Saltu al enhavo

Brita Biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brita Librejo)
panoramo de la publika legejo de la Brita Biblioteko
panoramo de la publika legejo de la Brita Biblioteko
Brita Biblioteko
emblemo
nacia biblioteko
non-departmental public body (en) Traduki
vidindaĵo
universala biblioteko
referenca biblioteko
esplora biblioteko
biblioteka konstruaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de julio 1973 vd
Geografia situo 51° 31′ 46″ N, 0° 7′ 37″ U (mapo)51.529444-0.12694400000001Koordinatoj: 51° 31′ 46″ N, 0° 7′ 37″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Situo urbodistrikto Camden de Londono
Adreso 96 Euston Road
Poŝtkodo NW1 2DB
Brita Biblioteko (Granda Londono)
Brita Biblioteko (Granda Londono)
DEC
Map
Brita Biblioteko
ĉefulo Roly Keating
Lingvoj

angla lingvovd

Posedata de Ministerio pri Cifereco, Kulturo, Amaskomunikiloj, kaj Sporto de Britio vd
Filioj Endangered Archives Programme (en) Traduki
UK Web Archive (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj E-Theses Online Service (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Notoj Tuta stoko: ĉ. 170 milionoj da mediaj unuoj (el tio 25 milionoj da libroj)
Retejo Oficiala retejo
ISIL GB-Uk (.)
vdr
La Brita Biblioteko.

La Brita Biblioteko aŭ Libraro (angle British Library) estas la nacia biblioteko de la Unuiĝinta Reĝlando.

Ĝin fondis la brita biblioteka leĝo en 1972 kaj ĝi funkcias en la nuna formo ekde la 1-a de julio 1973.

Partoj de la libraro:

  • pli frua biblioteko de la Brita Muzeo,
  • la National Central Library (Landa Centra Libraro),
  • National Lending Library for Science and Technology (Landa Scienca kaj Teknika Prunto-biblioteko) kaj
  • la British National Bibliography (Brita Nacia Bibliografio).

La referenca parto de la biblioteko entenas pli ol 10 milionojn da presitaj libroj, 120.000 manuskriptojn, 100.000 sigelojn, pli ol 3.000 papirusojn kaj aliajn datenportantojn. En la prunta parto troveblas ĉ. 4,5 milionojn da presitaj libroj, 55 000 gazetoj kaj 3,5 milionojn da mikrofilmaj dokumentoj. La libraro posedas grandan stokon de libroj en Esperanto. Kuratoro de la esperantlingva fako estas Olga Kerzjuk.

Oni estigis la libraron de la Brita Muzeo el kolektaĵo de Siro Hans Sloane en 1753. Tiam oni akiris la manuskriptajn kaj kodeksajn kolektaĵojn de oksfordaj grafoj Edward kaj Robert Harley kaj Siro Robert Cotton. En 1757, la biblioteko ricevis materialojn el la reĝa biblioteko, poste ĝi ricevis senkostajn ekzemplerojn de ĉiu libro alveninta al Stationers' Hall. Oni aĉetis la duan reĝan bibliotekon en 1823.

La brita regado en la kolonioj tre helpis la riĉigon de la Biblioteko (kaj la Brita Muzeo).

La National Central Library estis fondita en 1916 kiel Central Library for Students (Centra Studenta Biblioteko). Tiu estis la tutlanda centro de la interbiblioteka pruntado. La National Lending Library for Science and Technology estis fondita en 1861 kaj gvidis la instrua kaj scienca ministerio. Ĝi servis nur por bibliotekoj, institucioj de la Brita Reĝlando.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/08, paĝo 18: La brita biblioteko verkita de Will Green.