Ibn Tufajl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ibn Tufail)
Ibn Tufajl
Persona informo
أبو بكر محمد بن عبد الملك بن محمد بن طفيل القيسي الأندلسي
Naskiĝo ĉ. 1105/1110
en Guadix, Al-Andalus
Morto 1185
en Marakeŝo,  Almohadoj
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Loĝloko Sevilo vd
Ŝtataneco Almoravidoj • Almohadoj vd
Profesio
Okupo filozofokuracistoverkisto • poeto vd
Laborkampo poeto • filozofiomedicino • literary activity vd
Verkado
Verkoj La aŭtodidakta filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu Bakr Muhammad ibn Abd al-Malik ibn Muhammad ibn Tufajl al-Qajsi al-Andalusi (بكر محمد بن عبد الملك بن محمد بن طفيل القيسي الأندلسي ), ankaŭ konata kiel Aben Tofail, Abentofail, Ibn TufajlIbn Tufail, naskiĝis en la Almohada Imperio en Uadi-Aŝ, nuna Guadix (provinco Granado, Hispanio, sed laŭ aliaj aŭtoroj li naskiĝis en Purchena aŭ eĉ Tíjola, en la nuna provinco Almerio), ĉ. 1105/1110 kaj forpasis en Marakeŝo en 1185, estis kuracisto, filozofo, matematikisto kaj poeto, samptempulo de Averroes, kaj disĉiplo de Avempace. Li partoprenis la kultura, politikan kaj religian vivon de la kortego de la almohadoj en Granado. La bazo de liaj filozofaj ideoj estas la afero pri la unuiĝo de la homa kompreno kun Dio. Li filozofio baziĝas sur platonismo, sed adaptita al la islama mistiko.

Li verkis ekzemple faman verkon La aŭtodidakta filozofo.