Puntallana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puntallana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38715
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 605  (2023) [+]
Loĝdenso 74 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 44′ N, 17° 45′ U (mapo)28.7388409-17.7453051Koordinatoj: 28° 44′ N, 17° 45′ U (mapo) [+]
Alto 420 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Puntallana (Kanariaj insuloj)
Puntallana (Kanariaj insuloj)
DEC
Puntallana
Puntallana
Situo de Puntallana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puntallana [+]
vdr

Puntallana [puntaLJAna] estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La loknomo Puntallana (Ebena Pinto) rilatas al la relative malalta zono de kelkaj marbordaj areoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Puntallana en la insulo La Palma.

Puntallana estas en la nordoriento de la insulo La Palma je 420 m.s.m., kaj je 10 km de la insula ĉefurbo, Santa Cruz de La Palma. Temas pri municipo lima kun San Andrés y Sauces (norde), El Paso (okcidente) kaj Santa Cruz de La Palma (sude), dum oriente estas Atlantiko kun 12,95 km de marbordo, kie estas la plej orienta punkto de la insulo.[2]

Puntallana limas kun Santa Cruz de La Palma ĉe la torentejo Barranco Seco, kun San Andrés y Sauces ĉe la torentejo Barranco de La Galga, kun la montara El Paso kie estas la plej alta pinto, nome Piedrallana, de 2200 m. La marbordo estas ĉefe klifeca, sed inter la zonoj konataj kiel Martín Luis kaj El Ancón estas relative malalta, kaj de tie devenas la nomo de la municipo. Plej grava trajto estas la du liniserioj de montoj, inter kiuj elstaras Tenagua, Estalero aŭ Abiseros, Zamagallo, Loral, Siete Cejos aŭ Juego de La Bola kaj La Galga. Tial, Puntallana estas konata kiel "loko de la naŭ montoj".

Puntallana posedas areon de 35,09 km².[3] La municipa teritorio estas larĝa montara areo el la marbordo ĝis pli mallarĝa areo de altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj de la loka kantono de benahoaritoj de Tenagua, kies lasta ĉefo estis Atabara. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7]​ Dumlonge estis kontaktoj inter navigistoj kaj lokanoj.

Poste, en la teritorio loĝis kolonoj kun konkerintoj. Eŭropaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj ĉefe al agrikulturo de tritiko, kaj tial la loko estis konata kiel "grenejo" de la insulo.

La ermitejo de La Galga, de la 16-a jarcento.

Dekomence estis preĝejoj kiel tiuj de Sankta Johano Baptista, la Ermitejo de Sankta Lucia aŭ de Sankta Bartolomeo en La Galga, kaj la unuaj senjordomoj kiel la Bieno de Don Juan Fernández de Lugo en Santa Lucía aŭ la Casa Luján.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma. Multaj lokanoj, kiel aliaj saminsulanoj, devis elmigri al Ameriko en krizepokoj.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo kaj plibonigo de vivkondiĉoj. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis tre lante dum la 20-a jarcento el iom pli ol 2 000 loĝantoj ĝis 2 734 en 1950. Poste la loĝantaro stagnis.

Municipaj kvartaloj de Puntallana.

La kvartaloj de Puntallana el nordo suden estas jenaj:

  • La Galga
  • El Granel
  • San Juan de Puntallana
  • Santa Lucía
  • Tenagua

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tenagua.

La ekonomio de la municipo estas bazata sur la agrikulturo de banano kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj distradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo, inter kiuj menciindas jenaj:

  • Cardonal de Martín Luis (eŭforbiejo): ĉe la ŝoseo kiu iras el Tenagua al Martín Luis, tiu natura loko estashejmo de la plej granda rezervejo en la insulo de endemiaj kanariaj eŭforbioj (Euphorbia canariensis). Temas pri grava kerno de tiu kanaria endemio, kiu estas inkludita inter la lokoj protektitaj fare de la Registaro de Kanarioj konata kiel Loko de Scienca Intereso Barranco del Agua.
  • Strando de Nogales: temas pri la strando de nigra sablo plej longa de la insulo. Ĉe alta klifo, oni povas alveni pere de ŝtupa vojo. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej belaj strandoj de Kanarioj, sed ĝi estas iom danĝera pro la fortaj marfluoj de la zono.
  • Domo Luján: kolonia domo de la 17-a jarcento de kanaria arkitekturo, uzita kiel urbodomo kaj lernejo ĝis la 1980-aj jaroj, kaj kiu nun estas hejmo de Etnografia Muzeo kaj centro por promocio kaj vendado de metiaj produktoj.
  • Cubo de La Galga: estas unu de la arbaroj de laŭrisilvo plej bone konservitaj de la insulo, pro la ekzistado de fonto. Ĝi estas hejmo de granda kvanto de flaŭro kiel filikoj, fagoj, perseoj, laŭroj, ileksoj, tilioj, ktp. Oni aliras pere de pado el kiu la aparta naturo observeblas splende. Ĝi formis parton de la Rezervejo de la Biosfero de La Palma ekde ĝis kreado, ene de la Natura Parko de La Neĝoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  6. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  7. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Puntallana en la hispana Vikipedio.