Antonio María Esquivel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Memportreto realigita en 1847 kaj ekspoziciita en la Muzeo Lázaro Galdiano, Madrido.

Antonio María Esquivel y Suárez de Urbina (Sevilo, 8-a de marto de 1806 - Madrido, 9-a de aprilo de 1857) estis pentristo hispana specializita en romantisma pentrarto kaj portretoj, kiujn li realigis per elstara detalismo kaj virtuoza tekniko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Sevilo en 1806. Ekstudis pentrarton ĉe la Akademio de Belartoj de Sevilo. Tie li familiariĝis kun la tekniko pentrarta kaj la detalismo laŭ stilo de Murillo.

En 1831, li translokiĝis en Madridon, kie li postuliĝis al la Akademio de Sankta Fernando, kaj li estis nomumita merita akademiano. Kontakte kun la intelekta madrida etoso, partoprenis aktive en la fondo de la Liceo Artístico y Literario en 1837, kie li instruis Anatomion, kaj same poste en la Akademio de Sankta Fernando.

En 1839, denove en Sevili, li suferis malsanon kiu preskaŭ blindigis lin; la artisto, ene de profunda deprimiĝo, klopodis memortigi per memlanĉo al la rivero Guadalquivir. Liaj kompanoj kaj amikoj poetoj kaj artistoj helpis lin per pago de multekosta kuracado realigita de fama okulkuracisto franca. Danke al tio, en 1840 resaniĝis kaj rekuperis la vidkapablon. La artisto, dankema, pentris siajn amikojn, poetojn kaj pentristojn de la Romantismo, en pentraĵo kiu iĝis juste fama. En 1843 li estis nomumita Kortega Pentristo kaj en 1847 akademiano de la Akademio de Sankta Fernando, kaj iĝis fondinta membro de la Societo Protektanta de Belartoj. Kiel pentrarta teoriisto verkis Tratado de Anatomía Pictórica, kies originalo konserviĝas en la Muzeo Prado. Li mortiĝis en Madrido en 1857.

Ankaŭ lia filoj Carlos María (1830-1867) kaj Vicente estis pentristoj.

Selektaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Venus anadiomede, 1838. Muzeo Prado, Madrido.
  • Retrato de Capitán General Juan Ruiz de Apodaca, 1834. Museo Naval de Madrido.
  • Retrato del Teniente General Luis María Balanzat de Orvay y Briones, 1834. Armemuzeo, Toledo.
  • Transfiguración, 1837. Paroĥejo El Salvador, Santa Cruz de La Palma.[1]
  • Venus anadiomene, 1838. Muzeo Prado.
  • San Miguel Arcángel, 1843. Muzeo de la Katedralo de Ciudad Rodrigo, devena de la Seminario San Cayetano.
  • Una lectura de Ventura de la Vega, 1845. Romantisma Muzeo, Madrido.
  • Los poetas Contemporáneos o Lectura de José Zorrilla en el estudio del pintor, 1846. Muzeo Prado, Madrido.[2]
  • Retrato de Rafaela Flores Calderón, 1846. Muzeo Prado, Madrido.
  • Retrato ecuestre del General Prim. Romantisma Muzeo, Madrido.
  • La Campana de Huesca, 1850. Muzeo de Belartoj, Sevilo.
  • José y la mujer de Putifar, 1854. Muzeo de Belartoj, Sevilo.

Rememoro de la dua centjariĝo[redakti | redakti fonton]

En 2006, la Akademio de Belartoj de Sevilo, kunlabore kun la Fondaĵo El Monte, realigis ekspozicion de 17 pentraĵoj kaj 2 dezajnoj, kiu kolektis verkojn de Esquivel.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

De la Banda y Vargas, Antonio: Antonio María Esquivel. Diputación de Sevilla, 2003

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.bienmesabe.org/noticia/2009/Mayo/la-capilla-mayor-de-el-salvador-santa-cruz-de-la-palma
  2. Sobre Esquivel y sobre su cuadro: "Los poetas contemporáneos"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]