Rumo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Vidu ankaŭ artikolon Rumo (Italio) pri komunumo en Italio.
Rumo estas distilita alkohola trinkaĵo produktita el sukerkana suko aŭ ties melaso. Ankaŭ eblas produkti rumon el sukerbetoj.
Rumo post distilado estas senkolora; per maturiĝo en lignaj bareloj ĝi akiras flavan aŭ brunan koloron kaj karakterizan aromon, samtempe puriĝante de nocaj substancoj (escepte de alkoholo, kompreneble).
Unua historia mencio de rumo estas el 1688 de insulo Barbado; tamen supozeble oni tie produktis rumon jam de 1627. Iuj nomas insulon Martiniko hejmlando de rumo.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.sfgate.com/cgi-bin/article.cgi?file=/c/a/2005/01/06/WIGMQAL3K21.DTL
- http://www.winemag.com/issues/july02/proof_positive.htm
- http://www.cigaraficionado.com/Cigar/CA_Features/CA_Feature_Basic_Template/0,2344,736,00.html
- http://www.alternet.org/story/28645
- Stanislavo Belov (2017-09-19)Rumo kaj Biblio en Santiago de Kubo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-23. Alirita 2017-09-23. (vizito al muzeo de rumo en Santiago de Kubo en 2016)