Saltu al enhavo

Memorial do convento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorial do Convento
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Saramago
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 1982
Eldonejo Caminho
Ĝenro historia fikcio
Loko de rakonto Portugalio
vdr

Memorial do convento (Memoraro de la konvento) estas romano eldonita en 1982 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj kune kun A Jangada de Pedra kaj História do cerco de Lisboa. Temas pri historia romano pri la konstruado de la Nacia Palaco de Mafra fare de la absolutista reĝo Johano la 5-a en epoko dominita de la Inkvizicio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Konstruado de la Konvento de Mafra (Alfredo Roque Gameiro, 1917).

En tiu verko, Saramago portretas la personecon de la reĝo Johano la 5-a kaj rakontas ankaŭ la vivo de laboristoj kontribuantoj en la konstruado de la Konvento de Mafra. Inter tiuj estis Baltasar, enamiĝinta de Blimunda, virino kiu kapablis rigardi en la interno de la personoj. Ambaŭ konatiĝas kun pastro, Bartolomeu de Gusmão, kiu eniris en historio kiel pioniro de aviado. La triopo ekkonstruas flugaparaton, nome Passarola, kiu supreniras en direkto al la Suno. Blimunda, vidante la internon de la personoj, kolektas iliajn volojn, priskribitajn de la aŭtoro kiel malfermaj aŭ fermaj nuboj.

Post la unua flugo de la Passarola, Bartolomeu fuĝas al Hispanio, persekutita de la Inkvizicio. Blimunda kaj Baltasar klopodas por kaŝi kaj bontenadi la flugaparaton, kovrita de arbustoj en Monte Junto. Iam, Baltasar kaptiĝis en la Passarola, dum estis farinta sian bontenadon, la ligiloj rompiĝis, kaj li estis forportita en la aero. Finfine la aparato krasis surteren kaj Baltasar estis kaptita de la Inkvizicio, akuzita je sorĉado kaj kondamnita al brulŝtiparo. Blimunda kolektas la volon de Baltasar, dum li mortas, ekzekutita per fajro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Saramago kontrastigas du grupojn de roluloj, nome riĉuloj kaj malriĉuloj, alivorte tiuj de la povo kaj tiuj de kontraŭpovo. Inter povuloj elstaras la reĝo Johano la 5-a, kaj la reĝino Maria Ana de Aŭstrio; dum inter tiuj de kontraŭpovo estas la sciencista pastro Bartolomeu de Gusmão, muzikinstruisto Domenico Scarlatti, Baltasar, Blimunda ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]