Los Llanos de Aridane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Llanos de Aridane
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38760
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 189  (2023) [+]
Loĝdenso 564 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 39′ N, 17° 55′ U (mapo)28.658232930556-17.914226030556Koordinatoj: 28° 39′ N, 17° 55′ U (mapo) [+]
Alto 340 m [+]
Areo 35,79 km² (3 579 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Llanos de Aridane (Kanariaj insuloj)
Los Llanos de Aridane (Kanariaj insuloj)
DEC
Los Llanos de Aridane
Los Llanos de Aridane
Situo de Los Llanos de Aridane

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Llanos de Aridane [+]
vdr

Los Llanos de Aridane [losLJAnos deariDAne] estas urbo kaj municipo en la okcidento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Los Llanos de Aridane estas kun pli ol 20 000 loĝantoj la plej loĝata municipo en la insulo La Palma, superante tiurilate Santa Cruz de La Palma, la insula ĉefurbo.

La loknomo Los Llanos referencas al la ebeneca areo dediĉita dekomence al kultivo sen irigacio de cerealoj kaj al paŝtado de gregoj. Komence de la 1940-aj jaroj, grupo de lokanoj petis al la municipo la inkludon de la loknomo Aridane, por diferencigi ĝin disde aliaj samnomaj lokoj. Konsente kun la Real Sociedad Geográfica kaj kun la favora informo de la provincestro, la municipo eknomiĝis Los Llanos de Aridane. Laŭ Álvarez Delgado, "Aridane" en la lingvo de praloĝantoj signifis precize "Llanos", nome ebenaĵoj.[2]

La vulkana erupcio de La Palma en 2021 trairis la municipon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Los Llanos de Aridane en la insulo La Palma.

Los Llanos de Aridane estas en la okcidento de la insulo La Palma kun ĉefurbo je 325 m.s.m. Temas pri municipa teritorio kiel mallarĝa ĉemarborda (sed ne marborda escepte ĉe 6,43 km de marborda strio sudokcidente) inter Tazacorte marborde okcidente kaj El Paso oriente kaj lima ĉe malgranda areo kun Tijarafe (norde), kaj kun Fuencaliente (sude); dum sudokcidente estas Atlantiko.[3]

Los Llanos de Aridane posedas areon de 35,79 km², kio faras ĝin la plej malgranda municipo en la insulo.[4] La municipa teritorio estas eben-montara areo proksime de la marbordo ĝis pli altaj punktoj trairataj de torentejoj.[3] Estas pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[5]

Ĝiaj ĉefaj kvartaloj ordigitaj laŭ loĝantaro estas jenanj: Los Llanos (3.606), Argual (2.645), Retamar (2.585), Montaña Tenisca (2.567), Los Barros (2.109), Triana (1.806), La Laguna (1.589), Todoque (1.406), Puerto Naos (970), Las Manchas (884) kaj Tajuya (728).

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[6] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[7]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas arkeologiaj restaĵoj.[8]

La preĝejo de Nuestra Señora de los Remedios.

Alonso Fernández de Lugo ekkonkeris la insulon La Palma el la enfluejo de la torento Las Angustias, kie nun estas la Haveno de Tazacorte, la 29an de septembro 1492. Li elŝipiĝis kaj ne trafis rezistadon, kio ebligis postan pacan setladon sur la apudaj ebenaĵoj.

Post la fino de la konkero en 1492, la Adelantado Alonso Fernández de Lugo ordonis disdonadon de teroj kaj akvorajtoj inter la partoprenantoj en la konkero kaj aliaj favoritoj.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634. Tamen ĉe Los Llanos de Aridane la loko ankoraŭ ne akiris municipan sendependecon.

En 1812 kreiĝis la municipo Los Llanos kun la samnoma loĝloko kiel ĉefurbo, plus El Paso, Argual kaj Tazacorte. En 1815 ekestis krizo de la kultivado de sukerkano. En 1837 El Paso sukcesis apartiĝi el Los Llanos, kiu tial perdis grandan parton de sia teritorio. La 16an de septembro de 1925 la diktatora registaro de Primo de Rivera aprobis la dekreton per kiu ankaŭ Tazacorte ekhavis sendependecon el Los Llanos de Aridane, kies ĉefa loĝloko kaj ekonomia areo jam estis. Tial Los Llanos perdis la ĉefan loĝlokon laŭ loĝantaro (2 316 loĝantoj), laŭ ekonomia disvolvo, novan parton de la teritorio, plus pli ol duono de la marbordo.

Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Kvartaloj de Los Llanos de Aridane. Videblas teritoria postulo norde.

Historie la loĝantaro plialtiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento el 6 000 loĝantoj en 1930 ĝis iom pli ol 20 000 jam en la 21-a jarcento. Tial la municipo estas la plej loĝata en la insulo La Palma, la 24a de la Kanaria Insularo kaj la 380a de Hispanio.

La loĝantaro de la municipo estas tre disa, ĉefe en izolaj kampardomoj kaj domaroj. Tamen, menciindas, ke Los Llanos estas municipo kun granda proporcio de eksterlanda loĝantaro, elstare 1 000 venezuelanoj, preskaŭ 800 germanoj, 600 kubanoj ktp. Ĉirkaŭ 19,6% de la loĝantaro estas eksterlanda, elstare venezuelanoj kaj germanoj (50,6‰).

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[3] Temas pri municipo rura dediĉita al la unuaranga sektoro. Tradicie la kultivado sen irigacio estis hegemoniaj en la municipo, sed en la 20-a jarcento oni enkondukis la kultivojn per irigacio (bananoj). Fakte tiu ĉi municipo estas unu de la ekonomiaj motoroj de la insulo, kun ekonomio bazita sur la banano kaj la turismo. Ebla fino de la subvencioj de la Eŭropa Unio al la kultivo de la banano, dekomence planita por la jaro 2006, povus esti okaziginta grandan ekonomian krizon, sed posta negocado atingis prokrasti la ĉeson de la helpoprogramo.

Strando de Puerto Naos.

Inter vidindaĵoj menciindas jenaj:

  • La iama Urbodomo estas nun Kulturdomo. La nunan oni konstruis en 1945.
  • La Placo estas historia kunvenejo. Ĉirkaŭe estas 11 impresaj Indianaj figarboj (Ficus microcarpa) kiujn kun reĝaj palmoj alportis el Kubo fare de elmigrintoj meze de la 19-a jarcento por plibeligi la promenejon. Tiuj arboj iĝis simbolo de la urbo kaj inspiro por poetoj kaj vizitantoj, estante sendube la plej longvivaj de la insulo.
  • Preĝejo de Nuestra Señora de los Remedios konstruita de fruaj kolonoj.
  • Llano de Argual kun kvar nobeldomoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
  • Placo de la Kvar Vojoj: desegnita de la loka artisto Luis Morera, kaj realigita inter 1993 kaj 1996 kun mozaikoj, pergoloj, azuleĥoj de dispecigita ceramiko, lafoŝtonoj kaj plantoj el indiĝena flaŭro kanaria.
  • Strando de Puerto Naos: de nigra sablo, kun blua flago kaj ĉemara promenejo de trinkejoj.
  • Strando de Charco Verde: de nigra sablo, sude de Puerto Naos, kun antikva fonto de termaj akvoj iam uzitaj kuracile. Kun blua flago ekde 2009.
  • Arkeologia Muzeo Benahoarita: pri la praloĝantoj de la insulo, nomitaj benahoaritaj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Afonso Pérez, Leoncio (1996). «1». Góngaro. Orígenes y Rasgos de la Toponimia Canaria. Cartográfica Canaria, S.A. p. 33. ISBN 84-605-6097-X.
  3. 3,0 3,1 3,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  4. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  5. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  6. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  7. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  8. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los Llanos de Aridane en la hispana Vikipedio.