Literatura movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los poetas contemporáneos (1846), de Antonio María Esquivel.

Literatura movadoliteratura tendenco estas la nomo por la artaj movadoj en ties literatura fako.

La literaturaj movadoj, studitaj ĝenerale poste fare de la historio de la literaturo aŭ difinitaj fare de siaj propraj membroj, anoj aŭ patronoj, preciziĝas ĉirkaŭ grupo de aŭtoroj kaj de verkoj identigitaj pere de iaj komunaj karakteroj, kaj laŭ enhavo kaj laŭ formo kaj estetiko; al tiuj aldoniĝas tempa kaj loka koincidoj (literatura generacio), la imito en la sekvado de modelokomuna mondkoncepto (kiel en la pensoskoloj) kaj la rolo de literaturo en ĝi, kio okazigas oftan koincidon kun artaj stiloj de aliaj ĝenroj kaj pensomovadoj pli etendaj, eĉ tutmondaj (Renesanco, Baroko, Klasikismo, Novklasikismo, Naturalismo, Romantikismo, Realismo, ktp.), speciale ĉar ĉiu povas esti rigardita kiel pendola reago al la antaŭa.[1][2]

La rilato inter la literaturaj movadoj kaj la intelektula etoso siaepoke estas dudirekta: ambaŭ influas sin reciproke.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evelyne Amone kaj Yves Bomati, Dictionnaire universel des littératures, aout 2002, pp. 299-300 , le mouvement littéraire
  2. Por tiu koncepto oni uzas ankaŭ la koncepton de literatura epoko. Literaturepochen von Mittelalter bis Nachkriegsliteratur. Fonto citita en de:Epoche (Literatur)