Villa de Mazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villa de Mazo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38730
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 950  (2023) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 36′ N, 17° 47′ U (mapo)28.6049403-17.7770479Koordinatoj: 28° 36′ N, 17° 47′ U (mapo) [+]
Alto 472 m [+]
Areo 71 km² (7 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villa de Mazo (Kanariaj insuloj)
Villa de Mazo (Kanariaj insuloj)
DEC
Villa de Mazo
Villa de Mazo
Situo de Villa de Mazo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villa de Mazo [+]
vdr

Villa de Mazo [BIlja deMAzo] estas urbo kaj municipo en la sudoriento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

En tiu municipo estas la nura civila flughaveno de la insulo, nome la Flughaveno de Mazo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villa de Mazo en la insulo La Palma.

Villa de Mazo estas en la sudoriento de la insulo La Palma je 500 m.s.m. Temas pri municipo lima kun Breña Baja (norde), El Paso (okcidente) kaj Fuencaliente (sude), dum oriente estas la maro.[2]

Villa de Mazo posedas areon de 71,2 km², kio faras ĝin la tria municipa teritorio de la insulo.[3] La municipa teritorio estas montara areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj, ekzemple tiuj de la Groto kaj Arkeologia Kuŝejo de Belmaco.[7]

Dum la konkero de la insulo, en la teritorio de la nuna municipa teritorio okazis bataloj inter kastilianoj kaj guanĉoj. Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj. Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj.

La preĝejo-

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.

La municipo de Fuencaliente de La Palma apartiĝis el Villa de Mazo la 23an de februaro 1837. Sipte al tiu perdo de areo, ĝi plue estas ampleksa teritorio kun disa loĝantaro, distribuita en dek kvar entoj aŭ kvartaloj, sed ĝis 1940 estis eĉ ĝis 49 loĝlokoj. La vulkandevena tereno helpas la damaĝojn de ŝtormoj, el kiuj la plej gravaj okazis la nokton de la 15a al la 16a de januaro 1957, kio okazigis tri mortojn en Villa de Mazo, 22 en Breña Alta kaj du en Breña Baja.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis tre lante dum la 20-a jarcento el 4 650 ĝis 5 600 en 1940. Poste la loĝantaro stagnis.

Villa de Mazo dividiĝas en la jenaj kvartaloj kun korespondaj kernoj:

Municipaj kvartaloj de Mazo.
Kernoj Loĝantoj (2015) Viroj Virinoj
Callejones 370 186 184
Lodero 472 239 233
Lomo Oscuro 244 129 115
Malpaíses de Abajo 293 149 144
Malpaíses de Arriba 117 57 60
Monte 157 76 81
Monte Breña 519 274 245
Montes de Luna 365 184 181
Monte Pueblo 235 127 108
El Poleal 121 61 60
El Pueblo 581 264 317
La Rosa 386 195 191
La Sabina 297 147 150
San Simón 190 95 95
Tigalate 309 152 157
Tiguerorte 207 106 101

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la municipo estas bazata sur turismo, la kultivo de la vito kaj la produktado de vino. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo. Inter ili menciendas la Groto kaj Arkeologia Kuŝejo de Belmaco kaj la Muzeo de la Ruĝa Domo pri brodado.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  6. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  7. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Villa de Mazo en la hispana Vikipedio.