San Bartolomé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Bartolomé
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 200  (2023) [+]
Loĝdenso 468 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 0′ N, 13° 37′ U (mapo)29.00163421485-13.613931466582Koordinatoj: 29° 0′ N, 13° 37′ U (mapo) [+]
Alto 240 m [+]
Areo 41 km² (4 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Bartolomé (Kanariaj insuloj)
San Bartolomé (Kanariaj insuloj)
DEC
San Bartolomé
San Bartolomé
Situo de San Bartolomé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Bartolomé (Lanzarote) [+]
vdr

San Bartolomé [sanbartoloME] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la sudorienta marbordo de la insulo Lanzarote. Ĝi estas la sesa municipo laŭ areo el sep kiuj estas en la insulo de Lanzarote kun nur 40,89 km², pli granda ol nur la municipa teritorio de Arrecife.

Estas municipo konata pro sia forta agrikultura tradicio, elstare inter aliaj kultivoj tiu de la batato kaj tiu de la vito. Multaj el grandaj vinkeloj de la insulo estas en la interno kiel El Grifo, Los Bermejos, aŭ Barreto. En la municipa teritorio estas ankaŭ la Flughaveno César Manrique-Lanzarote.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Placo kaj urbodomo.

Ĝi etendiĝas en la suda parto de la insulo Lanzarote, lime norde kun tiu de Teguise, oriente kun Arrecife, nordokcidente kun Tinajo kaj okcidente kun Tías. La urba kerno de San Bartolomé estas en la centra parto de la insulo Lanzarote, sur valo protektita de montoj Morros kaj Guatisea al okcidente kaj Mina oriente.

La urba kerno de San Bartolomé estas sur la limo inter la du ĉefaj agrikulturaj komarkoj de la insulo: nome El Jable, oriente, sabla, kaj La Geria, okcidente.

Krome, ene de la municipo estas aliaj loĝlokoj kiel Playa Honda, sur la marbordo kun plej granda parto de la loĝantaro (pli ol 10 000 loĝantoj). Aliaj loĝlokoj en la interno kaj de malpli granda loĝantaro estas jenaj: Güime, Montaña Blanca, El Islote, La Florida kaj parto de Mozaga.

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Barranco Negro (Nigra Ravino) en Montaña Blanca (Blanka Monto).

En la areo estis setlejoj de guanĉoj. Post la konkero fare de normandoj, la nevo de Johano de Béthencourt, Maciot, heredanto de la senjorlando de Kanarioj, fondis Teguise, kaj proksime kreskiĝis San Bartolomé. Fine de la 18-a jarcento estis jam 144 familioj, kelkaj senjordomoj kaj preĝejo.

En la insulo gravis produktado de Kalia herbo kaj eksportado jam fine de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj. Kiam tiu dekadencis, sekvis importado de koĉo kiu utilis por tekstila industrio. Pere de tiu rimedo Arrecife iĝis insula ĉefurbo en 1847, kaj tial ĝi iĝis ekonomia kaj politika centro de Lanzarote, tute apud San Bartolomé. Krom la tradiciaj kultivoj, grava ekonomia sektoro de San Bartolomé estis eksportado de vino kaj brando. Ekde la 1970-aj jaroj la urbo iĝis altirejo por turismo.

En la nuntempa kulturo krom la folklora aktiveco, menciindas la agado por literaturo kun legoklubo, aktivaj lokaj verkistoj (Reyes Tabares, Tere Perera, Ricardo Flores Sánchez-Pastor, Ignacio Romero Perera, Carlos Battaglini, Lana Corujo, Juan Díaz, Antonio Fernández Casanova, Domingo Corujo Tejera) kaj Premio de Romano Saramago «La balsa de piedra» (2 000 eŭroj kaj eldonado de du cent ekzempleroj de la premiita romano.[2]​ En 2011, ricevis la premion Esteban Navarro pro la romano El buen padre.[3]​ En 2022 ricevis la premion la romano "Las Perlas de Eufemia Montelongo" de la lanzarota verkisto José Ramón Betancort Mesa.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1991 la loĝantaro kreskiĝis ĝis 6 217 loĝantojn; poste kreskiĝis ĝis nunaj 19 000 loĝantoj pro la gravo de turismo, triobligante la populacion.

Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

Playa Honda.

Playa Honda, San Bartolomé, Güime, Montaña Blanca kaj El Islote.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • Kanaletoj kaj aliaj konstruaĵoj de guanĉoj.
  • Domoj Ajel, Cerdeña, Mayor Guerra, de Don Frasco, de Don Sebastián Martín Perdomo, kaj de Don José Ferrer kaj Muzeo Tanit.
  • Ventomuelejo de José María Gil por produktado de gofio.
  • Preĝejo, placo kaj urbodomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. «Bases del premio». Arkivita el originalo la 10an de januaro 2014. Konsultita la 8an de aŭgusto 2012.
  3. Esteban Navarro gana el I Certamen de Novela "La Balsa de Piedra" 19 de aprilo 2011 en Noticias de Lanzarote.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]