑːhɑ ħ(e)ˈseːn], en araba: طه حسين‎; 15a de Novembro, 1889 – 28a de Oktobro, 1973) estis egiptia verkisto, ofte nomita «dekano de la arabaj beletroj» aŭ «Kahir al-Zalam» (nome la konkerinto de la malhelo).[1] Naskiĝinta en Magaga, Menia, perdis la vidkapablon dum la infanaĝo, sed spite tiun malhelpon, li plue studis nome en la Universitato Al-Azhar de Kairo, kie li studis religion kaj literaturon.[2] Venis poste al la Egiptia Universitato — kiam Al-Azhar malakceptis havigi al li diplomon — kaj tie iĝis la unua studento kiu akiris doktorigon. Poste li studis en Sorbono en Parizo, kaj specializiĝis en Historio de Antikveco, greka kaj latina, kaj poste li doktoriĝis. En Francio li konis tiun kiu estos lia edzino.[1]

Reveninta al Egiptio, li laboris kiel profesoro kaj publikigis Fil-Ŝiʿir al-Gāhilī (Pri la antaŭ-islama poezio), en kiu li esprimis klarajn dubojn pri la aŭtenteco de la araba antaŭ-islama poezio kaj pri kelkaj ĉapitroj de la Korano, kio havigis al li kritikojn kaj rifuzojn, pro kio li poste estos elpostenigita.

Unu de liej plej konataj verkoj estas Mustakbil al-thaqafa fi Misr (La estonteco de la edukado en Egipto) estis publikigita en 1938. Taha estis poste rektoro de la Universitato de Kairo, membro de la Akademio de la Araba Lingvo kaj ministro de edukado de Egipto, posteno de kiu li atingis, ke la baza edukado estus deviga kaj senpaga.[1]

Lia verkaro fokuziĝas al analizo de la Araba literaturo, la Historio de Islamo, kvankam li verkis ankaŭ pri sociaj kaj politikaj temoj.[2] Inter aliaj aferoj, li tradukis al la araba multajn verkojn de la literaturo de Eŭropo.[3] En 1973, li ricevis la Premio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, nome rekono atribuita de la Unuiĝintaj Nacioj al personoj kaj organizoj kiuj faris gravajn atribuitan en «la promocio kaj protekto de la homaj rajtoj kaj la fundamentaj liberecoj».[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Goldschmidt, p. 81
  2. 2,0 2,1 «Taha Hussein».[rompita ligilo] Atlas del pensamiento. Konsultita la 14an de novembro 2010.
  3. «HUSEIN, Taha».[rompita ligilo] Bienvenidos a la fiesta.com. Konsultita la 14an de novembro 2010.
  4. «Premio de Derechos Humanos de las Naciones Unidas». UN.org. Konsultita la 14an de novembro 2010.