José Saramago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jose Saramago)
José Saramago
Nobel-premiito
Persona informo
José Saramago
Naskonomo José de Sousa Saramago
Naskiĝo 16-an de novembro 1922 (1922-11-16)
en Azinhaga
Morto 18-an de junio 2010 (2010-06-18) (87-jaraĝa)
en Lanzarote
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Religio ateismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Subskribo José Saramago
Familio
Edz(in)o Ilda Reis • Isabel da Nóbrega • Pilar del Río vd
Infanoj Violante Saramago Matos vd
Profesio
Okupo ĵurnalistodramaturgotradukisto • romanisto • poeto • kronikisto • eseisto • taglibristo • literaturkritikisto • verkistoscenaristo • dramaturgo • revoluciulo vd
Aktiva en Lisbono vd
Verkado
Verkoj La Evangelio laŭ Jesuo Kristo ❦
Eseo pri blindeco ❦
Seeing ❦
Cain ❦
Death with Interruptions ❦
The Elephant's Journey vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José de Sousa SARAMAGO (naskiĝis la 16-an de novembro, 1922, mortis la 18-an de junio, 2010) estis portugala verkisto, tradukisto kaj literaturkritikisto.

En 1998 la Nobel-premio pri literaturo kronis lian karieron: neniu verkisto portugallingva antaŭe ricevis tiun distingon. Ĝis hodiaŭ li estas la unusola portugallingva aŭtoro gajninta literaturan Nobel-premion.

José Saramago naskiĝis en la freguesia Azinhaga, urbo Golegã, Portugalio. Li laboris kiel ĵurnalisto en pluraj gazetoj, inter ili Diário de Notícias, kie li estis ĉef-redaktoro. Poste li iris kaj restis en la insulo Lanzarote, en la Kanariaj Insuloj, Hispanio. Li estas unu el la plej legitaj kaj tradukitaj portugalaj verkistoj. En 1991 li gajnis la "Grandan Premion" de la Portugala Verkist-Asocio, danke al la romano O Evangelho Segundo Jesus Cristo (la Evangelio laŭ Jesuo Kristo), kaj la "Premion Camões" en 1996 por sia tuta verkaro.

Li ofte opiniis pri politiko en Portugalio kaj Hispanio laŭ komunisma vidpunkto, kaj estis fama iberisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en malriĉa familio de kamparaj laboristoj, ne povis studentiĝi, sed fariĝis metallaboristo. La nomo “Saramago”, kiun oni almetis al lia nomoregistro, fakte ne estis familia nomo, sed la nomo de arbusto ordinara en la regiono, kie li naskiĝis. Li malfrue alfabetiĝis sed tuj fariĝis avida leganto. Liaj soci-politikaj ideoj kondukis lin al komunismo kaj ateismo, kio alportis al li multajn kritikojn kaj atakojn. Inter aliaj aŭdacaj ideoj, li proponis du novajn alineojn al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: la rajtojn je disidenteco kaj herezo.

La lastajn jarojn de sia vivo li pasigis en Lanzarote, unu el la Kanariaj Insuloj, kune kun sia dua edzino, Pilar del Rio.

Heredo[redakti | redakti fonton]

La Fondaĵo José Saramago, en Lisbono, aktive konservas la memoron kaj intelektan heredaĵon de tiu granda verkisto, kaj sin dediĉas al la defendo de homaj rajtoj kaj de la naturmedio. Tie troviĝas impona ekspozicio de libroj de tiu aŭtoro tradukitaj al multaj lingvoj.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj estas realismaj, kun sociaj, politikaj, religiaj kritikoj. Al tio aldoniĝas elementoj de la tiel nomata fantasta realismo kaj radikala defendo de humanismo. Saramago emas skribi longajn frazojn kaj uzas interpunkcion, kiun multaj emas pensi malĝusta. Li ne uzas citilojn por distingi dialogon (origine la komenco de la novaj frazoj distingiĝas per la majusklo; Multaj el liaj "frazoj" povas esti paĝo aŭ pli longaj, kaj liaj alineoj kongruas laŭlonge al ĉapitroj en la verkoj de aliaj verkistoj, ĉar li emas uzi komon, kie aliaj verkistoj uzus punkton. La intrigo en liaj libroj estas ŝarĝita de konsekvencoj kaj subintrigoj, multaj roluloj kaj rapidaj transiroj preter la nuntempo kaj reen. Ĉio ĉi postulas de la leganto koncentriĝon, atenton kaj grandan partoprenon.

Saramago ofte prezentas subfosan vidpunkton pri historiaj eventoj. En siaj verkoj (ekzemple en sia libro "La Evangelio laŭ Jesuo") li provas emfazi la homan faktoron en historiaj eventoj, anstataŭ prezenti la akceptitan kaj oficialan historian intrigon. Iuj el liaj verkoj povas aperi kiel alegorioj en iuj kuntekstoj. Tiu estis la plej polemika el liaj verkoj; pro ĝi li ricevis multajn kritikojn kaj eĉ iom da persekuto.

En lia libro La Sieĝo al Lisbono, la intrigo alternas inter la nuntempo kaj la konkero de islama Lisbono fare de la kristana armeo, unu el la plej gravaj eventoj de la Rekonkero (portugale Reconquista) kaj fonda evento en la historio de Portugalio. La la dudeka-jarcenta ĉefrolulo de la libro havas tre miksitan senton pri ĉi tiu evento: Unuflanke li estas portugalo, membro de la multjarcenta kristana portugala kulturo (kvankam ne aparte religia en si mem) kaj konscia pri la fakto, ke se ne estus la konkero de islama Lisbono kaj ĝia portugala ĉefurbo, la portugala nacio tute ne estiĝus.

Aliflanke, kiel filo de Lisbono - kaj precipe membro de la malnova urbo Lisbono, kiu ekzistis en la islama periodo kaj multaj el ĝiaj stratoj apenaŭ ŝanĝiĝis ĝis hodiaŭ - li sentis fortan simpation al la islama urbo de Lisbono, kiun estis trudita de kristana armeo per longdaŭra sieĝo, en kiu la loĝantaro malsatis al morto kaj estis devigitaj manĝi hundan viandon, kaj kun la falo de la urbo estis celo por masakro de la okupinta armeo. La libro malfermiĝas per priskribo de la leviĝo de la muezino sur la spajro de la Lisbona Moskeo por alvoki kredantojn al preĝo, kiam poste estas menciite, ke la kristanaj okupantoj plenigis la moskeon per la korpoj de lisbonaj loĝantoj kiuj estis buĉitaj, kaj poste turnis ĝin en kristanan preĝejon.

En postaj partoj, granda parto de la intrigo estas prezentita laŭ la vidpunkto de soldato en la kristana armeo kiu sieĝas sur Lisbono, kiu estas prezentita kiel iom pozitiva rolulo kaj ne precipe sangavida. La soldato portas, kaj ne hazarde, araban nomon, kio implicas, ke li mem apartenas al islama familio, kiu konvertiĝis al kristanismo (same kiel multaj kristanoj konvertiĝis al Islamo kun la alveno de la islamaj okupantoj jarcentojn antaŭe). Farante tion, Saramago provas esprimi la sencon de historia kontinueco en la loĝantaro loĝanta sur la teritorio de la nuna Portugalio, malgraŭ la diferencoj en religio kaj sangaj militoj inter kristanoj kaj islamanoj.

Ekzemplero[redakti | redakti fonton]

Jen unu el liaj plej konataj kaj kortuŝaj tekstoj liaj:

Letero al Josefa, mia avino [1]

Vi estas naŭdekjara. Vi estas maljuna, dolorplena. Vi diras al mi, ke vi estis la plej bela junulino en via tempo — kaj mi konsentas. Vi ne scipovas legi. Vi havas krudajn, misformajn manojn, korkecajn piedojn. Vi portadis sur la kapo tunojn da herborestaĵoj kaj ligno, lagojn da akvo.

Vi vidis la sunleviĝon ĉiutage. El la tuta pano, kiun vi knedis, oni povus fari universalan bankedon. Vi vartis homojn kaj brutojn, vi metis porkidojn en vian propran liton, kiam malvarmo minacis frostigi ilin. Vi rakontis al mi rakontojn pri luphomoj kaj fantomoj, malnovajn familiajn aferojn, unu mortokrimon. Klinko en via domo, flamo en via kameno — sep fojojn vi gravediĝis, sep fojojn vi naskis.

Vi nenion scias pri la mondo. Vi komprenas nek la politikon, nek la ekonomion, nek la literaturon, nek la filozofion, nek la religion. Vi heredis kelkajn centojn da praktikaj vortoj, ian elementan vortareton. Per tio vi vivis kaj plu vivas. Vi estas sentema pri katastrofoj kaj ankaŭ pri surstrataj okazaĵoj, pri edziniĝoj de princinoj kaj pri la ŝtelo de kunikloj de najbarino. Vi havas grandajn malamojn pro kialoj, kiujn vi jam forgesis, grandaj gravaĵoj, kiuj sidas sur nenio. Vi vivas. Por vi, la vorto Vjetnamujo estas nur ia barbara sonaĵo, kiu ne kongruas kun via vivareo, kies radiuso mezuras unu mejlon kaj duonon. Pri malsato vi iom scias: vi jam vidis nigran flagon starigitan sur turo de preĝejo. (Ĉu vi tion rakontis al mi, aŭ mi sonĝis, ke vi tion rakontis?)

Vi portas kun vi vian etan kokonon da interesoj. Kaj tamen vi havas la okulojn helaj kaj vi estas gaja. Via rido estas kvazaŭ raketo kolora. Mi neniam vidis homon, kiu ridis kiel vi. Mi estas antaŭ vi, kaj mi ne komprenas. Mi estas el via karno kaj el via sango, sed mi ne komprenas. Vi venis sur ĉi tiun mondon kaj ne klopodis ekscii, kio estas la mondo. Vi alvenas al la fino de la vivo, kaj la mondo ankoraŭ estas por vi tio, kio ĝi estis, kiam vi naskiĝis: ia demando, ia neatingebla mistero, io, kio ne estas parto de via heredaĵo: kvincent vortoj, unu domkorto, kiun oni ĉirkaŭiras dum kvin minutoj, unu domo kun tegmento sur lignostangoj kaj argila planko. Mi premas vian kalan manon, mi tuŝas per mia mano vian sulkoplenan vizaĝon kaj viajn blankajn harojn, iom rompitajn pro la pezo de portado — kaj mi plu ne komprenas. Vi estis bela, vi diras, kaj mi bone vidas, ke vi estas inteligenta. Kial do oni forŝtelis de vi la mondon? Kiu priŝtelis vin? Sed pri tio eble mi komprenas, kaj mi povus diri al vi kiel, kial, kaj kiam, se mi scius elekti inter miaj multenombraj vortoj tiujn, kiujn vi povus kompreni. Jam ne valoras la penon. La mondo plu ekzistos sen vi — kaj sen mi. Ni ne sukcesos diri unu al la alia tion, kio estas plej grava. Ĉu efektive ne? Mi ne sukcesos, ĉar miaj vortoj ne estas la viaj, la mondo, kiun vi meritas. Mi restas kun ĉi tiu kulpo, pri kiu vi tamen ne akuzas min — kaj jen tio estas eĉ pli malbona. Sed kial, avino, kial vi sidas sur la sojlo de via pordo, kiu malfermiĝis al la grandega, stelplena nokto, al la ĉielo, pri kiu vi preskaŭ nenion scias, kaj en kiu vi neniam vojaĝos, al la silento de kampoj kaj de fantomecaj arboj, kaj vi diras, kun la trankvila sereneco de viaj naŭdek jaroj kaj la fajro de via neniam perdita adoleskeco: “La mondo estas tiel bela, kaj mi bedaŭras, ke mi mortos!”

Jen kion mi ne komprenas — sed ne vi kulpas pri tio.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Terra do pecado (Peko-tero - romano, 1947; 2-a eldono, 1997);
  • Os poemas possíveis (La eblaj poemoj - poezio, 1966);
  • Provavelmente alegria (Eble ĝojo, 1970);
  • Deste mundo e do outro (Pri ĉi-mondo kaj la alia, 1971);
  • A bagagem do viajante (La valizo de la vojaĝanto, 1973);
  • As opiniões que o DL teve (La opinioj kiujn DL Havis, 1974);
  • O ano de 1993 (La jaro 1993, 1975);
  • Os apontamentos (La notoj, 1976);
  • Manual de pintura e caligrafia (Manlibro pri pentrarto kaj skribdesegnarto, 1977);
  • Objecto quase (Objekto preskaŭa, 1978);
  • Poética dos cinco sentidos (La poetiko de la kvin sensoj, 1979);
  • A noite (La nokto - teatraĵo, 1979);
  • Levantado do chão (Elstariĝita el la planko, 1980);
  • Que farei com este livro? (Kion mi faros pri ĉi tiu libro? - teatraĵo, 1980);
  • Viagem a Portugal (Vojaĝo al Portugalio, 1981);
  • Memorial do convento (Memoraro de la konvento romano, 1982);
  • O ano da morte de Ricardo Reis (La jaro de la morto de Ricardo Reis - romano, 1984);
  • A jangada de pedra (La ŝton-floso - romano, 1986);
  • A segunda vida de Francisco de Assis (La sua vivo de Francisko de Asiso, 1987);
  • História do cerco de Lisboa (Historio de la sieĝo de Lisbono - romano, 1989);
  • O evangelho segundo Jesus Cristo (la evangelio laŭ Jesu-Kristo - romano, 1991);
  • In nomine dei (teatraĵo, 1993);
  • Cadernos de Lanzarote (Kajeroj de Lanzarote 1994, taglibro 1);
  • Cadernos de Lanzarote (1995, taglibro 2);
  • Ensaio sobre a cegueira (Eseo pri la blindo, 1995);
  • Cadernos de Lanzarote (1996, taglibro 3);
  • Cadernos de Lanzarote (1997, taglibro 4);
  • Todos os nomes (Ĉiuj nomoj 1997);
  • Cadernos de Lanzarote (1998, taglibro 5);
  • O conto da ilha desconhecida (La novelo pri la nekonata insulo, 1999);
  • Discursos de Estocolmo (Diskursoj el Stokholmo, 1999);
  • A caverna (La kaverno, 2000);
  • A maior flor do mundo (La plej granda floro en la mondo, 2001);
  • O homem duplicado (La duobligita homo, 2002).
  • Ensaio sobre a lucidez (Eseo pri la lucideco, 2004).
  • As intermitências da morte (La intermitoj de la morto, 2005).
  • Cain (2009)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Memorlibro pri la konvento (unua ĉapitro). Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20, 2000: n-ro 232, p. 3-7.
  • Rakonto pri Nekonata Insulo. Trad. Paulo Sergio Viana. Chapecó: Fonto, 2006. 2-a eld. 2016.
  • Gonçalo Neves: Ŝparvorta notico pri cindriĝinta nobelo: José Saramago (1922-2010), Beletra Almanako, 8, Mondial, Novjorko, Junio 2010. Paĝoj 115-116.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanta Retradio Letero de Saramago al la avino la 16-an de novembro 2022

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]