Tías

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tías
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35572
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 433  (2023) [+]
Loĝdenso 332 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 57′ N, 13° 39′ U (mapo)28.953055555556-13.653055555556Koordinatoj: 28° 57′ N, 13° 39′ U (mapo) [+]
Alto 200 m [+]
Areo 64,61 km² (6 461 ha) [+]
Tías (Kanariaj insuloj)
Tías (Kanariaj insuloj)
DEC
Tías
Tías
Situo de Tías

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tías [+]
vdr

Tías [TIas] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la suda marbordo de la insulo Lanzarote.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi etendiĝas en la sudokcidenta parto de la insulo Lanzarote, borde de la Atlantiko, lime kun tiuj de Yaiza (okcidente), Tinajo (norde) kaj San Bartolomé (oriente).

La areo de la municipa kerno de Tías staras sur la milda deklivo de la vulkana konuso de Montaña Blanca kaj ĝiaj domoj kuŝas surŝtupe sur tiu, prezidita de la preĝejo Nuestra Señora de La Candelaria. Krom la municipa ĉefurbo, nome Villa de Tías, la ĉefa loĝanta kaj ekonomia kerno de la municipo estas Puerto del Carmen, unu de la turismaj centroj plej gravaj de la insulo. Fakte, Puerto del Carmen, kun iom pli ol 11 000 loĝantoj, superas la ĉefurbon mem, kiu havas nur iom pli ol 6 000 loĝantoj. Aliaj loĝlokoj de la municipo estas jenaj: La Asomada, Mácher, Conil, Masdache kaj Vega de Tegoyo, ĉiuj kun malpli ol 1 000 loĝantoj.

Nordokcidente: Tinajo kaj Yaiza Norde: San Bartolomé kaj Tinajo Nordoriente: San Bartolomé
Okcidente: Yaiza Oriente: San Bartolomé kaj Atlantika Oceano
Sudokcidente Yaiza kaj Atlantika Oceano Sude: Atlantika Oceano Sudoriente: Atlantika Oceano

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis setlejoj de guanĉoj. Post la konkero fare de normandoj, la nevo de Johano de Béthencourt, Maciot, heredanto de la senjorlando de Kanarioj, fondis Teguise, norde de Tías.

En la insulo gravis produktado de kalia herbo kaj eksportado jam fine de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj. Kiam tiu dekadencis, sekvis importado de koĉo kiu utilis por tekstila industrio. Pere de tiu rimedo Arrecife iĝis insula ĉefurbo en 1847, kaj tial ĝi iĝis ekonomia kaj politika centro de Lanzarote, norde de Tías. Ekde la 1970-aj jaroj la urbo iĝis altirejo por turismo.

La portugala verkisto José Saramago instaliĝis en Tías en 1993 kaj tie verkis kelkajn verkojn kiel Eseo pri blindeco (1995) kaj ĉiujn sekvajn. Li mortis en Tías la 18an de junio 2010. José Saramago estas omaĝita surloke per skulptaĵo preskaŭ kvinmetra el ŝtalo sur placeto alireja al A Casa José Saramago, sidejo de la Fondaĵo José Saramago en Lanzarote. La skulptaĵo montras olivarbon faritan el la inicialoj de José Saramago. La skulptaĵo estas verko de José Perdomo bazita sur la desegno de Esther Viña, ambaŭ kreintoj de la emblemo de A Casa José Saramago de Tías.[2]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1981 la loĝantaro kreskiĝis nur ĝis iom pli ol 3 000 loĝantojn; poste kreskiĝis ĝis nunaj preskaŭ 21 000 loĝantoj pro la gravo de turismo, preskaŭ sepobligante la populacion.

Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

Survoje al Mácher.
Preĝejo de Conil.

Puerto del Carmen, Tías, Mácher, La Asomada, Conil, Masdache kaj Vega de Tegoyo.

Vido de la haveno de La Tiñosa en Puerto del Carmen.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Inaugurada la Glorieta José Saramago en Tías

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tías (Las Palmas) en la hispana Vikipedio.