Nacia Parko Timanfaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vulkana konuso de la parko.

La Nacia Parko Timanfaya estas natura protektita areo en la municipoj Yaiza kaj Tinajo, en la insulo Lanzarote, Kanariaj insuloj, Hispanio. En 2021 ĝi ricevis 803 625 vizitantoj, pro kio ĝi estis la dua plej vizitata nacia parko en Kanarioj, post la Nacia Parko de Teide en Tenerife, kaj la kvara de Hispanio, post tiuj de Teide, de Sierra de Guadarrama (pro proksimeco al Madrido) kaj la Nacia Parko Picos de Europa.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis deklarita nacia parko la 9an de aŭgusto 1974,[2]​ pro kio ĝi estas la tria natura areo protektita de Kanarioj kiel nacia parko, same kiel la unua kaj nura en la provinco Las Palmas.

Ĝi okupas etendon de 51,07 km² de la sudokcidento de la insulo. Ĝia perimetro estas de ĉirkaŭ 30 km kaj ĝia maksimuma alteco estas de 540 m.[3] Temas pri parko de vulkana deveno. La lastaj erupcioj okazis en 1824. Ĝi enhavas pli ol 25 vulkanoj, kiel Montañas del Fuego, Montaña Rajada kaj Caldera del Corazoncillo. Ankoraŭ estas vulkana aktiveco, kun varmaj lokoj en la surfaco kiuj atingas 100-120 C kaj 600 C je 13 m de profondeco.[4]

Erupcioj[redakti | redakti fonton]

En la 1a de septembro 1730 okazis vulkana erupcio, kiu enterigis naŭ vilaĝojn (Tingafa, Mancha Blanca, Las Maretas, Santa Catalina, Jaretas, San Juan, Peña de Plomos, Testeina kaj Rodeos) kaj dum ses jaroj la lafo etendiĝis tra la suda zono de la insulo kovrante unu kvaronon de la insulo kaj plenigante las valojn je vulkanaj cindroj. En 1824 okazis novaj erupcioj en Timanfaya, kiuj kreis la vulkanojn Tinguatón, Tao kaj Fuego. Tio rezultis en terura malsatego kaj granda parto de la loĝantaro devis formigri. Ekde tiam la pejzaĝo transformiĝis pere de la kultivaj teknikoj sur vulkana gruzeto kiujn la lokanoj uzas por kapti la humidecon de la elmaraj pasataj ventoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Red de Parques Nacionales: Visitantes». www.miteco.gob.es. Konsultita la 17an de majo 2023.
  2. «Timanfaya: Historia». miteco.gob.es.
  3. «Lanzarote.com - Parque Nacional de Timanfaya».
  4. «Ficha técnica del Parque». www.gobiernodecanarias.org. Konsultita la 11an de oktobro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]