Breña Baja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Breña Baja
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38712 • 38711
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 963  (2023) [+]
Loĝdenso 420 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 39′ N, 17° 46′ U (mapo)28.644317230556-17.773290580556Koordinatoj: 28° 39′ N, 17° 46′ U (mapo) [+]
Alto 295 m [+]
Areo 14,2 km² (1 420 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Breña Baja (Kanariaj insuloj)
Breña Baja (Kanariaj insuloj)
DEC
Breña Baja
Breña Baja
Situo de Breña Baja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Breña Baja [+]
vdr

Breña Baja [brenjaBAĥa] estas urbo kaj municipo en la oriento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La loknomo Breña Baja komune kun tiu de Breña Alta rilatas al la krutaĵoj propraj de la vulkandevena tereno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Breña Baja en la insulo La Palma.

Breña Baja estas en la oriento de la insulo La Palma je 295 m.s.m., kaj maksimuma altaĵo je 1 800 m.s.m. Temas pri municipo lima kun Breña Alta (norde), El Paso (okcidente) kaj Villa de Mazo (sude), dum oriente estas la maro kun 7,28 km de marbordo.[2]

Breña Baja posedas areon de 14,20 km².[3] La municipa teritorio estas mallarĝa montara areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7]​ Ili loĝis ĉefe en la malaltaj areoj (Barranco del Humo, Los Guinchos, Los Cancajos). Dumlonge estis kontaktoj inter navigistoj kaj lokanoj.

Dum la konkero de la insulo, en la teritorio de la nuna municipa teritorio ne okazis bataloj inter kastilianoj kaj guanĉoj. Poste, en la teritorio loĝis kolonoj kun konkerintoj. Eŭropaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. La loka kantono Tedote ne oponis rezistadon kontraŭ la kastiliaj trupoj de la Adelantado Alonso Fernández de Lugo en 1492. Poste, Alonso Fernández de Lugo distribuis terojn kaj akvorajtojn inter kolonoj kaj konkerintoj. La kolonoj estis ĉefe portugaloj.

La preĝejo de Sankta Jozefo.

La eksportado de vino al la amerikaj kolonioj estis la ĉefa riĉeco de La Palma, kaj tial ĝi iĝis ĉefa haltejo survoje al Ameriko.

Dekomence la preĝejo de Sankta Jozefo estis simpla ermitejo dependanta de Sankta Petro de Breña Alta. Ties fondo okazis en 1548. La administracian entecon oni akiris la 28an de novembro 1634. Ekde tiam, Breña Baja havis rajtigitajn magistratanojn.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. Tiutempe oni konstruis fuorton. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634. En Breña Baja oni reformis stokejon por hejmigi la urbodomon.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis tre lante dum la 20-a jarcento el 2 000 loĝantoj ĝis 3 600 en 2001. Poste la loĝantaro ege plialtiĝis pro prospero de agrikulturo kaj turismo.

Municipaj kvartaloj de Breña Baja.

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rigardejo de la Kruco de la Jarmilo.

La ekonomio de la municipo estas bazata sur la agrikulturo, turismo, la kultivo de la vito kaj la produktado de vino.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento.

Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo, inter kiuj menciindas la monto Braña Baja, preskaŭ lime kun Mazo, kun elstara rigardejo; la malnova preĝejo de Sankta Jozefo; kaj la strando Los Cancajos de nigra sablo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  6. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  7. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Breña Baja en la hispana Vikipedio.