Wolfdietrich Schnurre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfdietrich Schnurre
Persona informo
Wolfdietrich Schnurre
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1920 (1920-08-22)
en Frankfurto ĉe Majno, Respubliko Prusujo,  Vajmara Respubliko
Morto 9-an de junio 1989 (1989-06-09) (68-jaraĝa)
en Kiel,  Okcidenta Germanio
Tombo Waldfriedhof Zehlendorf vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Okcidenta GermanioVajmara RespublikoNazia Germanio vd
Profesio
Okupo poeto • novelisto • romanisto • taglibristo • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • fotisto vd
Aktiva dum 1946–1980-aj jaroj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Domo ĉe Bannwald-lago, kie naskiĝis la Grupo 47, kies kunfondinto estis Schnurre.

Wolfdietrich SCHNURRE (naskiĝinta en la 22-a de aŭgusto 1920 en Frankfurt am Main, mortinta je la 9-a de julio 1989 en Kiel) estis germana verkisto. Liaj etprozaĵoj - same kiel tiuj de Wolfgang Borchert kaj Heinrich Böll - nombriĝas al la plej gravaj siaĝenre. Krome li kunfondis Gruppe 47, kies unuan voĉlegadon li inaŭguris per sia rakonto Das Begräbnis (en: Man sollte dagegen sein, 1960).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1928 li vivis en Berlino kaj militis de 1939-45. Post la Dua mondmilito li laboris kiel redakcia voluntulo de la eostberlina eldonejo Ullstein (1946) kaj transloĝiĝis en la okcidentan parton de la urbo post la malpermeso de la soveta kulturoficiro pri daŭra publikado en kapitalismaj organoj.

Ŝi eklaboris kiel ĵurnalisto por diversaj gazetoj kaj amaskomunikiloj. Tiam aperis la unuaj etprozaĵoj kiuj orientiĝis pri usonaj noveloj. Ekfamis ankaŭ liaj romanoj, rakontoj, sondramaĵoj kaj televidaj dramoj. Krome li polemike intermiksiĝis ofte en literaturajn kaj politikajn debatojn en postmilita Germanlando. En la 1962-a jaro li eksmembriĝis al PEN-klubo pro la sinteno atendema de la okcidentgermana PEN-sekcio post la konstruo de la Berlina muro.

Post longa kreiva paŭzo pro polineŭrito (1964/65) li reaperis sursceneje per porinfanaj libroj kun ilustraĵoj faritaj de sia dua edzino (Richard kehrt zurück, 1970).

Premioj kaj graveco[redakti | redakti fonton]

En la 1983-a jaro li ricevis la Büchner-premion. Lia verkaro ampleksas problemojn de la milita kaj postmilita epoko, kion li traktis kaj kritike-morale kaj satire-ironie. Li intence engaĝiĝis en diversaj literaturaj ĝenroj kaj eldonis kaj lirikaĵojn (Kassiber, 1956); tamen plej gravis liaj prozaĵoj. Interalie per la aŭtobiografia kolekto Der Schattenfotograf (1978) li brilis kiel majstro de etaj formoj, de paraboloj, de aforismoj.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj estas la kolektoj rakontaj Die Rohrdommel ruft jeden Tag (1950), Sternstaub und Sänfte. Aufzeichnungen des Pudels Ali (1953; 1962 sub la titolo Die Aufzeichnungen des Pudels Ali) kaj Eine Rechnung, die nicht aufgeht (1958) kaj la romanoj Als Vaters Bart noch rot war (1958) kaj Ein Unglücksfall (1980).

El la postlasaĵoj eldonigis lia vidvino Maria en 1996 la novelojn Als Vater sich den Bart abnahm.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mathias Adelhoefer: Wolfdietrich Schnurre: ein deutscher Nachkriegsautor, Centaurus, Pfaffenweiler 1990, ISBN 3-89085-441-9.
  • Iris Bauer: Ein schuldloses Leben gibt es nicht – das Thema Schuld im Werk von Wolfdietrich Schnurre, Igel, Paderborn 1996, ISBN 3-89621-041-6.
  • Katharina Blencke: Wolfdietrich Schnurre: eine Werkgeschichte, Lang, Frankfurt am Main u. a. 2003, ISBN 3-631-51259-7.
  • Katharina Blencke: Wolfdietrich Schnurres Nachlaß: Katalogisierung, Systematisierung und Darstellung der Werkgeschichte, Igel, Paderborn 1993, ISBN 3-927104-51-5.
  • Hilke Möller: Thränen-Samen und Steckdosenschnauze, Universität, Zürich 1975 (disertacio).
  • Ilse-Rose Warg (eld.): Er bleibt dabei: Schnurre zum 75.; Erinnerungen und Studien, Igel, Paderborn 1995, ISBN 3-89621-002-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]