Barlovento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barlovento
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38726
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 944  (2023) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 50′ N, 17° 48′ U (mapo)28.827197361111-17.803806080556Koordinatoj: 28° 50′ N, 17° 48′ U (mapo) [+]
Alto 550 m [+]
Areo 43,55 km² (4 355 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barlovento (Kanariaj insuloj)
Barlovento (Kanariaj insuloj)
DEC
Barlovento
Barlovento
Situo de Barlovento

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barlovento [+]
vdr

Barlovento [barloBENto] estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

La loknomo Barlovento (lofo) rilatas al la situacio de la loĝloko, ricevanta la hegemoniajn ventojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Barlovento en la insulo La Palma.

Barlovento estas en la nordoriento de la insulo La Palma kun ĉefurbo je 548 m.s.m. Temas pri municipo lima kun Garafía (okcidente), El Paso (sudokcidente) kaj San Andrés y Sauces (sude), dum okcidente kaj norde estas Atlantiko kun 6,43 km de marbordo.[2]

Barlovento posedas areon de 43,55 km².[3] La municipa teritorio estas montara areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj en la regno Tagaragre. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7]​ Ili loĝis ĉefe en la malaltaj areoj. Dumlonge estis kontaktoj inter navigistoj kaj lokanoj. Poste, en la teritorio loĝis kolonoj kun konkerintoj. Eŭropaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. Post la fino de la konkero, la Adelantado Alonso Fernández de Lugo ordonis disdonadon de teroj kaj akvorajtoj inter la partoprenantoj en la konkero. En 1508 li donis teron al sia nevo, Pedro Fernández Señorino, en la teritorio de Barlovento.

La preĝejo de la Virgulino de la Rozario.

Tra la haveno de Talavera, Barlovento aliĝis al la triangula komerco karaktera de la insularo ekde la koloniigo. La fino de la sukera ciklo, fine de la 16-a kaj 17-a jarcentoj okazigis la ekanstataŭon de la kanejoj por vitejoj, kio faris vinon la ĉefa produkto de la eksportekonomio.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Kvartaloj de Barlovento.

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la unua duono de la 20-a jarcento el iom pli ol 2 000 loĝantoj ĝis 3 354 en 1950. Poste la loĝantaro stagnis kaj malaltiĝis al nunaj malpli ol 2 000 loĝantoj.

Gallegos.
La Tosca.
Kernoj Loĝantoj (2015) Viroj Virinoj
Barlovento 645 307 338
Las Cabezadas 325 165 160
La Cuesta 249 125 124
Gallegos 230 127 103
Lomo Machín 270 148 122
La Palmita 31 16 15
Las Paredes 102 49 53
Topaciegas 16 9 7
La Tosca 53 24 29

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo, inter kiuj menciindas la jenaj:

La Laguna.
  • Vulkanaj konusoj. Estas en Barlovento kelkaj vulkanaj konusoj kaj krateroj de tre antikvaj vulkanoj. Elstaras tiu de La Laguna, en la alta parto de la loko. En tiu kratero estas la plej granda akvorezervejo de la insulo kun kapacito por 3,5 milionoj de m³. Ĉe tiu akvorezervejo estas ampleksa distrejo, kiu disponas de porinfana parko, kampadejo, kamparfajrujoj, kampartabloj kaj aliaj servoj.
  • Religiaj konstruaĵoj. La preĝejo de Ntra. Sra. del Rosario, en la urba kerno, estas la ĉefa religia konstruaĵo. Konstruita en la 16-a jarcento, en sia interno ĝi hejmigas gravan flandran skulptaĵon, ankaŭ de la 16-a jarcento, de la Virgulino de la Rozario, patronino de la loĝloko. Estas interesa ankaŭ la ermitejo de Sankta Stanislao, en Oropesa.
Lumturo de Punta Cumplida.
  • Naĝejoj de La Fajana. Norde de la malnova Lumturo de Punta Cumplida, estas la naturaj naĝejoj de La Fajana (lafokreita areo) en kiuj eblas marbanado. Ili estas formitaj per tri naturaj naĝejoj: unu malgranda, alia mezgranda kaj alia granda, el kiuj du havas malgrandajn akvofaletojn, el kiuj unu artefarita en la mezgranda naĝejo kaj alia pli malgranda en la granda naĝejo; naĝejo por miskapabluloj kaj maljunuloj kaj ŝtuparoj kondukas al zono en la maro pli sekura ĉirkaŭita de kelkaj rokoj. La ŝtuparoj kaj trapasejoj estis la nura homa interveno, por faciligi aliradon kaj distradon de vizitantoj, krom duŝejoj kaj senvestigejoj.
  • La Tosca. Estas malgranda domaro proksime de la urba kerno ĉe la ŝoseo kun direkto al Gallegos. Ĝi havas panoraman rigardejon (Mirador de la Tosca) al la norda komarko de la insulo nome al la domaroj Gallegos (de Barlovento), kaj Franceses kaj El Tablado (de Garafía]. En tiu rigardejo estas granda koncentro de drakarboj.
  • Arbaroj. En Barlovento estas grava forsta areo de laŭrisilvo, pinaro, perseoj, fagoj... Ampleksa reto de padoj faciligas la rektan kontakton kun la densa vegetaĵaro. Aliaj interesaj lokoj estas jenaj: Puerto de Talavera, Mirador de la Montaña del Molino, Mirador de la Fajana, Regos de Lino.
  • La Laguna. La Laguna de Barlovento estas la plej granda akvorezervejo de la insularo kun kapacito por 5 milionoj de m³. Apude estas la distrejo La Laguna, en kiu eblas ĝui la liberan tempon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  6. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  7. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Barlovento (La Palma) en la hispana Vikipedio.