Breña Alta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Breña Alta
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38710
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 305  (2023) [+]
Loĝdenso 237 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 40′ N, 17° 47′ U (mapo)28.661520430556-17.785095361111Koordinatoj: 28° 40′ N, 17° 47′ U (mapo) [+]
Alto 350 m [+]
Areo 30,82 km² (3 082 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Breña Alta (Kanariaj insuloj)
Breña Alta (Kanariaj insuloj)
DEC
Breña Alta
Breña Alta
Situo de Breña Alta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Breña Alta [+]
vdr

Breña Alta [brenjaALta] estas urbo kaj municipo en la oriento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La loknomo Breña Alta komune kun tiu de Breña Baja rilatas al la krutaĵoj propraj de la vulkandevena tereno.

Estas fiŝkaptista haveneto kaj artefarita strando, en la kvartalo Bajamar, kaj kelkaj industriaj zonoj. La municipo famas pro sia produktado de tabako.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Breña Alta en la insulo La Palma.

Breña Alta estas en la oriento de la insulo La Palma kun municipa ĉefurbo je 350 m.s.m.. Temas pri municipo lima kun Breña Baja (sude), El Paso (okcidente) kaj Santa Cruz de La Palma (norde), dum oriente estas la maro kun nur 1,30 km de marbordo.[2] Ĉefaj kvartaloj estas jenaj: San Pedro (urba kerno), Breña (San Isidro), Las Ledas, Buenavista de Arriba, Buenavista de Abajo, Botazo, Miranda, El Llanito kaj La Cuesta.

Breña Alta posedas areon de 30,82 km².[3] La municipa teritorio estas montara areo kiu plilarĝiĝas el la mallarĝa marbordo ĝis pli larxga montara areo de altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas arkeologiaj restaĵoj.[7]​ Ili loĝis ĉefe en la malaltaj areoj. Dumlonge estis kontaktoj inter navigistoj kaj lokanoj. Poste, en la teritorio loĝis kolonoj kun konkerintoj. Eŭropaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj.

La eksportado de vino al la amerikaj kolonioj estis la ĉefa riĉeco de La Palma, kaj poste de tabako, kaj tial ĝi iĝis ĉefa haltejo survoje al Ameriko.

Dekomence Risco de la Concepción nomiĝis Asomada de la Palma kaj alinomiĝis post konstruado de la ermitejo. La dekomenca nomo aludas al rigardejo de kie videblas la insula ĉefurbo.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. Tiutempe oni konstruis fuorton. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.

La municipo famis pro sia produktado de tabako. Tiukadre ĝi montriĝis en la Universalaj Ekspozicioj de Parizo de 1867 kaj 1878; kaj ĉirkaŭ 1880 oni asertis, ke la variaĵo Breña rivalis kun la plej bonkvalitaj variaĵoj de la produktado de Kubo.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo. Al tiu municipo oni atribuis la Premion "Reina Sofía de Accesibilidad Universal 2005", prn la laboro de hispanaj urboj kiuj eliminas alireblajn barierojn, en la kategorio de municipoj de malpli ol 10 000 loĝantoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis tre lante dum la 20-a jarcento el 2 700 loĝantoj ĝis 5 700 en 2001. Poste la loĝantaro ege plialtiĝis pro la proksimeco al la insula ĉefurbo kie malabundas loĝejoj. Tiel rapide oni plialtiĝis ĝis nunaj pli ol 7 000 loĝantoj.

Municipaj kvartaloj de Breña Alta.

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la municipo estas bazata sur la agrikulturo, turismo, la kultivo de la vito kaj tabako kaj la produktado de vino.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento.

Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo, inter kiuj menciindas la monto kun elstara rigardejo; la malnova preĝejo; kaj la strando de nigra sablo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  6. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  7. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Breña Alta en la hispana Vikipedio.