Saltu al enhavo

O homem duplicado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
O homem duplicado
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Saramago
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 2002
Eldonejo Caminho
vdr

O homem duplicado (La duobligita homo) estas romano eldonita en la jaro 2002 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj inter tiuj lastaj kune kun Todos os nomes kaj Ensaio sobre a cegueira.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tertuliano Máximo Afonso estas profesoro pri Historio. Vidante negravan filmon nomitan "Quem porfia mata caça", kiun kolego pri matematiko rekomendis al li, li malkovras, ke unu de la aktoroj estas lia duoblulo.

La historio de la verko konsistas en la serĉado de tiu duoblulo, sekvita de la frontado de la profesoro Tertuliano Máximo Afonso kun la aktoro kiu estas lia duoblulo. Por malkovri la nomon de tiu duoblulo, Tertuliano Máximo Afonso sisteme rigardas ĉiun filmojn de tiu produktora kompanio. La profesoro faras liston, de kiu li forstrekas unu post unu la nomojn de filmoj en kiuj lia duoblulo ne aperis. La aktoro fakte ekkarieris kiel figuranto, sed iom post iom ascendis en sia kariero, kaj finfine en la filmo "A Deusa do Palco" (la lasta filmo de tiu produktora kompanio) li luds la rolon de direktoro de teatro (unu de la ĉefaj roluloj).

Dum la serĉado progresas, Tertuliano Máximo Afonso alproksimiĝas al la realo, ĝis finfine malkovras la nomon de sia duoblulo, nome Daniel Santa-Clara. La historio de Saramago kondukas la leganton al demandoj pri identeco (kaj ties manko).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Kanada trilera filmo, Enemy, reĝisorita de Denis Villeneuve en 2013, sekvis scenaron adaptitan de Javier Gullón baze sur O homem duplicado. La agado okazas en Toronto, kaj en la filmo stelulas Jake Gyllenhaal en la duobla rolo de Adam kaj Anthony, Isabella Rossellini kiel la patrino de Adam, Mélanie Laurent kiel Mary, koramikino de la profesoro Adam, kaj Sarah Gadon kiel Helen, edzino de la aktoro Anthony. La filmo uzas kiel malferman frazon citaĵon de la libro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]