San Andrés y Sauces

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Andrés y Sauces
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38720
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 219  (2023) [+]
Loĝdenso 99 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 48′ N, 17° 46′ U (mapo)28.804466888889-17.774167980556Koordinatoj: 28° 48′ N, 17° 46′ U (mapo) [+]
Alto 260 m [+]
Areo 42,75 km² (4 275 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Andrés y Sauces (Kanariaj insuloj)
San Andrés y Sauces (Kanariaj insuloj)
DEC
San Andrés y Sauces
San Andrés y Sauces
Situo de San Andrés y Sauces

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Andrés y Sauces [+]
vdr

San Andrés y Sauces [sananDRES iSAŬzes] estas urboj kaj municipo en la nordoriento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La loknomo San Andrés y Sauces rilatas al la ekzistado de du apartaj loĝlokoj, nome San Andrés (Sankta Andreo) kaj Sauces (Salikoj).

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Andrés y Sauces en la insulo La Palma.

San Andrés y Sauces estas en la nordoriento de la insulo La Palma kun ĉefurbo (Los Sauces) je 250 m.s.m. Temas pri municipo lima kun Barlovento (norde), El Paso (sudokcidente) kaj Puntallana (sude), dum oriente estas Atlantiko.[2]

San Andrés y Sauces posedas areon de 42,75 km².[3] La municipa teritorio estas montara areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6] La municipo elstaras pro arbaroj de laŭrisilvo, profundaj torentejoj, terasoj kaj plantejoj de bananoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7]​ Ili loĝis ĉefe en la malaltaj areoj. Dumlonge estis kontaktoj inter navigistoj kaj lokanoj. Poste, en la teritorio loĝis kolonoj kun konkerintoj. Eŭropaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj.

La placo de San Andrés.

Dum ioma tempo estis du apartaj kernoj, nome San Andrés sur la marbordo kaj Los Sauces sur la mezaltejoj. Post la krizo de la sukerkano ekdekadencis ambaŭ lokoj, kaj tial finfine ili kuniĝis. Kiel trapasejo al la norda ŝoseo, Los Sauces kreskiĝis dum ĉe San Andrés la loĝantaro stagnis.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis tre lante dum la 20-a jarcento el 3 600 loĝantoj ĝis 7 113 en 1960. Poste la loĝantaro stagnis kaj malaltiĝis al 4 000 loĝantoj.

Los Sauces.
San Andrés.
Kernoj Loĝantoj (2015) Viroj Virinoj
Los Sauces 2497
San Andrés 303
Quinta Zoca 315
Hoya Grande 285
Fuente Nueva 23
Bermúdez 77
El Cardal 131
El Roque 46
El Tanque 145
Garachico 288
Llano el Pino 131
Llano La Palma 58
Orotava 72
Ramírez 86
San Juan 45
San Pedro 29
Verada Bajamar 181
Verada de las Lomadas 263
TOTALO 4.975

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo de bananoj kaj turismo, krom la kultivo de sukerkano kaj la rilata produktado de rumo marko Aldea. Alia duaranga produkto estas la dioskoreo, kultivata sur la deklivoj irigaciitaj de la torentejoj. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento.

Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo, inter kiuj menciindas la torentejo kaj arbaroj Tilos, Los Nacientes de Marcos kaj Cordero, la muelejo El Regente, El Charco Azul (La Blua Flako, naturaj naĝejoj), la fiŝkaptista haveno Espíndola, la preĝejo Sankta Andreo, kaj la loĝlokoj, kie estas bonaj montraĵoj de tradicia arkitekturo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  6. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  7. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo San Andrés y Sauces en la hispana Vikipedio.