Arrecife

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arrecife
municipo en Hispanio • urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64 826  (2023) [+]
Loĝdenso 2 853 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 58′ N, 13° 33′ U (mapo)28.9625-13.550555555556Koordinatoj: 28° 58′ N, 13° 33′ U (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 22,72 km² (2 272 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arrecife (Kanariaj insuloj)
Arrecife (Kanariaj insuloj)
DEC
Arrecife
Arrecife
Situo de Arrecife

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arrecife [+]
vdr

Arrecife (Rifo) estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi estas en la orienta flanko de la insulo Lanzarote, kies ĉefurbo ĝi estas.

Temas pri la plej malgranda municipo de la insulo kun 24,28 km² de areo; sed ĝi estas ankaŭ la plej loĝata, kun 63 750 loĝantoj (INE 2022).

Arrecife.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La centro de Arrecife estas la marborda areo de la urbo, el El Cable ĝis la kajo Los Mármoles. La areo de Charco, marakva laguno, estas la fondareo de Arrecife, kaj proksime estas plej interesaj lokoj, nome la preĝejo San Ginés, la kastelo San Gabriel kaj la komerca zono de la Calle Real. Pli norde estas du havenoj: la fiŝkaptista Puerto de Naos, kaj la ĉefa (komerca, vartransporta kaj pasaĝera), nome Mármoles, tria plej grava en Kanarioj. Proksime al tiu estas la alia fortikaĵo de la urbo, nome kastelo San José, kie estas Internacia Muzeo de Nuntempa Arto.

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kastelo San Gabriel.

En la areo estis tri setlejoj de guanĉoj. Jam en hispana epoko, unua rimedo estis produktado de vino kaj brando post la erupcioj de Timanfaya. Sekvis produktado de Kalia herbo kaj eksportado jam fine de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj. Kiam tiu dekadencis, sekvis importado de koĉo kiu utilis por tekstila industrio. Pere de tiu rimedo Arrecife senigis Teguise el la insula ĉefurbeco en 1847, kaj tial ĝi iĝis ekonomia kaj politika centro de Lanzarote. Fiŝkaptado estis grava rimedo ĝis la okupacio de la Okcidenta Saharo fare de Maroko en 1975, kaj tiukadre dekadencis ankaŭ la konservindustrio. Ekde tiam, Arrecife iĝis urbo kun ekonomio bazita sur la sektoro servoj, kiel komerca kaj administracia centro de la insulo Lanzarote, kaj ekde la 1970-aj jaroj kiel grava altirejo por turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Arrecife havis je 1a de januaro 2020 populacion de 64 645 loĝantoj, kio faris ĝin la 4a plej loĝata urbo de la provinco Las Palmas kaj la unua de la insulo Lanzarote.[2]​ Ĝis la mezo de la 20-a jarcento Arrecife ne havis 10 000 loĝantojn; ekde tiam ĝi pli ol seksobligis sian populacion. El nunaj loĝantoj, 55 % (35 429 personoj) estas naskiĝintoj en Kanarioj, dum la cetero estis 31 % (20 308 pers.) de eksterlandanoj, ĉefe de Maroko kaj Kolombio, kaj 14 % (8 908 pers.) de la cetero de Hispanio.[3]

Administracia divido[redakti | redakti fonton]

  • Altavista
  • Arrecife Centro
  • Argana Alta
  • Argana Baja
  • El Cable
  • La Concha
  • La Vega
  • Las Salinas
  • Los Alonso
  • Maneje
  • Puerto Naos
  • San Francisco Javier
  • Titerroy
  • Valterra

Transporto[redakti | redakti fonton]

Arrecife estas nodo de la insulaj ŝoseoj; estas municipaj kaj interurbaj buslinioj. La Flughaveno César Manrique Lanzarote estas je 5 km de Arrecife, ĉe Playa Honda, en la municipo San Bartolomé. La haveno Los Mármoles konektas kun la insuloj Tenerife, Gran Canaria kaj Fuerteventura en Kanarioj, krom kun Kadizo, ĉe la Iberia Duoninsulo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo San Ginés.

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • Domo Arroyo
  • Kasteloj San Gabriel kaj San José
  • Preĝejo San Ginés
  • Fasado de la konstruaĵo Segarra
  • Unua sidejo de la insula administracio Cabildo Insular de Lanzarote
  • Salproduktejoj Naos kaj de Bufona

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  3. «Explotación Estadística del Padrón Municipal / Resultados principales. Islas, comarcas y municipios de Canarias. 2000-2020». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 24an de aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arrecife (España) en la hispana Vikipedio.