Santa Cruz de La Palma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo sur insulo en la okcidenta parto de insularo Kanarioj. Por la insulo mem rigardu la paĝon La Palma. Por orienta provinco de Kanarioj legu la artikolon Provinco La Palmoj. Por ĉefurbo de la orienta provinco de Kanarioj disponeblas la paĝo Las Palmas de Gran Canaria.
Santa Cruz de La Palma
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 441  (2023) [+]
Loĝdenso 356 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 41′ N, 17° 46′ U (mapo)28.6825-17.765Koordinatoj: 28° 41′ N, 17° 46′ U (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 43,38 km² (4 338 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cruz de La Palma (Kanariaj insuloj)
Santa Cruz de La Palma (Kanariaj insuloj)
DEC
Santa Cruz de La Palma
Santa Cruz de La Palma
Situo de Santa Cruz de La Palma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de La Palma [+]
vdr

Santa Cruz de La Palma [santaKRUZ delaPALma] estas urbo kaj municipo en la oriento de la insulo La Palma (kies ĉefurbo ĝi estas) apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La loknomo Santa Cruz de La Palma (Sankta Kruco) rilatas al la koncepto kaj katolika festo de la Vera Kruco. La municipo estas aktuale la dua plej loĝata de la insulo La Palma, post Los Llanos de Aridane. En ĝi estas la sidejo de Cabildo de La Palma (insula registaro), kaj de aliaj gravaj politikaj, kulturaj kaj sportaj institucioj de la insulo. En ĝia municipa teritorio estas ankaŭ la Reĝa Sanktejo de la Virgulino de la Neĝo, katolika patronino de La Palma.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La zono kie nun estas Santa Cruz de La Palma apartenis al la indiĝena kantono Tedote,​ nome unu el dek du teritorioj de la insulo en tempo de "benahoaritoj" (guanĉoj).

Sanktejo de la Virgulino de la Neĝoj.

La aktuala urbo estis fondita de la konkeristo kaj "adelantado" Alonso Fernández de Lugo la 3an de majo 1493, festo de la Vera Kruco en la katolika kalendaro. Esploristoj konsentas, ke ĝi estis fondita kun la nomo Villa de Apurón[2].​ Sed en dokumento de 1508 jam aperis menciita kiel Villa de Santa Cruz, kaj​ poste remenciiĝas kiel Villa de Apurón en episkopa dokumento inter 1514 kaj 1515.​ Plej probable la dekomenca nomo estis Apurón, konata populare dekomence ankaŭ kun la nomo Santa Cruz, pro la fondotago kaj finfine tiu nomo trudiĝis laŭ la tempopaŝo. Laŭ aliaj esploristoj la urbo estis dekomence fondita kiel Villa de Santa Cruz kaj la nomo Apurón estus populara konversacia nomo.[3]

En reĝa dokumento de la imperiestro Karolo la 5-a (1533) la urbo estas menciita kiel Villa de Santa Cruz, kaj en 1542 oni inkludis ankaŭ la nomon de la insulo: Noble ciudad de Santa Cruz, isla del Señor de San Miguel de La Palma, por klare diferencigi ĝin disde la samnoma urbo Santa Cruz de Tenerife en la samnoma insulo Tenerifo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santa Cruz de La Palma en la insulo La Palma.

Santa Cruz de La Palma estas en la oriento de la insulo La Palma kun ĉefa urba kerno je marnivelo kaj maksimuma altaĵo je 1 800 m.s.m. Temas pri municipo lima kun Breña Alta (sude), El Paso (okcidente) kaj Puntallana (norde), dum oriente estas Atlantiko kun 4,03 km de marbordo.[4] Estas 15 695 loĝantoj (INE, januaro 2020), el kiuj 15 000 loĝas en la ĉefurbo kaj la cetero en la periferiaj kvartaloj. La ĉefaj kvartaloj estas jenaj:

  • La urba kerno, kun jenaj malgrandaj kvartaloj: La Luz, San Telmo, San Sebastián, El Puente, Benahoare, La Alameda, La Calle Real, El Pilar kaj El Marquito.
  • En la periferio estas kvartaloj Calsinas, Velhoco, Las Nieves, La Dehesa, La Encarnación, El Planto, El Carmen kaj Mirca.

La urbo estas marborde inter Risco de la Concepción, borde de La Caldereta (iama vulkana kaldero), kaj Barranco Seco. Parto de la urbo kaj la haveno mem estas sur iama lafofluejo de La Caldereta, subite malvarmiĝinta pro rompo de muroparto nordoriente, pro kio la lafo alvenis tuj al maro kie ĝi formis bazaltan areon. La urbo ĝuas la tutan jaron mildan klimaton sed oftas nuboj pro la influo de la ventoj pasatoj devenaj de Atlantiko.

Santa Cruz de La Palma posedas areon de 43,38 km².[5] La municipa teritorio estas montara areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[4] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[6]

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[7] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[8]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[9]​ Ili loĝis ĉefe en la malaltaj areoj. Dumlonge estis kontaktoj inter navigistoj kaj lokanoj. Poste, en la teritorio loĝis kolonoj kun konkerintoj. Eŭropaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj.

La urbo estis fondita la 3an de majo 1493 fare de la Adelantado Alonso Fernández de Lugo plej verŝajne kun la nomo Villa de Apurón, sur la enfluejo de la rojo ĉe kiu estis la groto de la iama regnestro de Tedote (aktuala Cueva de Carías, norde de la urbo) kaj ĝi restis regata, same kiel la cetero de la insulo, de Juan Fernández de Lugo Señorino, nevo de la konkerinto. La elekto de tiu loko por la establo de la ĉefurbo dependis de la ebloj por havi havenon, protektitan de ventoj kaj taŭga por la ripozhaltado de la ŝipoj. Estas registroj de la ĉefa preĝejo, El Salvador, ekde 1512. La urbo rapide kreskiĝis helpe de la haveno, nome la lasta survoje al Ameriko, kaj el kiu oni eksportis sukerkanon.

La kastelo Santa Catalina.

La urbo estis detruita en 1553 fare de la franca pirato François Le Clerc, konata kiel Pata de Palo (Lignokruro), pro kio ĝi devis esti rekonstruita kaj fortikita. El tiuj fortikaĵoj restas la kasteloj Santa Catalina kaj Santa Cruz del Barrio, ĵus rehabilitita norde de la enfluejo de Barranco de Las Nieves, kie estas ankaŭ restaĵoj de la murego kaj de la pordego. En 1558, pro decido de Filipo la 2-a, oni kreis en Santa Cruz de La Palma la unuan Juzgado de Indias, laŭ kio ĉiuj hispanaj ŝipoj komercirantaj al la amerikaj kolonioj devis tie registriĝi.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. Santa Cruz de La Palma fanfaronas pri la unua municipo de Hispanio elektita demokratie, loke en tio kio hodiaŭ estas konata kiel Cueva de Carías. En 1773 okazis la unuaj elektoj per popola voĉdonado de Hispanio, post proceso kontraŭ la porĉiamaj regantoj de la urbo entreprenita de la irlanddevena komercisto Dionisio O'Daly kaj Anselmo Pérez de Brito, kiuj atingis favoran rezolucion el la landa registaro Corona de Castilla.[10]

Santa Cruz de La Palma ĉirkaŭ 1890.

En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.

La la insula agrikultura ekonomia krizo kaj la manko de loko por ekspansio okazigis, ke la loĝloko stagnis. En 1900 estis ĉirkaŭ 11 000 loĝantoj, 7 000 malpli ol hodiaŭ. La najbaraj municipoj Breña Alta kaj Breña Baja, kiuj ja disponas de libera loko, kreskiĝis spektakle en la lastaj jardekoj kiel dormurboj.

Je la puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936, kiu rezultos en la Hispana Enlanda Milito, la insulo La Palma rezistis fidele al la respublika registaro ĝis la 25a de julio, kiam alvenis al la urbo Santa Cruz de La Palma la militŝipo Canalejas. Tiun epizodon oni konas kiel "Semana Roja" (Ruĝa Semajno). Post tio diversaj insulaj aŭtoritatoj kaj aktivuloj estis ekzekutitaj fare de la frankisma reĝimo.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo. Post la demokratia transiro de 1975, kaj la unuaj liberaj municipaj elektoj de 1979 la municipo estis unu de la unuaj lokoj kiuj havis komunistan urbestron almenaŭ dum tri regotempoj. La urbo suferis gravan inundon en januaro 1998 pro viva tajdo kombinita kun oceana ŝtormo, kiu okazigis nombrajn materiajn damaĝojn, kvankam feliĉe estis nek mortoj nek damaĝoj al konstruaĵoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis tre lante dum la 20-a jarcento el 7 000 loĝantoj ĝis 17 000 en la 1980-aj jaroj. Poste la loĝantaro stagnis pro manko de loko por loĝejoj, kaj nun estas ĉirkaŭ 15 000.

Preĝejo de Mirca.
Placo kaj urbodomo.
Tipaj balkonoj.
Kernoj Loĝantoj (2015) Viroj Virinoj
Barranco de la Madera 84 40 44
Barranco del Río 39 19 20
Candelaria 54 24 30
Cuesta del Llano de la Cruz 199 91 108
El Dorador 11 4 7
El Frontón 5 2 3
El Morro 59 30 29
El Planto 121 64 57
El Pocito 109 56 53
Juan Mayor 180 76 104
La Portada 67 35 32
La Verada 62 29 33
Las Lajitas 9 4 5
Las Nieves 14 8 6
Las Tierritas 118 63 55
Las Toscas 67 37 30
Llano Grande 98 44 54
Lomo de los Gomeros 9 6 3
Lomo del Centro 231 120 111
Lomo Espanta 136 74 62
Los Álamos 149 73 76
Mirca 1040 502 538
Roque de Arriba 84 38 46
Santa Cruz de La Palma 13608 6610 6998
Velhoco 152 81 71

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Strando de nigra sablo.

La ekonomio de la municipo estas bazata sur la servoj pro insula ĉefurbeco, komerco, agrikulturo, turismo, gastejoj, la kultivo de la vito kaj la produktado de vino. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento.

La urba haveno estas la nura haveno por pasaĝeroj kaj varoj de la insulo, kaj ebligas regulajn konektojn kun la havenoj de Kadizo, Los Cristianos (Tenerife), Santa Cruz de Tenerife, Las Palmas de Gran Canaria kaj Arrecife. Spite al terenaj malfacilaĵoj, la komunikvojoj kun la cetero de la municipoj de la insulo bonas; estante malpli loĝata ol Los Llanos de Aridane, Santa Cruz de la Palma havas prosperan ekonomion kun grava komerco kiel el- kaj enirejo al importado kaj eksportado. El la sudo de la urbo oni povas rapide atingi la Flughavenon de Mazo pere de aŭtovojo.

Eblas montara piedirado, kultura turismo, mara distrado kaj aliaj okupitecoj.[4] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo, inter kiuj menciindas la placo kun urbodomo, preĝejo, ŝtona fonto kaj nobelaj domoj; aliaj nobelaj domoj ĉe la stratoj de vendejoj kaj tipaj balkonoj, preĝejoj kaj fortikaĵoj; la ŝipa muzeo Barco de la Virgen; la Quinta Verde, nome tipa ekzemplo de riĉe ornamita terposedanta bieno; tipaj festoj; kaj la strando de nigra sablo.

Santa Cruz de La Palma el maro.
Santa Cruz de La Palma el maro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Avisos, Diario de (26a de majo 2011). «Villa de Apurón, capital de la isla de La Palma». Diario de Avisos. Konsultita la 18an de septembro 2021.
  3. «Santa Cruz de La Palma, la ciudad de Jaime Pérez García». El Apurón. Konsultita la 18an de septembro 2021.
  4. 4,0 4,1 4,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  5. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  6. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  7. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  8. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  9. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.
  10. Fonto: BOE, numero 292 de 7a de decembro 2005.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Santa Cruz de La Palma en la hispana Vikipedio.