Saltu al enhavo

O evangelho segundo Jesus Cristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
O Evangelho segundo Jesus Cristo
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Saramago
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 1991
Eldonejo Caminho
Ĝenro historia romano
vdr

O evangelho segundo Jesus Cristo (La evangelio laŭ Jesu-Kristo) estas romano eldonita en 1991 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj kune kun Ĉiuj nomoj kaj Ensaio sobre a cegueira. Tiu ĉi libro rezultis en granda polemiko, ĉar sektoroj de katolikoj akuzis ĝin kiel blasfemo.[1]

La romano rerakontas la vivon de Jesuo, uzante epizodojn el la Kanonaj evangelioj, kiel bazo por la fikcia rakonto. Kvankam la verko sekvas proksimume la kronologion de la vivo de Jesuo, ĝi emfazas al liaj unuaj jaroj pli ol al la Kanonaj evangelioj, kaj ĉefe al la ebla koncipiĝo de la virgulino, dum ebla malzorgo fare de Jozefo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tuj post la naskiĝo de Jesuo, la Masakro de la Senpekuloj ludas gravan rolon en la intrigo de la verko. Jozefo ekscias pri la afero, ĉar aŭdas konversacion de soldatoj en Jerusalemo kaj kuras al Betleĥemo por savi sian ĵus naskitan filon. Ĉar li ne avertas la lokanojn pri la tuja masakro, Dio punas lin per sendado de koŝmaro en kiu li mem estas soldato de Herodo kaj vojas al Betleĥemo por murdi sian filon. Poste, estante Jesuo jam 12-jaraĝa, Jozefo estas krucumita de romianoj, kiuj miskomprenas lin kiel zeloto. Ekde tiam Jesuo heredas lian koŝmaron. Li ekscias pri la masakro el sia patrino, kaj kreskas for de sia familio, ene de kiu li jam ne povas vivi pace. Li vojas al Jerusalemo, kie li prezentiĝas en la Templo, laŭ alia evangelia epizodo. De tie li vojas al Betleĥemo.

Li laboras helpante paŝtiston (komprenebla kiel la Diablo). Finfine, li kunvenas kun Dio en la dezerto. Dio devigas Jesuon buĉoferi sian preferitan ŝafinon kaj montras destinon por li. Jesuo revenas al la paŝtisto, kiu forpelas lin. Jesuo revenas hejmen tra la maro Galilea, kie li malkovras sian talenton por fiŝkaptado. Poste li iras al Magdala, kie li renkontiĝas kaj enamiĝas kun Maria Magdala, kaj poste pluas revene al Nazareto. Tie li estas miskomprenita de sia familio, pro kio li abandonas ĝon kaj revenas kun Maria Magdala por kunvivi kun ŝi kiel koramikoj. El Magdala li decidas reveni al la maro Galilea por kunlabori kun la tieaj fiŝkaptistoj.

Iam li navigas sola, kaj estas vizitata de Dio kaj la Diablo. Dios proponas sian planon ke Jesuo fondu kristanismon, ĉar Dio malkontentas ke li estas dio nur de unu popolo, dum aliaj dioj ricevas pli grandan gloron. Jesuo dekomence estas kontraŭ tio kio ŝajnas al li egoisma plano de Dio, sed tiu komprenigas lin, ke vere li devos obei, ĉar Dio estas ĉiopova.

Jesuo iĝas profeto, faras miraklojn kaj predikas. Li arestigas sin por malsukcesigi la planon de Dio, klopode al morto kiel filo de Jozefo kaj ne de Dio. Sed, la romano finiĝas per la krucumo de Jesuo, kiu konstatas, ke vere li ŝanĝis nenion, dum la plano de Dio ja sukcesis, ĉar li fakte plenumis la volon de Dio, eĉ kiam li kredis malobei ĝin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cruz, Juan (12a de februaro 2006). «Dos Premios Nobel opinan sobre las caricaturas de la discordia» (presita). Página/12. Konsultita la 30an de marto 2008. «Saramago fue atacado en su país y en otros países católicos cuando publicó, en 1991, El Evangelio según Jesucristo, acusado de ser blasfemo con los dogmas católicos.»