Observatorio de Roque de los Muchachos
Observatorio de Roque de los Muchachos | ||||
---|---|---|---|---|
Observatorio | ||||
Kelkaj el la teleskopoj de la Observatorio de Roque de los Muchachos | ||||
steloobservatorio [+] | ||||
Oficiala nomo: Observatorio del Roque de los Muchachos | ||||
Kromnomo: ORM | ||||
Lando | Hispanio | |||
Municipo | Garafía, La Palma | |||
Supermara alteco | 2 396 msnm | |||
Koordinatoj | 28° 45′ 49″ N, 17° 53′ 41″ U (mapo)28.763611111111-17.894722222222Koordinatoj: 28° 45′ 49″ N, 17° 53′ 41″ U (mapo) | |||
Estiĝo | 29-a de junio 1985 | |||
Posedanto de la loko | Instituto de Astrofiziko de Kanarioj | |||
|
||||
|
||||
|
||||
Observatorio de Roque de los Muchachos | ||||
Vikimedia Komunejo: Roque de los Muchachos Observatory [+] | ||||
Retpaĝaro: http://www.iac.es/eno.php?op1=2 | ||||
La Observatorio de Roque de los Muchachos (ORM, Insulroko de la Knaboj) estas astronomia observatorio fondita la 29-an de junio 1985 en la insulo La Palma (Kanarioj, Hispanio) proksime de la montopinto tiel nomata Roque de los Muchachos. La situejo de la observatorio estas operaciata de la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj Instituto de Astrofísica de Canarias.[1]
La Observatorio estas parto de la Eŭropa norda observatorio. Ĝia MPC kodo estas 950 (La Palma).[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]La observadoj tie komencis en 1984, kiam la Teleskopo Isaac Newton estis tien movita elde la Reĝa Observatorio de Greenwich (situejo de Kastelo Herstmonceux).[3] La transporto estis malfacila kaj poste evidentiĝis, ke estus pli malmultekosta konstrui novan teleskopon ĉeloke. La observatorio estis komence operaciita de reprezentantoj de Hispanio, Svedio Danio kaj Unuiĝinta Reĝlando ; aliaj landoj pli malfrue partoprenis kiel Germanio, Italio, Norvegio, Nederlando, Finnlando, Islando kaj Usono.
La Observatorio de Roque de los Muchachos estis inaǔgurita la 29-an de junio 1985 de la hispana reĝa familio kaj de ses eŭropaj ŝtatestroj. Post tempo, la observatorio konsiderinde plivastiĝis kun la Teleskopo William-Herschel de 4,2 m en 1987, la Nordia Optika Teleskopo de 2,56 m en 1998, la Nacia Teleskopo Galileo de 3,58 m en 1998 kaj la Granda Teleskopo Kanarioj en 2007, kun plena aperturo (10,4 m) en 2009.[4]
La 16-an de oktobro 1997, incendio ĉe la montoflanko damaĝis unu el la gama-radiaj teleskopoj.[5] Aliaj incendioj en septembro 2005[6] kaj aŭgusto 2009 faris nenian damaĝon al la konstruaĵoj nek al la teleskopoj.[7] La fumo de la incendio de aŭgusto 2016 malfaciligis la observojn.[8]
En 2016, la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj kaj la Reto de Teleskopoj Ĉerenkov parafis interkonsenton por gastigi teleskopojn de ĉi tiu reto ĉe ORM.[9][10]
Instrumentoj
[redakti | redakti fonton]- FACT (Teleskopo)
- Teleskopo Carlsberg Meridian
- Nederlanda Malfermita Teleskopo
- Nacia Teleskopo Galileo
- Granda Teleskopo Kanarioj
- HEGRA
- Grupo da Teleskopoj Isaac Newton
- Teleskopo Liverpool
- MAGIC (Teleskopo)
- MASCARA
- Teleskopo Mercator
- Nordia Optika Teleskopo
- Svedia Suna Teleskopo
- SuperWASP
-
Granda Teleskopo de la Reto de Teleskopoj Ĉerenkov
-
Nacia Teleskopo Galileo
-
Teleskopo Liverpool
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oficiala TTT-ejo de la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj (hispane)
- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ 50 jaroj de la Teleskopo Isaac Newton (INT) de Herstmonceux al La Palma el La Palma ahora 28-a de novembro 2017 (hispane)
- ↑ La Gereĝoj inaǔguras la plej grandan teleskopon de la mondo en la insulo La Palma , el elmundo.es ; 27-a de julio 2009 (hispane)
- ↑ Fajro Damaĝas Gama-Radiajn Observation, el Science ; 24-a de oktobro 1997 (angle)
- ↑ Okazis grava incendio en la nordo de la insulo La Palma, el El País ; 7-a de septembro 2005 (hispane)
- ↑ La incendio de La Palma brulas 1 500 hektarojn kaj restas neregata, ibidem; 1-a de aŭgusto 2009 (hispane)
- ↑ La fumo de la incendio malfaciligas la operaciojn en la Observatorio de Roque de Los Muchachos, el La Palma ahora 4-a de aŭgusto 2016 (hispane)
- ↑ La Astrofiziko de Kanarioj aliĝas al la projekto Ĉerenkov, el La Provincia ; 27-a de majo 2016 (hispane)
- ↑ Inaǔguro en Kanarioj de "superteleskopo" Ĉerenkov de 45 metroj de alto, el ABC ciencia ; 11-a de oktobro 2018 (hispane)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hispane Oficiala TTT-ejo de la Observatorio de Roque de los Muchachos
- hispane Vizito al Observatorio, el Ad Astra
- hispane Observatorio de Roque de los Muchachos, el Telescopios
- hispane Vizito al Observatorio Roque de los Muchachos, el Canary Live Experience
- esperante La astronomia observatorio "El roque de los Muĉaĉos", de Antonio M. Sánchez Pérez ; el "Eventoj"
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Roque de los Muchachos Observatory en la angla Vikipedio.