Garafía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garafía
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38787
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 916  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 48′ N, 17° 55′ U (mapo)28.8041581-17.9167195947Koordinatoj: 28° 48′ N, 17° 55′ U (mapo) [+]
Alto 365 m [+]
Areo 103 km² (10 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Garafía (Kanariaj insuloj)
Garafía (Kanariaj insuloj)
DEC
Garafía
Garafía
Situo de Garafía

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garafía [+]
vdr

Garafía [garaFIa] estas urbo kaj municipo en la nordokcidento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Garafía en la insulo La Palma.

Garafía estas en la nordokcidento de la insulo La Palma kun ĉefurbo Santo Domingo je 400 m.s.m. Temas pri municipo lima per du naturaj lokoj: nome la torentejoj Franceses (nordoriente) lime kun Barlovento kaj Izcagua (sude, elflua el Roque de los Muchachos), lime kun Puntagorda; El Paso estas sudoriente, dum norde estas Atlantiko kun 25,50 km de marbordo.[2] Tiun marbordon formas tre krutaj klifoj tre malfacile alireblaj, kaj nur perpiede, postulante grandajn baraktojn al personoj nealkutimiĝintaj al piedirado laŭ tiom krutaj terenoj kun densa vegetaĵaro. Tamen menciindas la strando Bujarén​ en Santo Domingo.[3]

Garafía posedas areon de 103,00 km², kaj tial ĝi estas la dua plej granda municipo de la insulo La Palma, malantaŭ nur El Paso.[4] La municipa teritorio estas montara areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[5]

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[6] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[7]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj en la regno Tagalguen. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[8]​ Fakte trovitaĵoj en la municipa teritorio utilis por la polemiko inter du teorioj pri la deveno de la primitivaj loĝantoj de la insularo, nome la jenaj:

Berbera objekto trovita en Garafía.
Caboco de Buracas, en Las Tricias, setlejo de praloĝantoj.
  • Tre akceptita estas teorio, ke ili devenas el Nordafriko kiel berberoj kiuj serĉis en la insuloj bonajn terojn kun pli milda klimato, al kiuj ili povis facile veni pro la proksimeco helpite de favoraj ventoj. Tiaj tajdoj okazis eĉ je la 5-a jarcento a.n.e.[9] Spite al aliaj teorioj pri la etimologio de la termino "kanario", ŝajne estis mezepoka berbera tribo nomita canarii.[10] Apoge al tiu teorio, lastatempaj studoj pri ADN malkovris, ke la nunaj kanarianoj havas inter 16 kaj 31% de komunaj markiloj de la kromosomo Y de Nordafriko. Krome en Garafía oni trovis la nuran vere berberan simbolon ekzistantan en Kanarioj, kio konfirmus tiun teorion.[9]
  • La dua teorio asertas saman devenon, sed kun tre miksita partopreno de navigistoj eĉ el la Kuprepoko ekzemple de mediteraneaj popoloj.[11] Je la krizo de la 3-a jarcento n.n., Kanarioj izoloĝis kaj la tiama loĝantaro restis kun komuna lingvo.[12] Tiu teorio defendus la miksitan devenon de la praloĝantoj.[13]

Ili loĝis ĉefe en la malaltaj areoj. Tagalguen, en la teritorio de la aktuala Garafía, disponis de riĉaj fontoj kaj de abundaj paŝtejoj por la brutoj, kontraste al la sudaj areoj de la insulo, kiuj estis malplej loĝataj.​[14] Temis pri transmigra brutobredado de kaproj, ŝafoj kaj porkoj. Agrikulturo apenaŭ ekzistis, kaj fakte ili ne kultivis cerealojn. Tial, Fray Juan de Abréu Galindo rakonstis, ke en la insulo ili ne trovis cerealojn nek legomojn kaj anstataŭe la praloĝantoj konsumis radikojn de filikoj kaj semojn de endemia cisto, miksita kun lakto. En multaj epokoj, la loĝantoj de tiu kantono estis izolitaj, kio faciligis poste la esploradon de tradicioj, ekonomio, lingvo ktp.​​[15]

Interno de la preĝejo de la Virgulino de la Lumo en Santo Domingo kun mudeĥara kasonaro.

Post la fino de la konkero en 1492, la Adelantado Alonso Fernández de Lugo ordonis disdonadon de teroj kaj akvorajtoj inter la partoprenantoj en la konkero kaj aliaj favoritoj. La teritorion de Garafía li donis en kvar partoj al Francisco Fernández de Lugo (monto de Miguel Aguado, aktuale pinaro de Garafía), al Juana Mesieres (inter Franceses kaj Capitán), al Pedro Suárez de Valcárcel kaj al Gabriel de Socarrás (Lomada Grande). Tamen la teritorio de Garafía estis tre kruta, kio malfacilis la setladon kaj eĉ la kultivadon. Oni kunportis sklavojn el marokaj marbordoj cele al laborado kaj por loĝado, laŭ dokumentoj de la 16-a jarcento, venis ĉefe portugaloj: fakte multaj ekleziaj registrolibroj de la siglos 16-a ĝis 18-a jarcentoj estas skribitaj portugale, kaj la unuan preĝejon konstruitan en Garafía oni dediĉis al Sankta Antonio de Padovo, patrono de Portugalio.

En 1576, la reĝo Filipo la 2-a donis grandan parton de la reĝposeditaj teroj al servutuloj, nome liberigitaj eks-sklavoj kaj kamparanoj kontraŭ kvinono de la totala produktado. La municipo Garafía estis izolita tere kaj mare, kaj tial tiun imposton konata kiel “quinto real” (reĝa kvinono) en la aliaj komarkoj oni ne pagis delonge, sed en Garafía oni plue pagis ĝis 1987.​[14]

Je la koloniigo de La Palma, oni enkondukis la kultivon de cerealoj kaj de sukerkano. Cerealoj gravis en Garafía, kiu fine de la 17-a jarcento estis 30,8% de la insulo, konsiderata grenejo de La Palma. En 2020, oni konservas ankoraŭ kvar muelejojn: nome El Calvario, Marcelino, Llano Negro kaj Las Tricias. Tiun lastan oni konstruis komence de la 20-a jarcento, kaj en 2000 estis aĉetita de la municipo Garafía kaj konvertita en la Muzeo por Interpretado de Gofio en 2016.​​[15]

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Kvartaloj de Garafía.

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la unua duono de la 20-a jarcento el iom pli ol 3 000 loĝantoj ĝis 5 000 en 1950. Poste la loĝantaro stagnis kaj malaltiĝis al malpli ol 2 000 loĝantoj en la 21-a jarcento. Tion kaŭzis la forta elmigrado grandparte pro la malfacilo de komunikado. Kompense restis forta rura karaktero, kio nun helpas la disvolvigon de rura turismo ĉefe por piedirado.

Klifoj ĉe Cueva del Agua.
Fajana de Franceses ekde El Tablado.
Kernoj Loĝantoj (2015) Viroj Virinoj
Cueva del Agua kaj Catela 305 169 136
Don Pedro 32 21 11
Franceses 171 91 80
Santo Domingo 435 226 209
Hoya Grande 77 41 36
Juan Adalid-El Mudo 49 30 19
Llano Negro 122 65 57
El Palmar 63 29 34
Roque del Faro 99 46 53
El Tablado 39 22 17
Las Tricias 270 130 140
El Castillo 101 46 55
La Mata 50 28 22

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo, inter kiuj menciindas la jenaj:

Roque de los Muchachos.
  • Roque de los Muchachos. Estas la plej alta pinto de la insulo La Palma. Ĝi estas sur la limo inter la municipaj teritorioj de El Paso kaj Garafía. El la pontopinto videblas la insuloj Tenerifo, La Gomera kaj El Hierro, se estas tago de bona videbleco. La Observatorio de Roque de los Muchachos estas astronomia observatorio fondita la 29-an de junio 1985 proksime de la montopinto tiel nomata Roque de los Muchachos. Tie estas la Granda Teleskopo Kanarioj, nome la plej granda optika teleskopo de la mondo.
  • Llano Negro estas tre fekunda valo kaj nodo de la reto de komunikvojoj. Estas la dua plej loĝata loko en la municipo kun Santo Domingo. Restas ventomuelejo.
Petroglifo de La Zarza.
Petroglifo de Garafía.
  • La Zarza (29 bildoj), La Zarcita (20 bildoj), Llano de la Zarza, Fuente de Las Palomas kaj Fajaneta del Jarito estas arkeologiaj kuŝejoj kun abundaj bildaj petroglifoj de praloĝantoj montrante ĉefe spiralojn, cirklojn, duoncirklojn kaj labirintojn. Oni konsideris ilin ligitaj al kulto de akvo, ĉar ili estis kutime ĉe akvejoj. Aliaj esploristoj sugestas kulton al suno, signalojn de brutobredaj vojoj aŭ kamparlimojn. Estas ankaŭ aliaj geometriaj bildoj kaj eĉ literformaj gravuraĵoj, kiuj ekzistas nur en Garafía.[14]
  • San Antonio del Monte estas monto, ermitejo, interesa natura loko inter du naturaj rezervejoj, kampadejo, restoracio ktp.
  • Natura Monumento de la marbordo de Hiscaguán. La marerozio skulptis spektaklajn klifojn en la norda marbordo, nome parto geologie plej antikva de la insulo. Tie estas minacataj endemioj de rokflaŭro kaj de eŭforbioj. Ĝi dividiĝas inter la municipoj Garafía kaj Puntagorda, kun totala areo de 253,3 hektaroj.
  • Speciala Natura Rezervejo de Guelguén. De duobla ekologia intereso. Unuflanke estas grava montro de laŭrisilvo; aliflanke, ĉe la marbordaj klifoj nestumas gravaj birdospecioj, kiel la flavbeka pufino (Calonectris borealis), kaj rifuĝiĝas raraj specioj de rokflaŭro. Ĝi dividiĝas inter la municipoj Barlovento kaj Garafía, kun totala areo de 1074,4 hektaroj.
  • Integra Natura Rezervejo de la pinaro de Garafía. La kanaria pino (Pinus canariensis) estas unu de la simboloj de la flaŭro de la insularo. Tiu ĉi pinaro estas agnoskita kiel unu de la plej bonaj de Kanarioj, spite al iama forstado. Tamen, la deklaro de Integra Natura Rezervejo inkludas la absolutan malpermeson viziti ĝin, scepte por sciencaj aŭ edukaj vizitoj precize rajtigitaj. Ĝi dividiĝas inter la municipoj Barlovento kaj Garafía, kun totala areo de de 984,1 hektaroj.
  • Protektita Pejzaĝo de El Tablado. Havante malpli ol cent loĝantojn, tiu loĝloko estas perfekte integrita en la rura medio, en kiu oni disvolvas tradiciajn ekonomiajn aktivecojn (agrikulturo sen irigacio, brutobredado de kaproj, ktp.). Enfermita inter la impresaj nordorientaj torentejoj (Facundo okcidente kaj Los Hombres oriente), la areo enhavas ankaŭ rokajn gravuraĵojn de praloĝantoj. Ĝi havas totalan areon de 221,9 hektaroj.
San Antonio del Monte.
San Antonio del Monte.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Saul Santos, Fotógrafo (2011). «Bujarén, Santo Domingo». Arkivita el originalo la 6an de oktobro 2016. Konsultita la 5an de oktobro 2016.
  4. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  5. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  6. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  7. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  8. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.
  9. 9,0 9,1 «Los primeros pobladores de Canarias llegaron 500 años a. C». abc. 15a de novembro 2017. Konsultita la 25an de marto 2020.
  10. Juan Espino Sánchez. «Historia de Canarias. Los aborígenes canarios».
  11. «Científicos confirman el origen norteafricano de los aborígenes canarios». abc. 20a de marto 2019. Blázquez Matínez, José María (1977). «Las Islas Canarias en la Antigüedad». Anuario de Estudios Atlánticos. ISSN 0570-4065. Konsultita la 25an de marto 2020.
  12. Blázquez Matínez, José María (1977). «Las Islas Canarias en la Antigüedad». Anuario de Estudios Atlánticos. ISSN 0570-4065. Konsultita la 20an de marto 2020.
  13. Press, Europa (21a de marto 2019). «El ADN demuestra que existe más de un linaje genético autóctono de Canarias». www.europapress.es. Konsultita la 25an de marto 2020.
  14. 14,0 14,1 14,2 «Historia – Villa de Garafia». www.garafia.es. Konsultita la 25an de marto 2020.
  15. 15,0 15,1 Cabrera Pombrol, Pilar. (2009). El gofio y el pan en Garafía etnografía de la alimentación tradicional. Cartas Diferentes Ediciones. ISBN 978-84-936817-1-5. OCLC 868863926. Konsultita la 25an de marto 2020.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Garafía en la hispana Vikipedio.