Teguise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teguise
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 881  (2023) [+]
Loĝdenso 90 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 4′ N, 13° 34′ U (mapo)29.061111-13.559722Koordinatoj: 29° 4′ N, 13° 34′ U (mapo) [+]
Alto 360 m [+]
Areo 263,98 km² (26 398 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Teguise (Kanariaj insuloj)
Teguise (Kanariaj insuloj)
DEC
Teguise
Teguise
Situo de Teguise

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Teguise [+]
vdr

Teguise [teGIse] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas el la okcidenta ĝis la orienta flankoj de la insulo Lanzarote, kies ĉefurbo ĝi iam estis.

Temas pri la plej granda municipa teritorio de la insulo kun 263,03 km² de areo; kaj ĝi estas ankaŭ la du plej loĝata post Arrecife, kun 23 411 loĝantoj (INE 2022).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Graciosa, Lanzarote.

Temas pri la plej granda municipa teritorio de la insulo kun 263,03 km² de areo, lime norde kun tiu de Haría kaj sude kun tiuj de (el oriente okcidenten) Arrecife, San Bartolomé kaj Tinajo. En la interno, ĉe la iama vulkano Caldera de Guanapay, estas la municipa ĉefurbo, Villa de Teguise, deklarita en la 1980-aj jaroj Arkitektura Histori-Arta Komplekso.[2]​ En la sudorienta marbordo de la municipo estas la turisma loko Costa Teguise, unu el la ĉefaj turismaj zonoj de Lanzarote. En la mala marbordo (nordokcidenta) estas la strando Famara, de ses km kaj duono, ĉe la Montaro Famara. El tiu strando al interno de la insulo estas sabla ebenaĵo nomita "El Jable". Aliaj loĝlokoj de la municipo estas Caleta de Famara, Tahíche, Nazaret, Guatiza, Tiagua, Tao, Soo, Muñique, El Mojón, Los Valles kaj Teseguite. La municipo enhavas ankaŭ la Ĉiniĥan Insularon, komponitan de la insulo La Graciosa kaj la insuletoj Alegranza, Roque del Este, Roque del Oeste kaj Montaña Clara.

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Santa Bárbara.

En la areo estis setlejoj de guanĉoj. Post la konkero fare de normandoj, la nevo de Johano de Béthencourt, Maciot, heredanto de la senjorlando de Kanarioj, fondis Teguise, tria kolonia urbo de Kanarioj post San Marcial del Rubicón, sude de Lanzarote, kaj Betancuria, en Fuerteventura. Teguise, (origine nomita Villa de San Miguel Arcángel de Teguise)[3] iĝis la ĉefurbo de la insulo profite de la geografia centra loko kiu havigis protekton kontraŭ oftaj atakoj de piratoj, kiuj eĉ tiel foje venis ĝis la loko. La monto Guanapay utilis kiel gvatoturo ĉar el tiu oni povis vidi preskaŭ ĉiujn marbordojn de la insulo. Tie oni konstruis fortikaĵon, nome Kastelo Santa Bárbara, kiu en la 20-a jarcento iĝis sidejo de la Muzeo de la Kanaria Migranto kaj poste de Muzeo pri Piratado.

En la insulo gravis produktado de Kalia herbo kaj eksportado jam fine de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj. Kiam tiu dekadencis, sekvis importado de koĉo kiu utilis por tekstila industrio. Pere de tiu rimedo Arrecife senigis Teguise el la insula ĉefurbeco en 1847, kaj tial ĝi iĝis ekonomia kaj politika centro de Lanzarote. Fiŝkaptado estis grava rimedo ĝis la okupacio de la Okcidenta Saharo fare de Maroko en 1975. La tradicia kultivo de koĉo konserviĝis ĉe Mala kaj Guatiza. Ekde la 1970-aj jaroj Teguise iĝis grava altirejo por turismo ĉefe ĉe Costa Teguise.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1990-aj jaroj Teguise ne havis 10 000 loĝantojn; ekde tiam ĝi pli ol duobligis sian populacion.

Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

Costa Teguise, Tahíche, Villa de Teguise, Caleta de Famara, Nazaret, Guatiza, Caleta del Sebo, Soo, Tao, Los Valles, Mozaga, Muñique, Tiagua, Los Cocoteros, Teseguite, Caleta de Caballo, Las Caletas, El Mojón, Las Cabreras, Tomaren, Los Ancones, Las Laderas, Charco del Palo kaj Pedro Barba.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • Kastelo Santa Bárbara, kiu en la 20-a jarcento iĝis sidejo de la Muzeo de la Kanaria Migranto kaj poste de Muzeo pri Piratado.
  • Preĝejo de Nuestra Señora de Guadalupe de la 16-a jarcento kun postaj reformoj, en la centro de la historia kerno.
  • Palaco Spínola: senjora domego de la 18-a jarcento.
  • Konventoj de Sankta Francisko kaj de Sankta Dominiko.
  • Ermitejo de Sankta Rafaelo.
  • Ermitejo de la Santísimo Cristo de la Vera Cruz.
  • La Cilla.
  • En Famara Ermitejo de Nuestra Señora de las Nieves, historia patronino de la insulo Lanzarote.[4]
  • En Guatiza Kaktoĝardeno: verko de la lanzarota artisto César Manrique.
  • En Costa Teguise Reĝa Rezidejo La Mareta: ĉemarborda domego iam akirita de la reĝo Husejn la 1-a de Jordanio reformita de César Manrique kaj donacita de la jordania reĝo al la hispana reĝa familio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. «Teguise, conjunto histórico-artístico en Lanzarote». www.dondeviajamos.com. Konsultita la 17an de novembro 2018.
  3. II Jornadas de Historia de Teguise
  4. Las Nieves se resiste a perder su corona

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Teguise en la hispana Vikipedio.