História do cerco de Lisboa
História do cerco de Lisboa | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | José Saramago |
Lingvoj | |
Lingvo | portugala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1989 |
Eldonejo | Caminho |
Ĝenro | sciencfikcio • Ukronio |
História do cerco de Lisboa (Historio de la sieĝo de Lisbono) estas romano eldonita en 1989 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj kune kun A Jangada de Pedra kaj Memorial do Convento. Temas pri historia romano pri la sieĝo al islama Lisbono (1147), kiu interplektiĝas kun aktuala epoko.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La unua historia temas revizianto de libroj, nome Raimundo Silva, kiu devas korekti verkon titolitan "História do Cerco de Lisboa". Li planas ŝanĝi la tekston aldonante la vorton "ne" ĉe la akcepto fare de eksterlandaj krucmilitistoj helpi la portugalan reĝon konkeri la urbon. Tial oni ŝanĝus la historion, ĉar la krucmilitistoj ne helpus la reĝon ekhavi la urbon el la islamanoj.
La alia historia estas la propra rakonto de la konkero de Lisbono, en la 12-a jarcento. Tiukadre, dum oni paraleligas ambaŭ historiojn, montras Saramago sian profundan konon de la mezepokaj islamaj kaj kristanaj etosoj. En tiu paraleleco, paralelas ankaŭ du amparoj, po unu en ĉiu epoko, nome la korektisto Raimundo Silva kaj lia kunordigistino Maria Sara, dum en la mezepoko soldato Mogueime kaj kamparanino Ouroana.