Prudencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

PrudencioAŭrelio Prudencio Klemento (latine:: Aurelius Prudentius Clemens; 348 – 413 ĉirkaŭ) estis poeto kaj romia kristana politikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Prudencio naskiĝis en la Hispania Tarraconensis, en Zaragozo aŭ en Taragono[1]. Li praktikis juron kun sukceso, kaj estis du fojojn provinca reganto antaŭ ol la imperiestro Teodozo la 1-a lin volis ĉe sia kortego en Milano elstarigita per la rango de proximus (proksimulo).
En la lastaj jaroj de sia vivo li retiriĝis el la publika vivo por sin doni al la asketa vivo en hispana monaĥejo, abstinante pri bestaj karnoj. Sekve li kolektis poemojn verkitajn en tiu periodo kaj aldonis prefacon, de li datitan en 405.
Eble li mortis en Hispanio en nekonata dato: certe post 405: laŭ kelkaj, li mortis dum la disrabado de Romo de 4010.

Precipaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de la Psychomachia: Konkordo kontraŭ Malkonkordo. El Brita Librejo.
  • Apotheosis -- ("Diigo").
  • Dittochæon -- ("La duobla testamento") entenas 48 eksametrajn tetrastikojn (la 49-a epigramo estas sendube apokrifa ĉar ne aperas en antikvaj manuskriptoj).
  • Hamartigenia -- ("La origino de la peko") atakas gnostikan dualismon de Marĉiono (aŭ Markiono) kaj ties sekvuloj.
  • Liber Cathemerinon—entenas 12 lirikajn poemojn pri diversaj tagaj momentoj.
  • Liber Peristephanon—entenas 14 diversmetraj himnoj pri romanaj kaj hispanaj martiroj.
  • Libri contra Symmachum -- ("Libroj kontraŭ Simako")
  • Psychomachia -- ("Lukto de la animo"): ĝi alegorie priskribas, epopeforme, la spiritan lukton de la animo, subtenita de la kardinalaj virtoj, kontraŭ la idolkulto kaj la korespondaj malvirtoj. Tiu verko havis grandan influon sur la mezepokan poziarton kaj la Kristana literaturo ĝenerale.

La poetiko de Prudencio ĝuis je la influoj de la unuaj kristanaj aŭtoroj kiel Tertuliano Ambrozio de Milano, Sankta Ireneo, Marko Minucio Feliĉo kaj Laktancio. sed ankaŭ de la Biblio. Li estis tre laŭdata de Johano Piko de la Mirandolo kaj imitata de Anĝelo Poliziano kaj de Pedro Calderón de la Barca.

Liaj verkoj estas impregnitaj per Biblio kaj klasika kulturo, kiuj faras je li unu el la plej grandaj poetoj de la kristana antikveco,

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iuj fontoj indikas la landon Calagurris (Calahorra) en la jaro 348. Vidu: L. Cammarano, M. P. Repetto, Collectio; Polis, 1996 - pag. 590

Literaturo[redakti | redakti fonton]

LATASSA, Félix, Biblioteca nueva de los escritores aragoneses que florecieron desde el año 1500 hasta [1802], Pamplona, Joaquín de Domingo, 1798-1802.

  • PÉREZ LASHERAS, Antonio, La literatura del reino de Aragón hasta el siglo XVI, Zaragoza, Ibercaja-Institución Fernando el Católico (Biblioteca Aragonesa de Cultura), 2003, págs. 63 - 64. ISBN 84-8324-149-8.
  • Maurice Lavarenne, «Étude sur la langue du poète Prudence», Paris 1933

Krom propranomo, 474 Prudencio estas asteroido.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]