Étienne de La Boétie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Stefano de LA BOÉTIE (franclingve Étienne de La Boétie), naskiĝis en Sarlat la 1-an de novembro 1530 kaj mortis pro pesto en Germignan la 18-an de aŭgusto 1563, estis franca verkisto, humanisto, juristo, anarkiisto kaj intima amiko de Mikaelo de Montanjo.

Filo de partikulara lieŭtenanto de la reĝoficiro de Périgord kaj de familio de juĝistoj, Stefano de la Boétie kreskis en klera medio. Lia ĉirkaŭularo estis kompostita ĉefe de kultivitaj burĝoj. Malmultaj da informoj pri la plejparto de la vivo de la Boétie (sia infaneco, sia eduko, la fruaj jaroj de sia juĝofico) estas konservitaj. Kio estas certa, estas ke la Boétie estas ankoraŭ juna dum la morto de sia patro. La infano estas do instruita de sia onklo Estienne, kiu prenis la plejparton de la eduko de sia nevo. Li estas kvazaŭ vera patro, tio kio igis diri al Stefano "ke li ŝuldas al li sian instruadon kaj ĉion kio li estas kaj estus". Multenombraj aŭtoroj indikas ke La Boétie studis en Fakultato de Gviano ĉe Bordozo. Tamen la historiisto de tiu instituto neniam renkontis la nomo de La Boétie inter la studentoj de tiu institucio.

Ĉe la fino de siaj humanstudoj, La Boétie plifortigas pasion por la malnova filologio, kiu atingas lin kiel ĝi atingas aliajn en lia centjaro. Li verkas francajn, latinajn aŭ grekajn versaĵojn. Li redaktas dudek-naŭ amajn sonetojn kaj fariĝas poste la tradukisto de verkoj de Plutarko, Vergilio kaj Aristotelo. Sekve li rekomencas sian juĝostudon ĉe la Universitato de Orleans. Ĉe la komenco de siaj universitataj studoj tiu dekokjara junulo -sole- skribas sian unuan verkon, kiu fariĝos poste la plej faman el siajn verkojn, la faman « Parolado de la Memvola Servuteco».

Tiu verko ("Parolado pri memvola servuto" franclingve: Discours sur la servitude volontaire, esperantigita de Roland Levreaud) estis verkita en 1549, kaj publikigita unuafoje en 1576. En ĝi la aŭtoro klarigas, ke ĉiuj sklavoj mem kulpas pri sia situacio, ĉar ili ŝatas ĝin, kaj tute ne klopodas por forpeli sian subpremanton, kaj ili provizas mem la obeigistojn de la tirano.

La Boétie akiris la respekton de Montaigne, kiu estis ĉe lia mortlito