Johano la 5-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la 5-a
Reĝo de Portugalio
Regado 1706-1750
Antaŭulo Petro la 2-a, lia patro
Sekvanto Jozefo la 1-a, lia filo
Persona informo
João V, o Magnânimo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1689 (1689-10-22)
en Lisbono
Morto 31-an de julio 1750 (1750-07-31) (60-jaraĝa)
en Lisbono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Monaĥejo de São Vicente de Fora vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Johano la 5-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Braganza vd
Patro Petro la 2-a de Portugalio vd
Patrino Maria Sofia de Palatinato-Neuburg vd
Gefratoj Franciskino Jozefino de Portugalio • Luísa, Duchess of Cadaval • Infanta Isabel Luísa of Portugal • Infante Francisco, Duke of Beja • Infante António of Portugal • Joseph, Archbishop of Braga • Johano, Princo de Brazilo • Infante Manuel, Count of Ourém vd
Edz(in)o Maria Ana de Aŭstrio vd
Infanoj Bárbara de BraganzaJozefo la 1-a de PortugalioPetro la 3-a de Portugalio • Infante Alexandre of Portugal • José de Bragança • Gaspar de Bragança • António de Bragança • Maria Rita de Bragança • Petro Princo de Brazilo • Karolo de Portugalio vd
Profesio
Alia nomo O Magnânimo vd
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 5-a de Portugalio, nomata "La Grandanima" (n. en Lisbono, la 22-an de oktobro 1689 - m. en Lisbono, la 31-an de julio 1750), estis reĝo de Portugalio inter 1706 kaj 1750. Li sukcedis sian patron la reĝo Petro en decembro 1706 kaj estis proklamata reĝo la 1-a de januaro 1707.

Unu el liaj unuaj agadoj kiel reĝo estis la aliĝo al la Granda Alianco, kiun lia patro aliĝis en 1703. Li avancis kun la trupoj al la Reĝlando de Kastilio sed estis haltigita post grava malvenko suferita en Almansa la 25-a de aprilo 1707.

En oktobro 1708 edziniĝis al Maria Ana de Aŭstrio, filino de Leopoldo la 1-a, por plifortigi la aliancon kun Aŭstrio; la serio de fiaskaj kampanjoj kiuj sekvis finiĝis per la subskribo de la paco kun Francio en 1713 kaj kun Hispanio en 1715.

Lia longa regado estis karakterizita de la pliiĝo de la reĝa povo danke al la enspezoj ricevitaj de la kupro- kaj orminejoj de Brazilo. La duono de ĉiu tuno kiuj estis elfositaj apartenis al la Krono; la alia duono estis dividita inter la proprietuloj kaj la publika administrado. Tio ĉi permesis la reĝon esti memsufiĉa kaj ne bezoni la kortegon, kio konvertis lin en absolutisma monarko. Pro sia centralizita politiko, Johano devis konfronti la opozicion de diversaj nobelaj familioj kaj de influhavaj sacerdotoj.

Johano la 5-a uzis parton de sia reĝa trezoro por disvolvigi la malfortan portugalan ekonomion, apogi la arton kaj la intelektulojn, kaj intenci rekuperi la prestiĝon inter la eŭropaj najbaroj. Lia ekstera politiko ĉiam sekvis du simplajn neŝanĝeblajn regulojn: la neŭtraleco antaŭ la eŭropaj konfliktoj kaj la konstanta negocado kun Vatikano por atingi la agnoskandon de la reĝa povo de la monarko.

Tiu negocado kun Vatikano finiĝis per agnoskado de la papo Benedikto la 15-a de Portugalio kiel suverena ŝtato (1748), kaj la titolo la plej pia reĝo. Ses jarojn antaŭ la ricevado de tiu titolo, Johano suferis embolozon kiu lasis la duonon de lia korpo paralizata kaj netaŭga por interveni en politikaj aferoj. Liaj lastaj jaroj sin dediĉis al fervoraj agadoj kaj servi al la klerikaro. Johano la 5-a forpasis en Lisbono en 1750 kaj estis sukcedita de la princo Jozefo.