Melaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melaso

Melaso estas valora kromprodukto de la sukerfabrikado. Ĝi estas densa, bruna, karamelodora siropo. Ĝia sukerenhavo estas 45-55%, N-enhava materialo ĉirkaŭ 11% kaj krom tiuj ĉi troviĝas ankaŭ K, Ca, P.

Krom homa manĝaĝo, ĝi uzatas kiel bestonutraĵo en la agrikulturo ĉefe por remaĉuloj kaj ankaŭ uzeblas por produkti alkoholaĵojn.

Ĝi estas donata por bestoj ĉiam intermiksante kun aliaj bestonutraĵoj, kiuj sorbas ĝin. La taga porcio el tio je vivpezo de 1000 kg estas 2,5 kg por melkbovoj, 5 kg por grasbovoj,1-2 kg por bovidoj, 3 kg por ĉevaloj, 5 kg por porkoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]