César Manrique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
César Manrique
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1919 (1919-04-24)
en Arrecife
Morto 25-an de septembro 1992 (1992-09-25) (73-jaraĝa)
en Arrecife
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato La LagunaReĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando
Subskribo César Manrique
Okupo
Okupo pentristo • arkitektoskulptisto • mediprotektulo
Verkoj La Vaguada
Jardín de Cactus
volcano grill of Lanzarote
Mirador de La Peña
Royal Residence of La Mareta
Jameos del Agua
Casa Museo del Campesino
Mirador del Río
Juguetes del Viento (Manrique, 1993)
Fundación César Manrique
vdr

César MANRIQUE Cabrera (Arrecife, Lanzarote, 24a de aprilo 1919 - Teguise, Lanzarote, 25a de septembro 1992) estis hispana pentristo, skulptisto kaj artisto, konata ĉefe pro la arkitekturaj projektoj en kiuj li intervenis kiel arta direktoro​.[1] Li kombinis sian artan laboron kun la defendo de la mediaj valoroj de Kanarioj. Li serĉis harmonion inter arto kaj naturo kiel kreativa spaco. Li ricevis inter aliaj la Mondan Premion de Ekologio kaj Turismo kaj la Premion Eŭropo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum la Hispana Enlanda Milito li militservis en la frankisma tendaro (Kanarioj estis en ties teritorio ekde la komenco), kaj kvankam li ne pretis paroli prie, evidentis, ke li ne aprobis la sperton.[2][3]

Kvankam li ekstudis arkitekturo, finfine li gradiĝis en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando kiel artinstruisto kaj pentristo. Je enmodiĝo de surrealismo en la 1950-aj jaroj li fondis la artgalerion Fernando Fe. Tiuepoke li faris murpentraĵojn en Lanzarote, kiel tiu de la Flughaveno de Guacimeta kaj la Ŝtata Hotelo de Arrecife, En la 1960-aj jaroj, li internaciiĝis, ĉefe en 1964 en Novjorko.

En 1966 li instaliĝis definitive en Lanzarote, koincide kun la disvolviĝo de la turisma sektoro. El 1973 li kunlaboris kun la arkitekto Fernando Higueras, ĉefe cele al diversaj projektoj, dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, por spacoj perfekte integritaj en la natura medio.

En 1990, li kreis kun la germana desegnisto Walter Maurer por la Grupo BMW unu de la famaj ekspozicioj BMW Art Cars. Tiu kunlaborado plie internaciigis lian famon.[4]​ Manrique kaj Walter Maurer plue amikiĝis kaj kunlaboris arte ĝis la morto de César Manrique en 1992 (en trafikakcidento). Antaŭ tiu kunlaboro kun César Manrique, Maurer jam estis dezajninta aliajn BMW Art Cars kun aliaj prestiĝaj artistoj, kiel Andy Warhol, Frank Stella kaj Roy Lichtenstein inter aliaj.[5][6]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Movoskulptaĵo de César Manrique, Santa Cruz de Tenerife.
Jameos del Agua.
  • Jameos del Agua (1968), nome restoracio kaj naĝejo ĉirkaŭita de ĝardeno, konstruitaj en vulkanaj tuboj. En 1987 oni konstruis spektaklejon por 600 personoj tie.
  • El Taro de Tahíche estis lia domo (1968) ĉe vulkanaj bobeloj, kaj nun Fondaĵo César Manrique.
  • Mirador del Río (Rigardejo de la Rivero, 1973) restoracio en Risco de Famara sur la loko kie estis artileria marborda ejo, ekde kie estas privilegia rigardejo al la Ĉiniĥa Insularo.
  • Lago Martiánez en Puerto de la Cruz (1977), distrejo kun centra artefarita lago kun naĝejoj, ĝardenoj, terasoj, restoracioj ktp.
  • Hotelo Las Salinas (1977) en Costa Teguise, kun serio de murpentraĵoj, ĝardenoj kaj naĝejoj.
  • Vendejaro La Vaguada de Madrido (1983), unua komerca centro de Hispanio integrita en la natura medio.
  • Mirador de La Peña (Rigardejo de la Roko) (1989) en la insulo El Hierro, kun restoracio kaj rigardejo al la valo El Golfo.
  • Kaktoĝardeno (1990) en iama ŝtonminejo de Guatiza (Teguise).
  • Strando Playa Jardín en Puerto de la Cruz (1992).
  • Marparko César Manrique, distrejo en Santa Cruz de Tenerife por regenerado de la marbordo.
  • Rigardejo El Palmarejo (1989) en La Gomera, inaŭgurita en 1995.
  • Marparko Mediterráneo inaŭgurita en 1995 en Sebto, jam post lia morto. Tre simila al la komplekso Martiánez de Puerto de la Cruz: lagoj, ĝardenoj, sunbanejoj ktp.
  • Rostejo de Timanfaya, kuirartejo en la Nacia Parko Timanfaya, kun rostitejo kiu profitas la geoterma energion por kuirado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Scarpa, Alejandro (2023). César Manrique y Lanzarote: Guía esencial. España: ‎Independently published. p. 58. ISBN 979-8392243891. Konsultita la 30an de aprilo 2023.
  2. Biografía en cesarmanrique.com Alirita la 7an de julio 2023.
  3. Cronología de César Manrique Fundación César Manrique. Alirita la 7an de julio 2023.
  4. BMW.es (2021): Wild at Art: Historia de los BMW Art Cars
  5. «Pitstops.ro, 2/2017: Walter Maurer – artistul de casă al uzinei BMW». Arkivita el originalo la 26an de junio 2021. Konsultita la 26an de junio 2021.
  6. Deutsche Handwerkszeitung: Ausstellung "Lack - Die Kunst der Oberfläche" in München


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo César Manrique en la hispana Vikipedio.