Tazacorte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tazacorte
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38770 • 38779
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 575  (2023) [+]
Loĝdenso 402 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 37′ N, 17° 55′ U (mapo)28.616667-17.916667Koordinatoj: 28° 37′ N, 17° 55′ U (mapo) [+]
Alto 107 m [+]
Areo 11,37 km² (1 137 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tazacorte (Kanariaj insuloj)
Tazacorte (Kanariaj insuloj)
DEC
Tazacorte
Tazacorte
Situo de Tazacorte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tazacorte [+]
vdr

Tazacorte [tazaKORte] estas urbo kaj municipo en la okcidento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tazacorte en la insulo La Palma.

Tazacorte estas en la okcidento de la insulo La Palma kun ĉefurbo je 132 m.s.m. Temas pri municipa teritorio kiel mallarĝa marborda strio lima ĉe malgranda areo kun Tijarafe (norde), kaj la cetero kun Los Llanos de Aridane (sude kaj okcidente); dum oriente estas Atlantiko.[2]

Tazacorte posedas areon de 12,04 km², kio faras ĝin la plej malgranda municipo en la insulo.[3] La municipa teritorio estas eben-montara areo ĉe la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7]

Fontano de Ĉefanĝelo Miĥaelo, patrono de la loko.

Alonso Fernández de Lugo ekkonkeris la insulon La Palma el la enfluejo de la torento Las Angustias, kie nun estas la Haveno de Tazacorte, la 29an de septembro 1492. Li elŝipiĝis kaj ne trafis rezistadon, kio ebligis postan pacan setladon sur la ebenaĵo de Tazacorte, kie oni starigis la unuan kampadejon kaj la ermitejon de Sankta Mikaelo, kiu iĝis ekde tiam patrono de Tazacorte kaj de la insulo La Palma.

Post la fino de la konkero en 1492, la Adelantado Alonso Fernández de Lugo ordonis disdonadon de teroj kaj akvorajtoj inter la partoprenantoj en la konkero kaj aliaj favoritoj. Tazacorte disvolviĝis ĉirkaŭ la preĝejo kaj la agrikulturo. La loĝantaro estis formita de kamparanoj, kiuj lulaboris la terojn, de diversaj devenoj. Tiuj kamparanoj devis pagi dekonon al la eklezio, kaj suferis krizojn, ekzemple pro klimataj malfacilaĵoj. Post sinsekvaj vendoj kaj transigoj, en 1513, la fekundan bienon de Tazacorte akiris la flandra Jacome Groenenberg, kiu hispanigis sian nomon al Jácome Monteverde. La teron oni dediĉis al kultivo de sukerkano, laŭ reĝimo preskaŭ feŭdisma. La elŝipejo de Tazacorte estis la dua plej grava de La Palma, malantaŭ tiu de Santa Cruz de La Palma; kaj el tiu oni eksportis sukerkanon, sukeron, vinon kaj alian lokajn produktojn. Tamen, fine de la 18-a jarcento la kamparanoj de Tazacorte estis malriĉaj, kaj foje devis vivteni sin manĝante radikojn de filikoj.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634. Tamen ĉe Tazacorte la loko ankoraŭ ne akiris municipan sendependecon.

El Puerto - Tazacorte.

En 1812 kreiĝis la municipo Los Llanos kun la samnoma loĝloko kiel ĉefurbo, plus El Paso, Argual kaj Tazacorte. En 1815 ekestis krizo de la kultivado de sukerkano. En 1830 fermiĝis la lasta sukerfabriko de Tazacorte kaj ekde tiam tiu kultivo estis anstataŭita per memkonsumado, sed el 1850 Tazacorte la fiŝkaptado kaj la kultivado de koĉo iĝis du novaj enspezofontoj. Ekde 1890, al tabako, sukero kaj koĉo, aldoniĝis la produktado de tomatoj unue kaj poste de bananoj. Tiujn produktojn oni eksportis profite dum la Unua Mondmilito.

Post anekdota epizodo de postulo de sendependeco (el Hispanio) en 1925, la 16an de septembro de 1925 la diktatora registaro de Primo de Rivera aprobis la dekreton per kiu Tazacorte ekhavis sendependecon el Los Llanos de Aridane, kies ĉefa loĝloko kaj ekonomia areo jam estis. En aŭgusto 1926, en Tazacorte okazis epidemio de pesto kiu suferigis grandan nombron de loĝantoj. Dum la Dua Hispana Respubliko kreiĝis organizo de anarkisindikatismo kaj en 1931, 1933 kaj 1936 en balotadoj venkis komunistoj.[8] Je la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 la sindikato ekregis la municipon, alvokis ĝeneralan strikon, kiu sukcesis, sed tamen oni irigaciis la bananplantejojn por ne damaĝi la rikolton.

Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo. En 1979, en la unuaj municipaj elektoj de la demokratio, venkis la listo de la Komunista Partio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Kvartaloj de Tazacorte.

Historie la loĝantaro plialtiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento ĝis pli ol 6 000 loĝantoj en 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, sed poste malaltiĝis ĝis nunaj nur iom pli ol 4 000. Tion kaŭzis forta elmigrado. Kompense restis forta rura karaktero, kio nun helpas la disvolvigon de rura turismo ĉefe por piedirado. La loĝantaro de la municipo estas tre disa, ĉefe en izolaj kampardomoj. Tamen, menciindas, ke Tazacorte estas municipo kun granda proporcio de eksterlanda loĝantaro, elstare 300 venezuelanoj kaj 300 germanoj.

Tazacorte dividiĝas jene:

Kernoj Loĝantoj (2015) Viroj Virinoj
Cardón 85 44 41
La Costa 464 234 230
Marina 300 144 156
Puerto 1187 607 580
San Borondón 266 135 131
Tarajal 27 13 14
Tazacorte 2515 1274 1241

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Tazacorte estas municipo ĉefe rura dediĉita al la unuaranga sektoro. Tradicie la kultivado sen irigacio estis hegemoniaj en la municipo, sed en la 20-a jarcento oni enkondukis la kultivojn per irigacio (bananoj).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  6. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  7. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.
  8. La II República (1931-1936). Alirita la 14an de septembro 2023.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tazacorte en la hispana Vikipedio.