Klaŭdo Klaŭdiano
| Κλαύδιος Κλαυδιανός (370-404) | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 370 en Aleksandrio, Egiptujo | |
| Morto | 404 en Romo, Romia Imperio | |
| Religio | gaŭla-romia religio vd | |
| Lingvoj | latina • antikva greka vd | |
| Ŝtataneco | Roma regno | |
| Profesio | ||
| Okupo | poeto verkisto | |
| Verkado | ||
| Verkoj | De raptu Proserpinae ❦ in Eutropium ❦ de bello Gildonico ❦ panegyricus dictus Mallio Theodoro consuli ❦ panegyricus dictus Honorio sextum consuli ❦ panegyricus dictus Honorio tertium consuli ❦ Panegyricus dictus Probino et Olybrio consulibus ❦ panegyricus dictus Honorio quartum consuli ❦ Carmina minora vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Klaŭdo Klaŭdiano aŭ Claudius Claudianus estis latina poeto asociita kun la kortego de la romia imperiestro Honorio ĉe Mediolanum, kaj precipe kun la generalo Stiliko (359-408). Lia verko, skribita preskaŭ tute en heksametroj aŭ elegiaj paretoj, apartenas al tri ĉefaj kategorioj: poemoj por Honorio, poemoj por Stiliko, kaj mitologia epopeo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Klaŭdiano naskiĝis en Aleksandrio. Li alvenis en Romon en 394 kaj elstariĝis kiel kortega poeto per elogio de siaj du junaj patronoj, Probino (374-397) kaj Olibrio (375-410), konsuloj de 395. Li verkis kelkajn panegirojn pri la konsuleco de siaj patronoj, laŭdpoemojn por la agoj de la generalo Stiliko, kaj insultojn direktitajn al la rivaloj de Stiliko en la orienta kortego de Arkadio.
Malmulto estas konata pri lia persona vivo, sed ŝajne li estis konvinkita pagano: Aŭgusteno nomas lin "fremda al la nomo de Kristo" (Civitas Dei, V, 26), kaj Paŭlo Orosio priskribas lin kiel "obstinan paganon" (paganus pervicacissimus) en sia verko "Adversus paganos historiarum libri septem".
Li estis bone rekompencita pro sia politika engaĝiĝo, ricevante la rangon de vir illustris. La Romia Senato honoris lin per statuo en la Romia Forumo en 400. La edzino de Stiliko, Serena (360-408), havigis por li riĉan edzinon.
Studemuloj supozas, ke Klaŭdiano mortis en 404, ĉar neniu el liaj poemoj registras la atingojn de Stiliko post tiu jaro. Liaj verkoj ne donas raporton pri la rabado de Romo, dum la skribaĵoj de Olimpiodoro de Tebo (380-425) estis redaktitaj kaj konataj nur en kelkaj fragmentoj, kiuj komenciĝas kun la morto de Stiliko.

Kiel poeto
[redakti | redakti fonton]Kvankam denaska parolanto pri la greka, Klaŭdiano estis unu el la plej bonaj latinaj poeziaj stilistoj ekde malfrua antikveco. Li kutime ne estas rangigita inter la plej altaj latinaj poetoj, sed lia verkado estas eleganta, li bone rakontas historion, kaj liaj polemikaj pasaĵoj foje atingas nekompareblan nivelon de amuza kaŭstikeco. La literaturo de lia tempo ĝenerale karakteriziĝas per kvalito, kiun modernaj kritikistoj trovas burleska, el kiu la verko de Klaŭdiano ne estas libera, kaj iuj trovas lin malvarma kaj sensenta.
La poezio de Klaŭdiano estas valora historia fonto, kvankam distordita de la konvencioj de panegiro. La historiaj aŭ politikaj poemoj ligitaj al Stiliko havas manuskriptan tradicion apartan de la resto de lia verko, indiko, ke ili verŝajne estis publikigitaj kiel sendependa kolekto, eble ekde Stiliko mem post la morto de Klaŭdiano.
Lia plej grava nepolitika verko estas nefinita epopeo, "De raptu Proserpinae" ("La Forkapto de Prozerpina"). Oni kredas, ke la tri ekzistantaj libroj estis verkitaj en 395 kaj 397. En la 20-a kaj frua 21-a jarcentoj, Klaŭdiano ne estis inter la plej popularaj latinaj poetoj de antikveco, sed la epopeo "De raptu" influis pentradon kaj poezion dum jarcentoj.


Verkaro
[redakti | redakti fonton]- In Eutropium ("Kontraŭ Eŭtropio") 387
- Panegyricus dictus Probino et Olybrio consulibus, verkita en 394
- In Rufinum ("Kontraŭ Rufino") 396
- Panegyricus de Tertio Consulatu Honorii Augusti
- De bello Pollentino sive Gothico
- De consvlatv stilichonis 400[1]
- Claudianus de raptu Proserpinae, 1502
- Opera, 1510
- Cl. Clavdianvs, 1585
- Klaŭdiano tradukita el la latina en anglan versojn, Leonard Digges, 1628
- Le Rauissement de Proserpine, 1651
- Dissertatio academica ad Paneg. Klaŭdianoi, 1705
- Panegyricus de Quarto Consulatu Honorii Augusti, 1706
- Cl. Klaŭdianous ex optimorum codicum fide, 1722
- The court favourite's overthrow", 1730
- La fenikso de Klaŭdiano, 1731
- Omnium veterum Poetarum Latinorum, 1736
- Klaŭdiano the Poet, His Elegant History of Rufinus, 1741
- Panegyricus de Consulatu Flavii Manlii Theodori, 1975
- Epithalamium de Nuptiis Honorii Augusti, 1975
- De Bello Gothico), 1978
- Panegyricus de Sexto Consulatu Honorii Augusti, 1996
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- Virtual International Authority File
- WorldCat Identities
- Biblioteca Nacional de España Arkivigite je 2019-06-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Bibliothèque Nationale de France
- Theodor Birt: Auctores antiquissimi 10: Claudii Claudiani Carmina. Berlin 1892 (Monumenta Germaniae Historica)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Amiano Marĉelino (330-397)
- Rufinus (335-395)[2]
- Stiliko (359-408)
- Alariko la 1-a (370-412)
- Honorio (384-423)
- Thomas Dempster (1579-1625)[3]
- Caspar von Barth (1587-1658)[4]
- Theodor Birt (1852-1933)[5]
- Hermann Sudermann (1857-1928)[6]

