Martin Walser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La aŭtoro en 2010

Martin Johannes WALSER [MARtin joHAnes VALzer] (naskiĝinta en la 24-a de marto 1927 en Wasserburg (Bodenlago)) estas germana verkisto. Per la verkoj Ehen in Philippsburg (1957) kaj Halbzeit (1960) li kreis la ĝenron de okcidentgermana socia romano. Al la plej bonaj noveloj de postmilita germana literaturo nombriĝas Ein fliehendes Pferd (1978).

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de karbonkomercisto kaj gastejestro devis kiel 11-jaraĝulo transpreni la entreprenistan taskon de la patro. En 1943 li eksoldatis: nur post la Dua mondmilito li rajtis trapasi la abiturientan ekzamenon. Post studo de literatursciencoj, filozofio kaj historio en Regensburg kaj Tübingen - tiam li ankaŭ verkis por kabaredoj kaj aktoris - li promociiĝis en la 1951-a jaro ĉe Friedrich Beissner per tezo pri Franz Kafka.

Poste li deĵoris kiel reportisto kaj reĝisoro por radiodramoj ĉe Süddeutscher Rundfunk. En 1953 li membriĝis al Gruppe 47 kie li komence devis toleri la riproĉon pri Kafka-epigonado/imitado. Sed jam 2 jarojn pli malfrue li ricevis la premion de la grupo por la rakonto Templones Ende, elĉerpita el la volumo Ein Flugzeug über dem Haus und andere Geschichten (1955). Nun voĉlegadoj pri poetiko k.a. vojaĝigis lin Usonon, kio verke estis pritraktota ĉefe en la romano Brandung (1985).


Premioj (elekto) kaj membrecoj[redakti | redakti fonton]

  • Hermann-Hesse-Preis (1957)
  • Hauptmann-Preis (1962)
  • Schiller-Gedächtnis-Förderpreis des Landes Baden-Württemberg (1965)
  • Schiller-Gedächtnis-Preis des Landes Baden-Württemberg (1980)
  • Heine-Plakette der Heinrich-Heine-Gesellsĉaft (1980).
  • 1981: Georg-Büchner-Preis
  • 1987: Großes Bundesverdienstkreŭz
  • 1990: Carl-Zuckmayer-Medaille; Ricarda-Huch-Preis; Großer Literaturpreis der Bayerischen Akademie der Schönen Künste
  • 1998 : Friedenspreis des Deutschen Buchhandels

Walser estas membro de PEN-klubo internacia kaj de la Germana akademio pri lingvo kaj poezio en Darmstadt.


Kiam Walser prelege dankis por la aljuĝo de la pacpremio de la germanaj librovendistoj en 1998, iĝis granda skandalo: ĉar li kritikis la seneskapeblan kaj prefabrikitan publikan manieron pensi pri la Dua mondmilito kaj la implikiĝo de la germana popolo. La prezidanto de la Centra komitato de judoj en Germanujo, Ignaz Bubis sekve taksis Walser "spirita brulofaranto".

Verkado kaj temoj[redakti | redakti fonton]

Jam la furaj romanoj Ehen in Philippsburg (1960) kaj Halbzeit (1960), kiu per Das Einhorn (1966) kaj Der Sturz (1973) komplitiĝis al la t.n. Kristlein-trilogio, ekfamigis la aŭtoron kiel gravulon kaj akuratan rakontiston de la epoko de postmilita ekonomia ekfloro. Ofte la neherooj estas en la centro de atentigo, rakontataj el la perspektivo de la mio; ne forgesatas la montro de sencerbeco de la protagonistoj uzantaj vantan kaj malbonan lingvaĉon. La figuroj tamen ĉiam strebas - per lingva kaj vivmaniera adaptiĝo - fari karieron en kapitalisma medio. Tial ili iĝas kaptitoj de lingvaj kaj sociaj konvencioj.

Kiel la postaj romanoj Seelenarbeit (1979) kaj Das Schwanenhaus (1980) ankaŭ tiuj libroj konas specifan psikologian realismon. Walser daŭriĝis ironie-sarkasme okupiĝi pri la okcidentgermanaj sociaj valoroj.

Ankaŭ la novelo Ein fliehendes Pferd (1978) kaj la sekvontaj romanoj (ekz. Verteidigung der Kindheit de 1991) entuziasme akceptitis de la legantaro. La intrigoj de Ein fliehendes Pferd, tre simile al la verko Wahlverwandtschaften de Goeto, priskribis la neintencitan renkontiĝon de du malsimilaj paroj dum ferioj. Tio provokas kaj malaperigas longe kaŝitajn agresiojn. Ŝajne sukcesa impresinto de virinoj prezentiĝas kiel ulo kompleksohava; la ŝajne feliĉa geedzeco evidentiĝis neegala kverelo je potenco. Ĉe Verteidigung der Kindheit la ĉefrolludanto Alfred Dorn ne partoprenas la atenditan roldisdonon de la plenkreskula mondo.


En 1996 aperis la romano Finks Krieg, politika farso pri karieremo kaj la malakcepto de maldungigo fare de regiona altrangulo: Ĝi sufiĉis por provoki skandalon publikan ĉar multo en ĝi similis al eventoj en heslanda politiko de 1989.


Dramoj[redakti | redakti fonton]

La dramoj estas en la tradicio de Bertolt Brecht, sed ofte troigitaj kaj parte absurdaj. Iĝis la plej sukcesa dramo Die Zimmerschlacht (1967), nura primokado de konduto de inoj kaj malinoj ene de geedzeca vivo.

Novaj temoj[redakti | redakti fonton]

Sekvis pli kaj pli fokusiĝo pri viraj mezvivaj krizoj kaj teroro de politika korekteco. En marto de 1997 estis en Karlsruhe la premiero de la teatraĵo Kaschmir in Parching. Tie ĉi la verkisto - por la tria fojo (post Eiche und Angora, 1962, kaj Der schwarze Schwan, 1964) okupiĝas pri la t.n. "kompleta kaj senpardona konfrontiĝo al la tempo nacisocialismo". En Kaschmir in Parching (finskribita jam en 1995) temas pri elekto je urbestreco en provincurbo de Bavario. Unu kandidato estis organizinta ekspozicion pri 12 jaroj da nazia diktaturo, dum la alia ne akceptis priplori tiun tempon pro la aktiva implikiĝo de la avo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga eldonitis eldono de ĉiuj verkoj de Walser.

Jen aliaj titoloj (elekto) de kompleksa kaj granddimensia verkista kreivo:

  • la prozaĵoj: Lügengeschichten (1964), Fiction (1970), Die Gallistl’sche Krankheit (1972), Jenseits der Liebe (1976), Gesammelte Geschichten (1985), Dorle und Wolf (1987), Jagd (1988)
  • poemoj: Zauber und Gegenzauber (1995),
  • eseoj: Ich vertraue. Querfeldein (2000),
  • dramoj: Überlebensgroß Herr Krott (1964), Der Abstecher (1967), Ein Kinderspiel (1970), In Goethes Hand (1982) kaj Die Ohrfeige (1986)
  • membiografia romano: Ein springender Brunnen (1998)
  • romanoj: Der Lebenslauf der Liebe (2001), Der Augenblick der Liebe (2004), Tod eines Kritikers (2002) - kie li fikarikature skribis pri Marcel Reich-Ranicki -; daŭrige de Meßmers Gedanken (1985) aperis aforismoza romano Meßmers Reisen (2003) plenŝtopita per saĝaj eldiroj de la alia mio de la maljunaĝa Walser.
  • radiodramoj kaj scenarioj: Ausweglos (1970, reĝisoro Reinhard Hauff), Das Unheil (1972, reĝisoro Peter Fleischmann), Der dritte Grad (1974, reĝisoro Peter Fleischmann, kun Michel Piccoli, Ugo Tognazzi kaj Mario Adorf).
  • kriminalserioj: Armer Nanosh (1989, reĝisoro Reinhard Hauff)
  • eseoj politikaj kaj literaturteoriaj: Erfahrungen und Leserfahrungen (1968), Wie und wovon handelt Literatur? (1973), Selbstbewußtsein und Ironie (1981), Über Deutschland reden (1990), Die Verwaltung des Nichts (2004)
  • taglibroj: Leben und Schreiben. Tagebücher 1951-1962, kiuj malkovrigis la legantojn biografiajn spurojn en la verkaro walser-a.

Ne malmultaj verkoj adaptitis al la ekrano, inter ili Eiche und Angora (1964, reĝisoro R. Wolffhardt), Das Einhorn (1977, reĝisoro Peter Patzak), Der Sturz (1978, reĝisoro Alf Brustellin) kaj Ein fliehendes Pferd (1986, reĝisoro Peter Beauvais, kun Rosel Zech kaj Vadim Glowna).


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Siblewski (eld.): Auskunft. 22 Gespräche aus 28 Jahren. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1991, ISBN 3-518-38371-X .
  • Rainer Weiss (eld.): Ich habe ein Wunschpotential. Gespräche mit Martin Walser. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1998, ISBN 978-3-518-39475-5.
  • Jörg Magenau: Martin Walser. Eine Biographie. 2-a eldono. Reinbek 2008, ISBN 978-3-499-24772-9.
  • Gerald A. Fetz: Martin Walser. Metzler, Stuttgart 1997, ISBN 978-3-476-10299-7.
  • Jan Badewien, Hansgeorg Schmidt-Bergmann (eld.): Martin Walser. Lebens- und Romanwelten. Ev. Akademie Baden, Karlsruhe 2008, ISBN 978-3-89674-553-8.
  • Hilmar Grundmann: „Berufliche Arbeit macht krank“. Literaturdidaktische Reflexionen über das Verhältnis von Beruf und Privatsphäre in den Romanen von Martin Walser. Peter Lang, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-631-38806-3.
  • Ana-Maria Pǎlimariu: „Chemnitzer Zähne“. Ironie in Martin Walsers Werk der 1970er- und 1980er-Jahre. Hartung-Gorre, Konstanz 2007, ISBN 3-86628-125-0.
  • Matthias N. Lorenz: 'Auschwitz drängt uns auf einen Fleck' - Judendarstellung und Auschwitzdiskurs bei Martin Walser. Metzler, Stuttgart 2005, ISBN 978-3-476-02119-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]