Historio de Islamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Araba disvastigo sub Mahometo (I) kaj la tri unuaj kalifoj, Abu Bakr (II), Omar (III) kaj Uthman (IV)

La historio de Islamo inkludas la historion de la islama kredo kiel religio kaj kiel socia institucio. Kiel ĉe la majoritato de la religioj de la mondo, la historia disvolviĝo de islamo havis klaran efikon en la politika, ekonomia kaj milita historio de la areoj ene kaj ekster tio kion oni konsideras ĉefaj geografiaj atingozonoj. Kiel ĉe kristanismo, la koncepto de «islama mondo» povas esti pli malpli utila rigardante diferencajn periodojn de la historio. Grava tendenco de la islama kulturo helpas la identigon kun la komunumo. La historio de islamo kiel religio estas proksime rilata al la politika, ekonomia kaj milita historio.

Islamo aperis en Arabio en la 7a jarcento de la kristana epoko kun la apero de la profeto Mohamedo. Unu jarcenton post lia morto, Islamo etendis el Atlantiko okcidente al Centrazio oriente. Tiu imperio ne restis unuigita dum multa tempo; la nova sistemo de registaro tuj derivis en enlanda milito konita de la historiistoj de Islamo kiel fitna, kaj poste en dua fitna. Post tio, rivalaj dinastioj postulis la kaliflandon, aŭ estrecon de la islama mondo kaj multaj islamaj ŝtatoj kaj imperioj havigis nur simbolan obeon al la kalifo, nekapabla unuigi la islaman mondon.

Spite tiun fragmentadon de Islamo kiel politika komunumo, la imperioj de la Abasida Kaliflando, la mogoloj kaj la otomanaj Selĝukoj estis inter la plej grandaj kaj povaj de la mondo. La araboj organizis multajn islamajn centrojn de kulturo kaj scienco el kiuj aperis elstaraj islamaj sciencistoj, astronomoj, matematikistoj, doktoroj kaj filozofoj dum la Islama Orepoko. La teknologio floris; estis multa investado en ekonomia infrastrukturo, kiaj sistemoj de irigacio kaj kanaloj. Fokuso al la gravo de la legado de la Korano produktis altan nivelon de legokapablo en la tuta loĝantaro ĝenerala.

Poste, en la 18a kaj 19a jarcentoj, la islamaj regionoj falis sub la influo de la povegaj eŭropaj imperioj. Post la Unua Mondmilito kaj la Okupo de Istanbulo, la restaĵojn de la Otomana Imperio estis dividitaj en la dispartigo de la Otomana Imperio kiel eŭropaj protektoratoj.

Post multaj jarcentoj, ne restas granda kaj amplekse akceptita reklamo de la kalifeco (kiu estis reklamita almenaŭ fare de la otomanoj).

Kvankam tuŝita de diversaj ideologioj, kiaj la komunismo, dum granda parto de la 20a jarcento, la islama identeco kaj la elstareco de Islamo en politikaj aferoj pliiĝis preskaŭ sendube dum la lastaj jaroj de la 20a jarcento kaj komenco de la 21a. La rapida kresko, la interesoj de okcidento en la islamaj regionoj, la internaciaj konfliktoj kaj la tutmondiĝo influis en la gravo de Islamo en la formado de la mondo en la 21a jarcento.

Mohamedo[redakti | redakti fonton]

Je sia morto en 632, Mahomedo estis sukcesinta unuigi la tutan araban duoninsulon.

Mohamedo estis araba komercisto de Mekko, kiu ĉiujare dum la monato Ramadano iris al kaverno en la monto Hira por preĝi, fasti kaj doni almozojn. Laŭ la doktrino en la jaro 610 la Anĝelo Gabrielo komencis paroli kun li. Gabrielo daŭre parolis kun Mohamedo ĝis lia morto kaj Mohamedo parkeris la diraĵojn. Post la morto de Mohamedo, liaj anoj skribis la diraĵojn, kaj tiel ekaperis la Korano. La prediko de Mohamedo estis akceptita komence inter araboj, kaj urbaj kaj beduenoj. Mohamedo kiel la Fina Profeto kaj fondinto de islamo nur montriĝis en jarcentoj postaj.

En la tempo de Mahometo, la araboj senĉese kaj venĝoplene interbatalis. Araboj estis ordigitaj laŭ klanoj, laŭ sango. Mohamedo enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur fido. En la fruaj jaroj, la islamanoj funkcias kiel nova klano, sed klano algluigita ne de sango, sed de fido komuna. Aldone, la islamanoj, spite de diverseco de sango, promesis ne interbatali.

Pro la minaco de la nova klano al tradicio kaj ĝia religio, potenco kaj socia ordo, Mohamedo kaj la islamanoj devis forfuĝis de Mekko en la somero de 611 al Jatrib (nun Medino, "[la] urbo"). Tio estis la heĝiro ("fuĝo") kaj markas la komencon de la islama erao. En Medino Mohamedo fondis la unuan moskeon (islama preĝejo), kiu fariĝis la modelo por ĉiuj postaj moskeoj. Sed kvankam Mohamedo kaj la islamanoj nun estis en Medino, Mekko ankoraŭ batalis kontraŭ Mohamedo, ĉar nun la islamanoj subtenis sin per rab-atakoj kontraŭ la karavanoj kiuj vojaĝis al Mekko. Mohamedo fine venkis la armeon de Mekko en 627 en la Batalo de la Tranĉeo. Tiam islamo disvastiĝis kiel fajro tra Arabion. En 630 li kaptis Mekkon.

Ĉar la islamanoj promesis ne interbatali, la islama parto de Arabio estis regiono de paco. Tio fortigis la islamanojn kontraŭ la aliaj araboj, kiuj estis troe disigitaj de la deziro por venĝo. Kiam Mohamedo mortis en 632, la plimulto de araboj estis islamanoj. Kvar el la kunuloj de Mohamedo fariĝis regantoj de araba imperio granda kaj donis bazan formon al islama civilizo.

La kvar justaj kalifoj post Mohamedo[redakti | redakti fonton]

La nomo de Umar kun arabskriba kaligrafio.

La problemo de la sukcedo de Mohamedo kaŭzis profundajn dividojn inter la ĝistiamaj anoj de Islamo. La anoj de Medino kaj Mekko konsentis elekti Abu Bakr, amiko kaj parenco de Mohamedo. Abu Bakr realigis la union en Arabio kaj estis agnoskita kiel kalifo (sukcedanto). Li rilatas kun la deveno de la unuaj libroj de la Korano. Tiu diroj ĝis tiam estis nur parolaj kaj la transskriboj de la diraĵoj de Mohamedo sur folioj, bestostoj aŭ ledaĵoj estis nur referencoj. Li mortis en 634, nomuminte malrekte sian sukcedonton: Umar, kiu estos kalifo ĝis 644.

Tiu ĉi sekvos la konkeron kaj ludis rolon en la politika organizado per la starigo de la institucio de divano (kie la islamaj luktantoj estas enskribitaj kaj pagitaj). Li estis mortigita de mazdaano. Uthman kaj Ali aperis kiel la ĉefaj kandidatoj. Estis elektita Uthman. Li atribuis gravajn postenojn al la membroj de sia klano. Li estis mortigita en 656.

La saman tagon, Ali, kuzo kaj bofilo de Muhamado (edzo de lia filino Fâtîma), estis elektita kiel kalifo. La klanestro de la Umajidoj, Mu`âwîya, postulas la punon de la kulpuloj de la amortigo, sed tiu malfruos. Tiam ekas lukto inter la partianoj de Ali kaj la Umajidoj. La batalo de Siffin de 657 markis la krizon de tiu ĉi enlanda milito. Kiam li estis venkonta, Ali, probable por haltigi la sangoverŝon inter islamanoj, akceptis negocii. Tiu ĉi milito inter la du sektoroj estis la fitna, tio estas grava religia disigo. Ali estos poste siavice mortigita de ĥariĝitoj, antikvaj partianoj kiuj malakceptis la negocadon.

La Islama Imperio[redakti | redakti fonton]

La Islama Imperio en sia plej amplekso. Pli malhele la teritorioj konkeritaj de Mahomedo, rozkolore tiuj konkeritaj de la ortodoksaj kalifoj kaj flave tiuj konkeritaj dum la Umajida Kaliflando.

La indikitaj preceptoj en Islamo estis la bazo por la komenco de la araba ekspansio. La devigo de la kredantoj praktiki la sanktan militon defende de la kredo favoris la aligon de soldatoj al la arabaj armeoj kaj la ĉeson intermiliti.

Aliflanke, estis ankaŭ aliaj tialoj kiuj pelis la araban ekspansion. El ekonomia vidpunkto, la malriĉo de la teritorio loĝataj de tiuj popoloj pelis la serĉado de teroj pli fekundaj kaj enspezigaj. Al tio aldonendas la iompostioma dekadenco de la persa kaj bizanca imperioj, taŭga kondiĉo por la enkonduko de tiu nova kulturo.

Je la morto de Mahomedo en 632, liaj sukcedantoj, nome kalifoj, estis zorgantoj de direkti la islaman popolon kaj klopodi la ekspansion kaj de la religio kaj de la teritorio.[1] En la 7a kaj 8a jarcentoj, la islamanoj sukcesis etendi sian imperion konkerante teritoriojn kiuj enhavis el la Iberia Duoninsulo en okcidento ĝis Hindio oriente.

  • Ortodoksoj: La unuaj kalifoj estis elektitaj inter liaj plej rektaj sekvantoj, konsideritaj la plej dignaj por pluigi la laboron de la profeto. En 636 la islamanoj invadis Persion, kaj venkis en 640. En 644 ili konkeris Kipron, en 651 Tiflis kaj Armenion, en 654 Rodoson. Dum ties regado, Islamo akiris politikan strukturon kaj instaliĝis en Sirio, Persio, Judeon kaj Egiption.
  • Umajidoj: En 661, la guberniestro de Sirio apartenanta al la Umajida dinastio, Mohavia, pridemandis la legitimecon de la kalifo Ali, kiu estis murdita. Ekde tiam tiu nova dinastio respondecis pri la registaro, transformante ĝin en monarkio kaj translokigante la ĉefurbon al la urbo de Damasko. En 674 ili klopodis konkeri Konstantinopolon mare, sensukcese. Dum tiu epoko Islamo aligis la teritoriojn de Kartago en 698, tiujn de la cetero de Nordafriko en 711, Hispanion en 717, malgrandan parton de Gaŭlo en 720, poste ili konkeris la sudon de Malgranda Azio kaj Turkestanon ĝis la rivero Indus. En 732 ili klopodis antaŭeniron al la centro de la Gaŭlo ĝis Poitiers, tamen, la frankoj rezistis dufoje sub la regado de Karolo Martelo, ĝis la tria fojo la frankoj luktas kaj venkis la arabojn.
  • Abasidoj: En 750, irana revolucio murdis ĉiujn kalifojn (restis viva nur Abd Ar-Rahman la 1-a), kaj kalifigis As-Saffah kaj establis la novan ĉefurbon de la imperio en la urbo Bagdado. La abasidoj restis en la povo ĝis 945 kiam la selĝukoj (islamaj tjurkoj) enpoviĝis en la kaliflando. Dum tiu periodo la provincioj de Kordovo, Egiptio kaj Maroko malligiĝis el la centra povo el Bagdado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Albert Hourani. (2002) A History of the Arab Peoples. Harvard University Press, p. 15–19.