Haría

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haría
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 507  (2023) [+]
Loĝdenso 52 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 9′ N, 13° 30′ U (mapo)29.146806-13.498192Koordinatoj: 29° 9′ N, 13° 30′ U (mapo) [+]
Alto 270 m [+]
Areo 106,58 km² (10 658 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Haría (Kanariaj insuloj)
Haría (Kanariaj insuloj)
DEC
Haría
Haría
Situo de Haría

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Haría [+]
vdr

Haría [aRIa] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas en la norda pinto de la insulo Lanzarote.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jameos del Agua.

Ĝi etendiĝas en la norda pinto de la insulo Lanzarote, lime sude kun tiu de Teguise. La plej granda parto de ĝia perimetro, precize 42 km, estas okupata de marbordaj zonoj, el kiuj la norda zono estas pli ravina ol tiu orienta, kie la marbordo estas pli milda enhavante eĉ strandojn. La teritorio enhavas areon de 106,6 km², de kiuj ĉirkaŭ 30 % estas Natura Protektita Loko. La municipo enhavas dek loĝlokojn: nome Haría mem, Máguez, Guinate, Ye, Órzola, Punta Mujeres, Arrieta, Tabayesco, Mala kaj Charco del Palo. Norde de la municipo estas la Ĉiniĥa Insularo apartenanta al Teguise, komponita de la insulo La Graciosa kaj la insuletoj Alegranza, Roque del Este, Roque del Oeste kaj Montaña Clara.

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Spektaklejo en Groto Verdes.

En la areo estis setlejoj de guanĉoj. Post la konkero fare de normandoj, la nevo de Johano de Béthencourt, Maciot, heredanto de la senjorlando de Kanarioj, fondis Teguise, kaj pli norde Haría iĝis fekunda agrikultura kaj brutobreda areo (ŝafoj kaj kaproj) kaj la dua plej loĝata setlejo post Teguise, sed suferantaj piratajn atakojn kaj malpliigon de loĝantaro.

En la insulo gravis produktado de Kalia herbo kaj eksportado jam fine de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj. Kiam tiu dekadencis, sekvis importado de koĉo kiu utilis por tekstila industrio. Pere de tiu rimedo Arrecife senigis Teguise el la insula ĉefurbeco en 1847, kaj tial ĝi iĝis ekonomia kaj politika centro de Lanzarote. Nura industrio de Haría estis la salproduktado. Ekde la 1970-aj jaroj Haría iĝis altirejo por turismo ĉefe ĉe la naturaj lokoj transformitaj de César Manrique.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la 1990-aj jaroj Haría havis preskaŭ 5 000 loĝantojn; poste malaltiĝis sub 3 000 loĝantoj en la 1980-aj jaroj; ekde tiam ĝi supreniri super 5 000 loĝantoj pro la gravo de turismo.

Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

Punta Mujeres.

Punta Mujeres, Haría, Arrieta, Máguez, Mala, Órzola, Charco del Palo, Tabayesco, Ye kaj Guinate.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ruĝa Domo ĉe Arrieta.

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • Muzeo-Domo de César Manrique
  • Mirador del Río (Rigardejo de la Rivero)
  • Jameos del Agua
  • Groto Verdes
  • Muzeo de Religia Arto de Haría

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Haría en la hispana Vikipedio.