Tijarafe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tijarafe
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38780
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 640  (2023) [+]
Loĝdenso 49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 43′ N, 17° 57′ U (mapo)28.7129549-17.9568256Koordinatoj: 28° 43′ N, 17° 57′ U (mapo) [+]
Alto 640 m [+]
Areo 53,76 km² (5 376 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tijarafe (Kanariaj insuloj)
Tijarafe (Kanariaj insuloj)
DEC
Tijarafe
Tijarafe
Situo de Tijarafe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tijarafe [+]
vdr

Tijarafe [tiĥaRAfe] estas urbo kaj municipo en la okcidento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tijarafe en la insulo La Palma.

Tijarafe estas en la okcidento de la insulo La Palma kun ĉefurbo je 640 m.s.m. Temas pri municipo lima kun Puntagorda (norde), kun Tazacorte kaj Los Llanos de Aridane (sude); El Paso estas oriente, dum okcidente estas Atlantiko kun 11,5 km de klifeca kaj malfacile alirebla marbordo, nome 9,3 % de la totala perimetro de la insulo.[2]

Tijarafe posedas areon de 53,76 km², kio estas 7,59 % de la totala areo de la insulo, kio faras ĝin la kvina plej granda municipo en la insulo, malantaŭ El Paso, Garafía, Mazo kaj Fuencaliente.[3] La municipa teritorio estas montara areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]

La orografio de la teritorio estas tre kruta kun forta deklivaro el altaĵoj ĝis la maro, interrompita per pluraj torentejoj. La deklivaro estas pli milda inter 400 kaj 800 metroj, kie estas la plimulto de la loĝantaro de la diversaj entoj. La marborda parto estas interrompita en la fina areo de la torentejoj fine en alta klifaro de ĉirkaŭ 200 metroj de alteco. Kvankam la marbordo okupas gravan parton de la limoj de Tijarafe, ĝi havas malmultajn strandojn kaj lokojn tra kiuj oni povas aliri al maro, kio malhelpas la marajn aktivecojn. La klimato estas suna kaj arida. La pluvo estas normale malabunda, kaj kutime inter oktobro kaj aprilo, ambaŭ inklude. La altitudo je kiu estas la municipio super marnivelo rezultis en la fakto ke la loĝantarejo estas tre alta.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7]​ Ili loĝis ĉefe en la malaltaj areoj.

La preĝejo.
La ermitejo El Buen Jesús.

Post la fino de la konkero en 1492, la Adelantado Alonso Fernández de Lugo ordonis disdonadon de teroj kaj akvorajtoj inter la partoprenantoj en la konkero kaj aliaj favoritoj: nome lia nevo Francisco Fernández de Lugo, Juan de Ribero, Juan Ruiz de Berlanga, Juan Mirabal, Bartolomé de Riberol, kaj ekleziaj instancoj.

Tijarafe disvolviĝis ĉirkaŭ la preĝejo, konstruita en 1530, kaj la agrikulturo. La loĝantaro estis formita de kamparanoj, kiuj lulaboras la terojn, de diversaj devenoj: portugaloj, sklavoj nigruloj kaj moriskoj, kiuj poste liberiĝis kaj restis surloke, kaj restaĵoj de praloĝantoj ĉefe paŝtistoj. Tiuj kamparanoj devis pagi dekonon al la eklezio, kaj suferis krizojn, ekzemple pro klimataj malfacilaĵoj.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634. Tamen ĉe Tijarafe la ĉefurba municipo de Santa Cruz de La Palma malhelpis la ekonomian sendependecon de la novaj municipoj.

En la 1950-aj jaroj la loĝantaro plialtiĝis, sed poste okazis forta migrado al Kubo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo, kaj la migrado helpis la disvolvigon de la loko pro la monsendado fare de elmigrintoj. Tio helpis la terakiron fare de la lokanoj, kiuj antaŭe nur lulaboris, kaj la instaladon de akvokondukaĵoj. Tio ebligis la enkondukon de la kultivado de bananoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Kvartaloj de Tijarafe.

Historie la loĝantaro regule stabiliĝis meze de la 20-a jarcento en pli ol 3 000 loĝantoj, sed poste malaltiĝis ĝis nur iom pli ol 2 000 en 1991. Tion kaŭzis la forta elmigrado grandparte pro la malfacilo de komunikado. Kompense restis forta rura karaktero, kio nun helpas la disvolvigon de rura turismo ĉefe por piedirado. La loĝantaro de la municipo estas tre disa, ĉefe en izolaj kampardomoj. Tamen, menciindas, ke Tijarafe estas municipo kun granda proporcio de eksterlanda loĝantaro, elstare 400 germanoj.

Panoramo de Tijarafe.
Panoramo de Tijarafe.

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Tijarafe estas municipo ĉefe rura dediĉita al la unuaranga sektoro (69% de la laboristaro). Tradicie la kultivado sen irigacio estis hegemoniaj en la municipo, sed en la 20-a jarcento oni enkondukis la kultivojn per irigacio (bananoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  6. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  7. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tijarafe en la hispana Vikipedio.